Minhas Palavras
não Passarão.
24. Então,
aproximando-se dele, seus discípulos lhe disseram: Sabes que, ouvindo o que
acabaste de dizer, os fariseus se escandalizaram? Ele respondeu: Toda planta
que meu Pai celestial não plantou será arrancada. Deixa-os; são cegos
condutores de cegos; se um cego guia outro cego, cairão ambos na cova. (S.
Mateus, cap. XV, vers. 12 a 14).
25. O Céu e a
Terra passarão, mas as minhas palavras não hão de passar. (S. Mateus, cap.
XXIV, vers. 35).
26. As palavras
de Jesus não passarão, porque elas são verdadeiras em todos os tempos; seu
código moral será eterno, porque encerra as condições do bem que conduz o homem
ao seu destino eterno. Porém suas palavras terão chegado até nós sem mistura e
isentas de más interpretações? Todas as seitas cristãs terão apanhado o seu
espírito? Alguma não terá desviado o verdadeiro sentido, em conseqüência dos
preconceitos e da ignorância das leis da natureza? Alguma não terá feito de si
mesma um instrumento de dominação para servir a ambições e interesses
materiais, um degrau, não para subir aos céus, mas para se elevar sobre a
Terra? Terão todas elas adotado como regra de conduta as práticas das virtudes
das quais Jesus fez a condição expressa da salvação? Todas elas são isentas das
apóstrofes que ele dirigia aos fariseus de seu tempo? Todas, enfim, em teoria
assim como na prática, são a expressão pura de sua doutrina?
Sendo a verdade
uma só, não se pode encontrá-la em afirmações contrárias, e Jesus não poderia
querer dar duplo sentido às suas palavras. Se pois as diferentes seitas se
contradizem; se umas consideram como verdadeiro algo que outras condenam como
heresia, é impossível que todas estejam com a verdade. Se todas houvessem
tomado o sentido verdadeiro do ensinamento evangélico, elas se teriam
encontrado sobre o mesmo terreno, e não haveria seitas.
O que não
passará, é o sentido verdadeiro das palavras de Jesus; o que passará, é o que
os homens construíram sobre os falsos significados que deram a essas mesmas
palavras.
Tendo Jesus,
como missão trazer aos homens o pensamento de Deus, sua doutrina pura é a única
que pode ser a expressão de tal pensamento; por isso ele disse: Toda planta que
meu Pai celestial não plantar será arrancada.
Livro: A Gênese –
Allan Kardec, Cap. XVII
Miaj vortoj ne
forpasos
24. – Tiam
veninte, la disĉiploj diris al li: ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam
ili aŭdis tiun diron? – Sed li responde diris: ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela
Patro ne plantis, estos elradikigita. – Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj
de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.
(Sankta Mateo, ĉap. XV, par. 12, 13, 14.)
25. – La ĉielo
kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV,
par. 35.)
26. – La vortoj
de Jesuo ne forpasos, ĉar ili estos veraj en ĉiuj tempoj. Eterna estos lia
morala kodo, ĉar ĝi enhavas la kondiĉojn de la bono, kiu kondukas la homon al
sia eterna destino. Sed ĉu liaj vortoj venis al ni puraj de ĉia makulo kaj de
falsaj interpretoj? Ĉu ĉiuj kristanaj sektoj kaptis ilian spiriton? Ĉu neniu
ilin deturnis de la vera senco pro antaŭjuĝoj kaj nescio pri la leĝoj de la
Naturo? Ĉu neniu faris el ili ian instrumenton de superregado, kiu servus al
iliaj ambicio kaj materialaj interesoj, ian ŝtupon ne por leviĝi al la ĉielo,
sed por leviĝi sur la Tero? Ĉu ĉiuj prenis, kiel regulon de konduto, la praktikadon
de la virtoj, kiun Jesuo starigis kiel nepran kondiĉon de savo? Ĉu ĉiuj estas
liberaj de la riproĉoj, kiujn li adresis siatempe al la fariseoj? Ĉu ĉiuj fine
estas, teorie kaj praktike, pura esprimo de lia doktrino?
Estante unusola,
la vero ne povas troviĝi en interkontraŭaj asertoj, kaj Jesuo ne volis doni
duoblan sencon al siaj vortoj. Se do la diversaj sektoj sin kontraŭdiras; se
unuj rigardas vera, kion aliaj kondamnas kiel herezon, neeble estas, ke ĉiuj
esprimas la veron. Se ĉiuj estus kaptintaj la veran sencon de la evangelia
instruado, ĉiuj estus kolektiĝintaj sur la saman terenon kaj ne ekzistus
sektoj.
Kio ne forpasos,
tio estas la vera senco de la vortoj de Jesuo; kio forpasos, tio estas la
konstruaĵo, kiun la homoj starigis sur la falsa senco de ili donita al tiuj
samaj vortoj.
Ĉar la misio de
Jesuo estas porti al la homoj la penson de Dio, nur lia pura doktrino povas
esti la esprimo de tiu penso. Jen kial li diris: ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela
Patro ne plantis, estos elradikigita.
Libro: La Genezo
– Allan Kardec, ĉap. XVII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário