144. Kiel
efektiviĝas la disiĝo de la animo kaj dela korpo? Ĉu ĝi fariĝas subite aŭ laŭ grade?
La liberiĝo
fariĝas
laŭgrade
kaj kun malrapideco malsama laŭ la individuoj kaj la cirkonstancoj de
la morto. La ligiloj unuigantaj la animon kaj la korpon, nur iom post iom rompiĝas,
kaj des pli malrapide ju pli la vivo estis pli materiala kaj pli voluptama.
("La Libro de la Spiritoj", n-ro 155.)
145. Kia
estas la situacio de la animo tuj post la morto de la korpo ? Ĉu ĝi havas
subite konscion Pri si mem? Unuvorte, kion ĝi vidas? Kion ĝi spertas?
En la
momento de la morto ĉio unue estas konfuza; la animo bezonas iom da tempo por
rekonsciiĝi; ĝi estas kvazaŭ senpripensa kaj en la stato
de homo eliranta el la profunda dormo kaj kiu penas ekkompreni sian situacion.
La klareco de la ideoj kaj la memoro pri la pasinteco revenas al ĝi
laŭ
proporcio kiel forvisiĝas la influo de la materio, el kiu ĝi ĵus sin liberigis, kaj disbloviĝas
la speco de nebulo, kiu malheligis ĝiajn pensojn.
La daŭro
de konfuzo sekvanta la morton estas tre varia, ĝi povas daŭri
nur kelkajn horojn, kiel ankaŭ plurajn tagojn, plurajn monatojn kaj
eĉ
plurajn jarojn. Ĝi estas malpli longa ĉe tiuj, kiuj dum sia vivo
identiĝis
kun sia estonta stato, ĉar ili tuj komprenas sian situacion; ĝi
estas tiel pli longa kiel pli materie vivis la homo.
La sensaco,
spertata de la animo en tiu momento, estas tre varia; la perturbo sekvanta la
morton, estas neniel dolora por la virta homo; ĝi estas trankvila kaj en ĉio
simila al tiu, kiu sekvas pacan vekiĝon. Por tiu, kies konscienco ne estas
pura kaj kiu estas pli ligita al la materia ol al la spirita vivo, ĝi
estas plena de malkvieteco kaj angoroj, kiuj pligrandiĝas laŭmezure kiel li reakiras konscion; ĉar
tiam li estas kaptita de timo kaj de ia speco de teruro pro tio, kion li vidas,
kaj precipe pro tio, kion li antaŭvidas.
La sensaco,
kiun oni povus nomi fizika, estas tiu de granda faciligo kaj senlima bonstato;
oni sentas sin kvazaŭ liberigita el ŝarĝo, kaj oni estas feliĉega
jam ne senti la korpajn dolorojn, kiujn oni suferis
antaŭ
kelkaj momentoj, senti sin libera, facilmova kaj vigla kiel tiu, de kiu oni ĵus
deprenis katenojn.
En sia nova
situacio, la animo vidas kaj aŭdas tion, kion ĝi vidis kaj aŭdis
antaŭ
la morto, sed ĝi vidas kaj aŭdas ankaŭ aliajn aferojn, kiuj
eskapadis al la maldelikateco de ĝiaj korpaj organoj; ĝi
havas sensacojn kaj perceptojn al ni nekonatajn. ("Revue Spirite",
1859, paĝo
244: Morto de spiritisto. – Same, 1860,
paĝo
332: La vekiĝo de la Spirito. –
Same,1862, pĝ.
129 kaj 171: Enteriga soleno de S-ro Sanson.)
Rimarko. Ĉi
tiuj respondoj kaj ĉiuj aliaj pri la situacio de la animo post la morto aŭ
dum la vivo, ne estas rezultato el teorio aŭ sistemo, sed el rektaj studoj
farataj pri miloj da personoj observataj en ĉiuj fazoj kaj en ĉiuj
periodoj de ilia spirita ekzistado, ekde la plej malalta ĝis
la plej alta ŝtupo de la ŝtuparo, laŭ iliaj kutimoj dum la surtera
vivo, laŭ
la speco de la morto k. a. Parolante pri la estonta vivo oni ofte diras, ke oni
nenion scias pri ĝi, ĉar neniu de tie revenis;
ĉi
tio estas eraro, ĉar ĝuste tiuj, kiuj tie troviĝas, venas instrui nin, kaj Dio
ĝin
permesas hodiaŭ pli ol en iu ajn alia epoko, kiel lasta averto al
nekredemo kaj materialismo.
146. Ĉu la
animo forlasinta la korpon, vidas Dion?
La kapabloj
de la animo estas proporciaj je ĝia elpuriĝo; nur la plej perfektaj
animoj povas ĝui la ĉeeston de Dio.
147. Se Dio
estas ĉie, kial ne ĉiuj Spiritoj povas Lin vidi ?
Dio estas ĉie,
ĉar
Li disradias ĉien, kaj oni povas diri, ke la universo estas mergita en
Dio, kiel ni estas mergitaj en la suna lumo; sed la subelvolviĝintaj
Spiritoj estas ĉirkaŭitaj de ia speco de nebulo, kiu Lin kaŝas
de iliaj okuloj, kaj kiu nur disiĝas laŭmezure kiel ili elpuriĝas
kaj elmateriiĝas. La malsuperaj Spiritoj estas koncerne la vidon de Dio,
tiaj, kiaj estas la enkarnuloj pri la Spiritoj, vere blindaj.
148. Ĉu
post la morto la animo konscias pri sia individueco; kiel ĝi konstatas tion kaj
kiel ni povas la samon konstati?
Se la
animoj ne havus sian individuecon post la morto, ĝi estus por ili kaj por ni
absolute la samo kiel se ili jam ne ekzistus, kaj la moralaj konsekvencoj estus
ĝuste
la samaj; ili havus nenian distingigan
karakteron, kaj tiu de krimulo estus en la sama rango de tiu de virta homo, el
kio rezultus, ke oni havus neniun intereson fari la bonon.
La
individueco de la animo estas malkaŝata en maniero, por tiel diri
materiala, en la spiritaj manifestiĝoj, per la parolmaniero kaj la
kvalitoj apartaj de ĉiu; ĉar ili pensas kaj agas en malsamaj manieroj, unuj estas
bonaj kaj aliaj malbonaj, unuj estas kleraj kaj aliaj malkleraj, unuj volas
tion, kion aliaj ne volas, tio estas evidenta pruvo, ke ili ne estas
kunfanditaj en homogena tutaĵo, ne parolante pri la evidentaj
pruvoj, kiujn ili donas al ni esti animintaj tiun aŭ tiun individuon sur la Tero.
Dank'al la
eksperimenta Spiritismo, la individueco de la animo jam ne estas io malpreciza,
sed ĝi
jam estas rezultato de observado.
La animo
mem konstatas sian individuecon, ĉar ĝi havas siajn penson kaj volon
proprajn, diferencajn de tiuj de aliaj. Ĝi ankaŭ tion konstatas per sia
fluideca envolvaĵo aŭ perispirito, speco de limita korpo, kiu faras ĝin
aparta estulo.
Rimarko.
Certaj personoj supozas ŝpari al si la riproĉon de materialismo, akceptante ian
universalan inteligentan principon, el kiu ni absorbas parton ĉe
la naskiĝo,
kio estus la animo, por ĝin redoni post la morto al la komuna maso, kie ĉiuj
animoj kunfandiĝas kiel akveroj en la oceano. Ĉi tiu sistemo, speco de transiĝo,
ne meritas eĉ
la nomon de spiritualismo, ĉar ĝi estas tiel malespera kiel
materialismo mem; tiu komuna rezervujo de la universala tutaĵo
estus egala al la neniaĵo, ĉar tie jam ne estus individuecoj.
149. Ĉu la
speco de morto influas la staton de la animo?
La stato de
la animo tre konsiderinde varias laŭ la speco de la morto, sed ĉefe
laŭ
la naturo de la kutimoj dum la vivo. Ĉe natura morto, la liberiĝo
okazas laŭgrade
kaj sen skuoj; ofte ĝi komenciĝas
eĉ
antaŭ
ol la vivo estingiĝas. Ĉe morto perforta, per ekzekuto, memmortigo aŭ
akcidento, la ligiloj estas abrupte rompitaj; la spirito, senprepare
surprizita, estas kvazaŭ senkonscia pro la ŝanĝo okazinta en li mem, kaj ne
klarigas al si mem sian situacion. Fenomeno pli-malpli konstanta en tiu okazo
estas la konvinko, en kiu li troviĝas, ke li ne estas mortinta, kaj ĉi
tiu iluzio povas daŭri plurajn monatojn, kaj eĉ plurajn jarojn. En tia stato
li iras tien kaj reen, kaj supozas okupiĝi pri siaj aferoj, kvazaŭ
li estus ankoraŭ de ĉi tiu mondo, tre surpriziĝas kiam oni ne respondas liajn
demandojn. Ĉi
tiu iluzio ne apartenas ekskluzive al la okazoj de perforta morto; oni ĝin
trovas ĉe
multaj individuoj, kies vivo estis absorbita per ĝuoj kaj materiaj interesoj.
("La Libro de la Spiritoj", n-ro 165. – "Revue Spirite",
1858, paĝo
166: La memmortiginto de la Samaritaine.
– Same, 1858, paĝo 326: Unu Spirito
en la ceremonio de la entombigo de lia korpo. – Same, 1859, paĝo 184: La Zuavo el Magenta. – Same. 1859, paĝo
319: Unu Spirito, kiu ne kredas sin
mortinta. – Same, 1863, paĝo 97: François Simon Louvet.)
150. Kien
la animo iras post kiam ĝi forlasis la korpon?
Ĝi
neniel perdiĝas
en la senlimeco de la Infinito, kiel oni ordinare imagas al si; ĝi vagas en la spaco, kaj pli ofte en
la medio de tiuj, kiujn ĝi konis, kaj ĉefe de tiuj, kiujn ĝi
amis, povante transportiĝi en momento al grandegaj distancoj.
151. Ĉu la
animo konservas la korinklinojn, kiujn ĝi havis sur la Tero?
Ĝi
konservas ĉiujn
moralajn korinklinojn; ĝi forgesas nur la materialajn inklinojn, kiuj jam ne
apartenas al ĝia esenco; tial ĝi
venas feliĉa
revidi siajn parencojn kaj amikojn, kaj ĝi sentas ĝojon pro ilia rememoro.
("Revue Spirite", 1860, paĝo 202: La amikoj ne forgesas nin en la
alia mondo. – Same, 1862, paĝo 132.)
152. La
animo konservas la memoron pri tio, kion ĝi faris sur la Tero; ĉu ĝi
interesiĝas pri la laboroj, kiujn ĝi lasis nefinitaj?
Tio
dependas de ĝia
alteco kaj de la karaktero de tiuj laboroj. La elmateriiĝintaj Spiritoj malmulte
priokupiĝas
pri materiaj aferoj el kiuj ili sentas sin feliĉaj liberiĝi.
Koncerne la laborojn, kiujn ili komencis, laŭ ilia graveco kaj utileco,
kelkafoje ili inspiras al aliaj la penson ilin fini.
153. Ĉu en
la mondo de la Spiritoj la animo renkontas siajn parencojn kaj amikojn, kiuj
ĝin antaŭiris tien?
Ĝi
renkontas ne nur tiujn, sed ankaŭ multajn aliajn, kiujn ĝi
konis de siaj antaŭaj ekzistadoj. Ordinare tiuj, kiuj plej vive amis ĝin,
venas akcepti ĝin ĉe ĝia alveno en la mondo de la Spiritoj, kaj helpas ĝin
liberiĝi
el la surteraj ligiloj. Tamen la neebleco vidi la plej karajn animojn kelkafoje
estas puno por kulpuloj.
154. Kia
estas en la alia vivo la morala kaj intelekta stato de la animo de infano
mortinta em malalta aĝo ? Ĉu ĝiaj kapabloj estas en infaneco kiel dum la vivo ?
La
nekompleta elvolviĝo de la organoj de la infano ne permesas al la Spirito
plene manifestiĝi; liberaj el tiu
envolvaĵo,
liaj kapabloj estas tiaj, kiaj ili estis antaŭ la enkarniĝo.
Ĉar
la Spirito pasigis nur kelkajn momentojn en la vivo, liaj kapabloj ne povis ŝanĝiĝi.
Rimarko. En
la spiritaj komunikiĝoj, la Spirito de infano povas do paroli kiel tiu de
matura homo, ĉar li povas esti tre progresinta Spirito. Se li kelkafoje
uzas infanan lingvaĵon, tio estas por ne forpreni de la patrino la ĉarmon,kiu
ŝin
ligas per amo al gracila kaj delikata estulo, ornamita per la gracio de
senkulpeco. ("Revue Spirite",
1858, paøo 17: Panjo! ... mi estas ĉi tie.)
La sama
demando povante esti farata pri la intelekta stato de la animo de kretenoj,
idiotoj kaj frenezuloj post la morto, ĝi trovas respondon en la antaŭaj
klarigoj.
155. Kia
diferenco ekzistas, post la morto, inter la animoj de scienculo kaj malklerulo,
de sovaĝulo kaj civilizito?
Preskaŭ
la sama diferenco, kiu ekzistis inter ili dum la vivo; ĉar la eniro en la mondon de la
Spiritoj ne donas al la animo ĉiujn sciojn, kiuj al ĝi
mankis sur la Tero.
156. Ĉu la
animoj progresas intelekte kaj morale post la morto?
Ili progresas
pli aŭ
malpli, laŭ
sia volo, kaj kelkaj progresas multe;
sed ili bezonas meti en praktikon, dum la enkorpa vivo, tion, kion ili
akiris en scienco kaj moraleco. Kiuj restis senprogresaj, tiuj reprenas ian
ekzistadon analogan al tiu, kiun ili lasis; la progresintoj meritas enkarniĝon
de pli alta ordo.
Ĉar
la progreso estas proporcia kun la volo de la Spirito, iuj Spiritoj konservas
dum longa tempo la samajn gustojn kaj la inklinojn, kiujn ili havis dum la vivo
kaj tenas la samajn ideojn. ("Revue Spirite", 1858, paĝo
82: La reĝino de Oude. – Same, paĝo
145: La Spirito kaj la heredintoj. – Same, paĝo 186: La tamburisto de
Bérésina. – Same. 1859, paĝo 344: Antikva ĉaristo.
– Same, 1860, paĝo 325: Progreso de
la Spiritoj. – Same, 1861, paĝo 126: Progreso de perversa Spirito.)
157. Ĉu la
sorto de la homo, en la estonta vivo, estas nenuligeble fiksita post la morto?
La
nenuligebla fiksado de la sorto de la homo post la morto estus la absoluta
neado de la justeco kaj de la boneco de Dio, ĉar multaj ne povis sufiĉe
instruiĝi,
eĉ
se ni ne pensus pri la idiotoj, la kretenoj, la sovaĝuloj kaj la multegaj infanoj,
mortintaj antaŭ ol kompreni la vivon. Eĉ inter la plej kleraj, ĉu
estas multaj, kiuj povas juĝi sin sufiĉe perfektaj por ne bezoni ion
plian fari, kaj ĉu ne estas evidenta pruvo, ke per Sia boneco Dio permesas al
la homo fari morgaŭ tion, kion li ne povis fari hieraŭ ? Se la sorto estas
nenuligeble fiksita, kial la homoj mortas en tiel diferencaj aĝoj,
kaj kial Dio, en Sia justeco, ne lasas al ĉiuj la tempon necesan por fari
kiel eble plej multe da bono, kaj por ripari la malbonon faritan ? Kiu scias, ĉu
la kulpulo, mortinta tridekjara, ne estus pentinta kaj fariĝinta
virta homo, se li estus vivinta dum sesdek jaroj? Kial Dio forprenis de li la
rimedon, dum Li ĝin konsentis al aliaj ? La sola diverseco de la daŭro
de la vivo kaj la morala stato de la plej multaj homoj, pruvas la neeblecon, se
oni akceptas la justecon de Dio, ke la sorto de la animo estu nenuligeble
fiksita post la morto.
158. Kia
estas, en la estonta vivo, la sorto de la infanoj mortintaj en malgranda aĝo?
Ĉi
tiu demando estas unu el tiuj, kiuj plej bone pruvas la justecon kaj la bezonon
de la plureco de la ekzistadoj. Animo vivinta nur kelkajn momentojn, ne farinte
bonon nek malbonon, ne meritus
rekompencon nek punon; laŭ la maksimo de la Kristo, ke ĉiu estas
punata aŭ rekompencata laŭ siaj faroj, estus tiel mallogike kiel kontraŭe
al la justeco de Dio, ke, sen laboro, ĝi estus vokita por ĝui
la perfektan feliĉon de la anĝeloj, aŭ ke ĝi povus esti senigita je tiu
feliĉo, kaj tamen ĝi devas havi ian ajn sorton; nedifinita stato, por la
eterneco, estus tute egale maljusta. Ĉar ekzistado interrompita tuj en sia
komenco ne povas do havi ian konsekvencon por la animo, ĝia nuna sorto estas tiu sama,
kiun ĝi
meritis en sia antaŭa ekzistado, kaj ĝia estonta sorto estos tiu, kiun ĝi
meritos per siaj postaj ekzistadoj.
159. Ĉu la
animoj havas okupojn en la alia vivo ? Ĉu ili okupiĝas de aliaj aferoj krom
siaj ĝojoj aŭ siaj suferoj?
Se la
animoj okupiĝus
nur pri si mem en la Eterneco, ĉi tio estus egoismo, kaj Dio, kiu
kondamnas la egoismon, ne povus aprobi en la spirita vivo tion, kion Li punas
en la korpa vivo. La animoj aŭ Spiritoj havas okupojn laŭ
sia grado da progreso, dum samtempe ili penas instruiĝi kaj pliboniĝi.
("La Libro de la Spiritoj", n-ro 558:
Okupoj kaj misioj de la Spiritoj.)
160. En kio
konsistas la suferoj de la animo post la morto ? Ĉu la kulpaj animoj estas
torturataj em materiaj flamoj?
La Eklezio
plene rekonas hodiaŭ, ke la fajro de la Infero estas morala kaj ne materiala
fajro, sed ĝi
ne difinas la naturon de la suferoj. La spiritaj komunikiĝoj
metas ilin sub niajn okulojn; per tiu rimedo ni povas ilin taksi kaj konvinkiĝi,
ke, kvankam ili ne rezultas el materia fajro, kiu efektive ne povus bruligi nemateriajn
animojn, en certaj okazoj ili ne estas malpli teruraj.
Tiuj punoj
neniel estas unuformaj; ili varias senlime laŭ la karaktero kaj la grado de
la faritaj pekoj, kaj preskaŭ ĉiam la pekoj mem funkcias kiel
punoj: tiel iuj murdintoj estas devigataj resti en la loko mem de la krimo kaj
senĉese
vidi siajn viktimojn sub siaj okuloj; la voluptulo ĝuema de maldelikataj materiaj sensacoj
de sensualismo, konservas tiujn samajn gustojn, sed ne havas la eblecon ilin
materiale kontentigi kaj ĉi tio estas torturado por li; iuj avaruloj supozas suferi
la malvarmon kaj la seniĝojn, kiujn ili eltenis dum la vivo pro avareco; aliaj
restas apud la trezoroj, kiujn ili enterigis, turmentataj senĉese
de la timego, ke oni ilin forprenos;
unuvorte, ne ekzistas unu malvirto, unu morala malperfektaĵo,
unu malbona ago, kiu ne havas sian kompensaĵon kaj siajn naturajn
konsekvencojn en la mondo de la Spiritoj;
kaj tial ne estas necesa ia limigita kaj ĉirkaŭita loko: ĉie,
kie li troviĝas,
la perversa Spirito portas kun si sian suferon. Krom la spiritaj punoj, estas
ankaŭ
la punoj kaj provoj materiaj, kiujn la neelpurigita Spirito suferas en nova
enkarniĝo,
dum kiu li estas lokita en kondiĉojn por suferi tion, kion ili igis
aliajn suferi: esti humiligita, se li estis orgojla; mizera, se li estis malbona riĉulo;
malfeliĉa
pro siaj infanoj, se li estis malbona filo, ktp. Kiel ni diris, la Tero estas
unu el la lokoj de ekzilo kaj pentofaro,
iu purgatorio, por la Spiritoj korektendaj, al kiu dependas de ĉiu
el ni ne plu reveni, pliboniĝante sufiĉe por meriti pli bonan mondon.
("La Libro de la Spiritoj"`, n-ro 237: Perceptoj, sensacoj kaj suferoj
de la Spiritoj. – Same, 4ª. parto: Esperoj kaj konsoloj; estontaj suferoj kaj
ĝuoj. – "Revue Spirite", 1858, paĝo 79: La murdinto Lemaire. – Same, 1858, paĝo
166: La memmortiginto de la Samaritaine.
– Same, 1858, paĝo 331: Sensacoj de la Spiritoj. – Same, 1859, paĝo
275: Pastro Crépin. – Same, 1860, paĝo
61: Estelle Régnier. – Same, 1860, paĝo 247: La memmortiginto de Strato
Quincampoix. – Same, 1860, paĝo 316: La puno. – Same, 1860, paĝo
325: Eniro de kulpulo en la mondon de la
Spiritoj. – Same, 1860, paĝo
384: Puno de egoisto. – Same, 1861, paĝo 53: Memmortigo de ateisto. – Same,
1861, paĝo
270: La rebata puno.)
161. Ĉu la
preĝo estas utila por la suferantaj animoj?
La preĝo
estas rekomendata de ĉiuj bonaj Spiritoj; cetere, ĝi estas petata de la
malperfektaj Spiritoj kiel rimedo por faciligi iliajn suferojn. La animo, por
kiu oni preĝas,
ĝuas faciligon, ĉar
preĝo
estas atesto de intereso, kaj la malfeliĉulo estas ĉiam kvietigata, kiam li trovas
karitemajn korojn, kiuj kompatas liajn dolorojn. Cetere, per la preĝo
oni ekscitas la penson kaj la deziron fari tion, kio estas necesa, por esti
feliĉa;
tiel oni povas mallongigi lian punon, se liaflanke li helpas per sia bona
volo. ("La Libro de la Spiritoj",
n-ro 664. – "Revue Spirite", 1859, paĝo 315: Efikoj de la preĝo super suferantaj
Spiritoj.)
162. En kio
konsistas la ĝuoj de la feliĉaj animoj ? Ĉu ili pasigas la eternecon en
kontemplado?
La justeco
postulas, ke la rekompenco estu proporcia je la merito, same kiel la puno je la
graveco de la peko; estas do nekalkuleblaj
gradoj en la ĝuado de la animo, de la momento kiam ĝi eniras en la vojon de la
bono ĝis
kiam ĝi
atingas la perfektecon.
La feliĉo
de la bonaj Spiritoj konsistas en la kono de ĉiuj aferoj, ne havi malamon,
nek ĵaluzon,
nek envion, nek ambicion kaj nenian el la pasioj, kiuj faras la malfeliĉon
de la homoj. La amo, kiu ilin unuigas, estas por ili la fonto de superega feliĉo.
Ili ne havas niajn bezonojn, nek suferojn, nek angorojn de la materia vivo. La
stato de ĉiama
kontemplado estus stultega, monotona feliĉo; ĝi estus la feliĉo
de la egoistoj, ĉar ilia ekzisto estus senfina nuleco.
Kontraŭe,
la spirita vivo estas senĉesa aktiveco per la misioj, kiujn la Spiritoj ricevas de
la Plej Alta Estulo, kiel Liaj agentoj en la regado de la universoj; misioj proporciaj je ilia progreso, kaj pri
kiuj ili estas feliĉaj, ĉar tiuj misioj liveras al ili okazojn esti utilaj kaj fari
la bonon. ("La Libro de la Spiritoj", nro 558: Okupoj kaj misioj de la Spiritoj. –
"Revue Spirite", 1860, paĝoj 321 kaj 322: La puraj
Spiritoj; la loĝejo de la feliĉegaj. –
Same, 1861, paĝo 179: Madame Gourdon.)
Rimarko. Ni
invitas la kontraŭulojn de Spiritismo kaj tiujn, kiuj ne akceptas la
reenkarniĝon,
doni al la supraj problemoj solvon pli logikan per ĉiu alia principo krom tiu de
la plureco de la ekzistadoj.
Libro: Kio
Estas Espiritismo? – Allan Kardec Pĝ.: 207 – 217.
Nenhum comentário:
Postar um comentário