LA KOLERO II - Hahnemann.
Parizo, 1863.
10. Laŭ la tre
falsa ideo, ke li ne povas refari sian propran naturon, la homo opinias, ke li
ne bezonas fari penojn por korekti siajn mankojn, ĉe kiuj li volonte plezuras aŭ
kiuj postulas fortan persistadon, por esti elradikitaj; tial, ekzemple, la homo
inklina al la kolero preskaŭ ĉiam senkulpigas sin, atribuante ĝin al sia
temperamento; anstataŭ konfesi sin kulpa, li ĵetas la kulpon sur sian
organismon, kaj tiel li akuzas Dion pri siaj propraj malbonagoj. Tio estas ankaŭ
sekvo de la fiero, ekzistanta meze en ĉiuj homaj malperfektaĵoj.
Sen ia dubo,
estas temperamentoj, kiuj pli bone ol aliaj taŭgas por perfortaj agoj, same
kiel estas muskoloj pli elastaj, kiuj pli bone taŭgas por agoj de la forto; sed
ne kredu, ke tie kuŝas la unua kaŭzo de la kolero, kaj estu konvinkitaj, ke
pacama Spirito, eĉ se en korpo incitiĝema, estas ĉiam pacama; kaj ke perfortema
Spirito, en malfortika korpo, ne estas tamen pli milda; okazas nur tio, ke la
perfortemo prenas alian formon: ne disponante je organismo, kiu ĝin taŭge
helpus ĉe perfortaj agoj, la kolero reteniĝas, dum en kontraŭa okazo ĝi plene
elverŝiĝas.
La korpo ne
havigas koleron al iu, ne havanta emon al kolero, tute same, kiel ĝi ne havigas
la ceterajn malvirtojn.
Ĉiaj virtoj kaj ĉiaj
malvirtoj estas esence propraj al la Spirito; se ne estus tiel, kiaj estus la merito
kaj la respondeco? Kriplulo ne povas fariĝi sendifekta, ĉar la Spirito havas
nenion komunan kun la kripleco; sed li povas modifi tion, kio apartenas al la
Spirito, kiam li havas por tio firman volon. Ĉu la observado ne montras al vi,
spiritistoj, ĝis kie povas iri la potenco de la volo, per la aliformiĝoj vere miraklaj,
kiujn vi vidas?
Diru do, ke la
homo restas malvirta nur tial, ke li ja volas resti malvirta; sed ke tiu, kiu
volas korekti sin, povas ĉiam tion fari; alimaniere la leĝo de la progresso ne
ekzistus por la homo.
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo, ĉap. IX.
A Colera II – Hahnemann,
Paris, 1863
10. Segundo a
idéia muito falsa de que não se pode reformar a própria natureza, o homem se
julga dispensado de fazer esforços para se corrigir dos defeitos em que se
compraz voluntariamente, ou que para isso exigiram muita perseverança. É assim,
por exemplo, que o homem inclinado à cólera se desculpa quase sempre com o seu
temperamento. Em vez de se considerar culpado, atribui a falta ao seu
organismo, acusando assim a Deus pelos seus próprios defeitos. É ainda uma
conseqüência do orgulho, que se encontra mesclado a todas as suas imperfeições.
Não há dúvida
que existem temperamentos que se prestam melhor aos atos de violência, como
existem músculos mais flexíveis, que melhor se prestam a exercícios físicos.
Não penseis, porém, que seja essa a causa fundamental da cólera, e acreditai
que um Espírito pacífico, mesmo num corpo bilioso, será sempre pacífico,
enquanto um Espírito violento, num corpo linfático, não seria dócil. Nesse
caso, a violência apenas tomaria outro caráter. Não dispondo de seu organismo apropriado
à sua manifestação, a cólera seria concentrada, enquanto no caso contrário
seria expansiva.
O corpo não dá
impulsos de cólera a quem não os tem, como não dá outros vícios.
Todas as
virtudes e todos os vícios são inerentes ao Espírito. Sem isso, onde estariam o
mérito e a responsabilidade? O homem que é deformado não pode tornar-se
direito, porque o Espírito nada tem com isso, mas pode modificar o que se
relaciona com o Espírito, quando dispõe de uma vontade firme. A experiência não
vos prova, espíritas, até onde pode ir o poder da vontade, pelas transformações
verdadeiramente miraculosas que se operam aos vossos olhos?
Dizei, pois, que
o homem só permanece vicioso porque o quer, mas que aquele que deseja
corrigir-se sempre o pode fazer. De outra maneira, a lei do progresso não
existiria para o homem.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo, cap. IX.
Nenhum comentário:
Postar um comentário