LA KRISTO
3.
Jesuo ne venis, por detrui la leĝon, tio estas, la leĝon de Dio; li venis, por
plenumi ĝin, tio estas, por ĝin elvolvi, montri ĝian veran signifon kaj ĝin
alkonformigi al la grado da progreso de la homoj; tial oni trovas en tiu leĝo
la principon de la devoj al Dio kaj al la proksimulo, la bazon de lia doktrino.
Koncerne la leĝojn de Moseo mem, Jesuo, kontraŭe, profunde ŝanĝis ilin, tiom en
la fundo, kiom en la formo. Li konstante bataladis kontraŭ la ekscesoj de l’
eksteraj formalaĵoj kaj la falsaj interpretoj, kaj li ne povus pli profunde ilin
reformi, ol reduktante ilin al la jena ordono: “Amu Dion super ĉiuj aĵoj kaj vian
proksimulon kiel vin mem”, kaj aldirante: tio estas la tuta leĝo kaj la
profetoj.
Per
ĉi tiuj paroloj: “Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto, nek unu streketo
forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos”, Jesuo intencis diri, ke estas necese,
ke la leĝo de Dio ricevu sian tutan plenumon, tio estas, estu praktikata sur la
tuta tero, en sia pureco, kun ĉiuj elvolviĝoj kaj ĉiuj sekvoj; ĉar, al kio
utilus la starigo de tiu leĝo, se ĝi devus esti la privilegio de iuj homoj aŭ de
unu sola popolo? Ĉiuj homoj estas filoj de Dio kaj rajtas sendistinge ricevi la
saman prizorgadon.
4.
Sed la rolo de Jesuo ne estis nur tiu de nura morala leĝdonanto, sen alia aŭtoritato
ol la parolo; li venis plenumi la profetajn antaŭdirojn, kiuj anoncis lian
venon. Li havis sian aŭtoritatecon el la escepta naturo de sia Spirito kaj el
sia dia misio. Li venis, por instrui al la homoj, ke la vera vivo ne estas sur
la tero, sed en la regno de la ĉielo; instrui al ili la vojon, kiu tien
kondukas, la rimedojn por sin reharmoniigi kun Dio, kaj antaŭinstrui ilin pri
la marŝo de l’ okazontaĵoj, por la plenumo de la homaj destinoj. Tamen li ne
diris ĉion, kaj pri multaj punktoj li nur ĵetis la ĝermon de la veraĵoj, kiujn,
li mem deklaris, ne povus ankoraŭ esti komprenataj. Li parolis pri ĉio, sed per
paroloj pli aŭ malpli klare esprimitaj; por la kapto de la kaŝita senco de iuj paroloj,
estis necese, ke novaj ideoj kaj novaj konoj venu doni la ŝlosilon, kaj tiuj
ideoj ne povus veni, antaŭ ol la homa Spirito estus atinginta difinitan gradon
da matureco. La scienco devis potence kunlabori por la naskiĝo kaj elvolviĝo de
tiuj ideoj. Estis do necese doni al la scienco la tempon por progresi.
Libro:
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.
Cristo
3.
Jesus não veio destruir a lei, o que quer dizer: a lei de Deus. Ele veio
cumpri-la, ou seja, desenvolvê-la, dar-lhe o seu verdadeiro sentido e
apropriá-la ao grau de adiantamento dos homens. Eis porque encontramos nessa
lei o princípio dos deveres para com Deus e para com o próximo, que constitui a
base de sua doutrina. Quanto às leis de Moisés propriamente ditas, ele, pelo
contrário, as modificou profundamente, no fundo e na forma. Combateu
constantemente o abuso das práticas exteriores e as falsas interpretações, e
não podia fazê-las passar por uma reforma mais radical do que reduzindo-as a
estas palavras: "Amar a Deus sobre todas as coisas, e ao próximo como a si
mesmo", e ao acrescentar: "Esta é toda a lei e os profetas".
Por
estas palavras: "O céu e a terra não passarão, enquanto não se cumprir até
o último jota", Jesus quis dizer que era necessário que a lei de Deus
fosse cumprida, ou seja, que fosse praticada sobre a terra, em toda a sua
pureza, com todos os seus desenvolvimentos e todas as suas conseqüências. Pois
de que serviria estabelecer essa lei, se ela tivesse de ficar como privilégio
de alguns homens ou mesmo de um só povo? Todos os homens, sendo filhos de Deus,
são, sem distinções, objetos da mesma solicitude.
4.
Mas o papel de Jesus não foi simplesmente o de um legislador moralista, sem
outra autoridade que a sua palavra. Ele veio cumprir as profecias que haviam
anunciado o seu advento. Sua autoridade decorria da natureza excepcional do seu
Espírito e da natureza divina da sua missão. Ele veio ensinar aos homens que a
verdadeira vida não está na terra, mas no Reino dos Céus; ensinar-lhes o
caminho que os conduz até lá, os meios de se reconciliarem com Deus, e os
advertir sobre a marcha das coisas futuras, para o cumprimento dos destinos
humanos. Não obstante, ele não disse tudo, e sobre muitos pontos limitou-se a
lançar o germe de verdades que ele mesmo declarou não poderem ser então
compreendidas. Falou de tudo, mas em termos mais ou menos claros, de maneira
que, para entender o sentido oculto de certas palavras, era preciso que novas
idéias e novos conhecimentos viessem dar-nos a chave. Essas idéias não podiam
surgir antes de um certo grau de amadurecimento do espírito humano. A ciência
devia contribuir poderosamente para o aparecimento e o desenvolvimento dessas
idéias. Era preciso, pois, dar tempo à ciência para progredir.
Livro:
O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário