Petoj
Dum via preĝado
vi petas radion de lumo, preskaŭ ĉiam forgesante, ke vi havas sub via dispono
la Sunan Fokuson por ke vi plenumu la
Diajn Decidojn.
*
Via spirito
petas iom da amo, dum ĉirkaŭ vi la
homaro atendas elmontron de via kapableco ami.
*
Vi petas, ke oni donu al vi komisiojn, kiuj kapabligus
vin kunlabori kun la Dia Saĝo, sed vi forgesas, ke milionoj da estuloj atendas
vian decidon servi, en nomo de la Ĉiela Patro.
*
Via koro
petas ĉielajn signojn, sed, dum la
Saĝulo inter la Saĝuloj kolorigas florojn kaj horizontojn por viaj okuloj, vi
serĉas vanajn distraĵojn kaj vidas nenion.
*
Vi postulas
justecon por viaj personaj aferoj, sed vi ĉiutage komplikas situaciojn kaj
problemojn, ne rimarkante, ke la Superega Harmonio ĉiam korektas maljustaĵojn
ĉirkaŭ vi pere de doloro kaj morto.
*
Vi deziras
okazojn por grandiĝi kaj altiĝi en la supera spiriteco, sed vi ofte evitas
la ŝtupojn de la laborplena kaj modesta
klopodado ĉiutaga, al vi donitajn de la
Senlima Boneco kiel favorkoraĵon.
*
Se vi senĉese
petas pri eterna feliĉo, sed rifuzas la rimedojn por ĝin akiri, kion do vi
atendas sur la vojo?
Andreo
Ludoviko / Chico Xavier.
Libro:
Kristana Agendo.
Rogativas
Na oração, pede
você um raio de luz, esquecendo, quase sempre, que tem ao seu dispor o Foco
Solar para você cumprir os Sublimes Desígnios.
*
Seu espírito
suplica uma réstia de amor e, em torno, a Humanidade aguarda a manifestação da
sua capacidade de amar.
*
Roga você a
concessão de encargos que o habilitem a colaborar com a Sabedoria Divina e
olvida que milhões de seres estão à espera de sua disposição de servir, em nome
do Pai Celestial.
*
Seu coração
reclama sinais do céu, e, enquanto o Sábio dos Sábios manda colorir flores e
horizontes para seus olhos, você procura vãos entretenimentos e nada vê.
*
Você exige
justiça para seus casos pessoais e diariamente complica situações e problemas,
sem reparar que a Harmonia Suprema retifica sempre, ao redor de seus pés, por
intermédio da dor e da morte.
*
Você deseja
oportunidades de crescimento e ascensão na espiritualidade superior, mas
freqüentemente foge aos degraus do esforço laborioso e humilde de cada dia,
concedidos a você pela Infinita Bondade, a título de misericórdia.
*
Se está sempre
rogando felicidade eterna, recusando os recursos para adquiri-la, que espera
você para o caminho?
André Luiz /
Chico Xavier.
Livro: Agenda
Cristã
Nenhum comentário:
Postar um comentário