Superioridade da
Natureza de Jesus
1. Os fatos
relatados no Evangelho, que têm até agora sido considerados como miraculosos,
pertencem, em sua maior parte, à ordem dos fenômenos psíquicos, isto é,
daqueles que têm por causa primária, as faculdades e os atributos da alma. Se
os aproximarmos daqueles que são descritos e explicados no capítulo anterior,
sem esforço se reconhece que há entre eles identidade de causa e de efeito. A
História nos mostra casos análogos em todos os tempos e em todos os povos, uma
vez que, desde que existem almas encarnadas e desencarnadas, os mesmos efeitos
deverão ter-se produzido. É certo que se pode contestar sobre este ponto, a
veracidade da História; porém, hoje, eles se produzem sob nossos olhos, por
assim dizer à vontade, e por indivíduos que nada têm de excepcional. Só o fato
da reprodução de um fenômeno, em condições idênticas, é suficiente para provar
que ele é possível e submetido a uma lei, e que portanto não é miraculoso.
O princípio dos
fenômenos psíquicos repousa, como já o vimos, sobre as propriedades do fluido
perispiritual que constitui o agente magnético; sobre as anifestações da vida
espiritual durante a vida e depois da morte; enfim, sobre o estado constitutivo
dos Espíritos e seu papel como força ativa da Natureza. Conhecidos esses
elementos e constatados os seus efeitos, sua conseqüência é fazer admitir a
possibilidade de certos fatos que antes eram rejeitados, a menos que se lhes
atribuísse uma origem sobrenatural.
2. Sem prejulgar
em nada a natureza do Cristo, cujo exame não entra no quadro desta obra, e não
o considerando, por hipótese, senão como um Espírito superior, não se pode
impedir que se reconheça nele um daqueles da ordem mais elevada, e que é
colocado por suas virtudes bem acima da humanidade terrestre. Pelos imensos
resultados que produziu, sua encarnação neste mundo não podia deixar de ser uma
das missões que somente são confiadas aos mensageiros diretos da Divindade,
para a realização de seus desígnios. A supor que ele não fosse o próprio Deus, mas
um enviado de Deus para transmitir sua palavra, seria mais que um profeta, pois
seria um Messias divino.
Como homem,
tinha a organização dos seres carnais; mas como Espírito puro, destacado da
matéria, devia viver na vida espiritual mais que na vida corporal, da qual não
tinha as fraquezas. A superioridade de Jesus sobre os homens não era relativa
às qualidades particulares de seu corpo, mas às de seu Espírito, que dominava a
matéria de maneira absoluta, e ao seu perispírito alimentado pela parte a mais quintessenciada
dos fluidos terrestres (Cap. XIV, nº 9). Sua alma não devia estar ligada ao
corpo senão por laços estritamente indispensáveis; constantemente separada, ela
devia lhe dar uma vista dupla não só permanente como também de uma penetração
excepcional e por outro modo muito superior àquela que se encontra nos homens
comuns. O mesmo devia acontecer com todos os fenômenos que dependem dos fluidos
perispirituais ou psíquicos. A qualidade de tais fluidos lhe dava um imenso
poder magnético, secundado pelo desejo incessante de fazer o bem.
Nas curas que
operava, agia como médium? Pode-se considerá-lo como um poderoso médium
curador? Não; pois o médium é um intermediário, um instrumento do qual se
servem os Espíritos desencarnados. Ora, o Cristo não tinha necessidade de
assistência, ele que assistia e auxiliava os demais; agia pois por si mesmo, em
vista de seu poder pessoal, tal como o podem fazer os encarnados em certos
casos, e na medida de suas forças. Aliás, qual seria o Espírito que ousaria
insuflar-lhe seus próprios pensamentos e encarregá-lo de os transmitir? Se ele
recebesse um influxo estranho, não poderia ser senão de Deus; segundo a
definição dada por um Espírito, era o médium de Deus.
Livro: A Gênese –
Allan Kardec, cap. XV.
Supereco de la
naturo de Jesuo
1. – La faktoj,
kiujn la Evangelio raportas kaj kiujn oni ĝis nun rigardas miraklaj, plejparte
apartenas al la ordo de la psikaj fenomenoj, nome de tiuj havantaj kiel primaran
kaŭzon la kapablojn kaj la atributojn de la animo. Ilin komparante kun tiuj
priskribitaj kaj klarigitaj en la ĵus antaŭa ĉapitro, oni senpene rekonos, ke
estas ĉe ili identeco de kaŭzo kaj efiko. La Historio raportas pri analogaj
fenomenoj, en ĉiuj tempoj kaj ĉe ĉiuj popoloj, ĉar, se estas animoj enkarniĝintaj
kaj elkarniĝintaj, do nepre fariĝis la samaj efikoj. Efektive oni povas
kontesti, koncerne ĉi tiun punkton, la verecon de la Historio; sed ili hodiaŭ
fariĝas sub niaj okuloj, por tiel diri laŭvole, kaj pere de individuoj neniel
esceptaj. La sola fakto, ke iu fenomeno refariĝas en egalaj kondiĉoj, sufiĉas
por pruvi, ke ĝi estas ebla kaj submetita al iu leĝo, do tute ne mirakla.
La principo de
la psikaj fenomenoj sidas, kiel oni vidis, sur la proprecoj de la perispirita
fluido, kiu konsistigas la magnetan aganton; sur la manifestiĝoj de la spirita
vivo dum la korpa vivo kaj post la morto: fine sur la esenca konsisto de la
Spiritoj kaj ilia rolo kiel aganta forto de la Naturo. La konado de tiuj
elementoj kaj la konstato de ties efikoj rezultigis la akcepton pri la ebleco
de certaj faktoj, neataj dum oni al ili atribuis supernaturan originon.
2. – Ne antaŭjuĝante
la naturon de la Kristo, kies ekzameno ne apartenas al la kadro de ĉi tiu verko,
kaj lin hipoteze rigardante nur kiel superan Spiriton, oni ne povas ne rekoni
en li unu el tiuj plej altrangaj, staranta, pro siaj virtoj, multege pli alte
ol la surtera homaro. Pro siaj senmezure ampleksaj rezultoj, lia enkarniĝo en ĉi
tiu mondo nepre estis unu el tiuj misioj, kiujn Dio komisias nur al siaj
senpera kurieroj, por plenumado de siaj decidoj. Supozante, ke li ne estis Dio
mem, sed ja sendito de Dio por transigi ties parolon, li certe estus pli ol ia
profeto, ĉar li estus iu dia Mesio.
Kiel homo, la
havis la konstruon de la karnaj estuloj; sed kiel pura Spirito, liberigita el
la materio, li certe pli vivis la spiritan, ol la korpan vivon, por kies
malfortaĵoj li tute ne estis trafebla. La supereco de Jesuo antaŭ la homoj tute
ne fontis el apartaj kvalitoj de lia korpo, sed el tiuj de lia Spirito, kiu absolute
superregadis la materion, kaj el la kvalitoj de lia perispirito, formita el la
plej kvintesenca parto de la surteraj fluidoj (ĉap. XIV, n-ro 9). Lia animo
certe estis altenita al la korpo nur per la nepre necesaj ligiloj; ĉiam en
libereco, ĝi certe havigis al li ian duoblan vidadon ne nur konstantan sed ankaŭ
escepte penetrivan kaj multe superan al tiu trovata ĉe la ordinaraj homoj. Same
estis ĉe li koncerne ĉiujn fenomenojn dependantajn de la perispiritaj aŭ psikaj
fluidoj. La kvalito de tiuj fluidoj havigis al li senliman magnetan forton,
subtenatan de la konstanta deziro fari bonon.
Ĉu li agis kiel
mediumo ĉe la resanigoj, kiujn li estigis? Ĉu oni povas lin rigardi kiel potencan
sanigivan mediumon? Ne, ĉar mediumo estas ia peranto, ia instrumento uzata de
la elkarniĝintaj Spiritoj. Ne, la Kristo ne bezonis helpon, ĉar ja li mem
helpis la aliajn. Li do agadis per si mem, dank’al sia persona povo, kiel povas
fari, ĉe certaj okazoj, la enkarnuloj, en la limo de siaj fortoj. Cetere, kiu
Spirito kuraĝus blovi al li siajn pensojn kaj al li komisii ilian transigon? Se
ian fremdan influon li ricevis, ĝi certe venis nur de Dio. Laŭ difino donita de
iu Spirito, li estis mediumo de Dio.
Libro: La Genezo
– Allan Kardec, ĉap. XV.
Nenhum comentário:
Postar um comentário