Idéias Inatas
218. O Espírito encarnado conserva algum traço
das vitórias que obteve e dos conhecimentos que adquiriu nas existências
anteriores?
Resta-lhes uma
vaga lembrança, que lhe dá o que chamamos idéias inatas.
218-a) A teoria das idéias inatas não é quimérica?
Não, pois os conhecimentos adquiridos em cada
existência não se perdem; o Espírito, liberto da matéria, sempre se recorda.
Durante a encarnação pode esquecê-lo em parte, momentaneamente, mas a intuição
que lhe fica ajuda o seu adiantamento. Sem isso, ele sempre teria de recomeçar.
A cada nova existência, o Espírito toma como ponto de partida aquele em que se
achava na precedente.
218-b) Deve
então haver uma grande conexão entre duas existências sucessivas?
Nem sempre tão grande como podias pensar,
porque as posições são quase sempre muito diferentes, e no intervalo de ambas o
Espírito pode progredir. (Ver item 216.)
219. Qual é a origem das faculdades
extraordinárias dos indivíduos que, sem estudo prévio, parecem ter a intuição
de certos conhecimentos, como as línguas, o cálculo etc.?
Lembrança do passado; progresso anterior da
alma, mas do qual ela mesma não tem
consciência. De onde queres que elas venham? Os corpos mudam, mas o Espírito
não muda, embora troque a vestimenta.
220. Com a mudança dos corpos, podem perder-se
certas faculdades intelectuais, deixando-se de ter, por exemplo, o gosto pelas
artes?
Sim, desde que
se tenha desonrado essa faculdade, empregando-a mal. Uma faculdade pode,
também, ficar adormecida durante uma existência, porque o Espírito quer exercer
outra que não se relaciona com ela. Nesse caso, permanece em estado latente,
para reaparecer mais tarde.
221. E a uma lembrança retrospectiva que deve
o homem, mesmo no estado de selvagem, o sentimento instintivo da existência de
Deus e o pressentimento da vida futura?
E uma lembrança
que ele conserva daquilo que sabia como Espírito, antes de encarnar; mas o
orgulho freqüentemente abafa esse sentimento.
221-a) E à mesma lembrança que se devem certas
crenças relativas à doutrina espírita, que se encontram em todos o povos?
Esta doutrina é tão antiga quanto o mundo. È
por isso que a encontramos por toda parte, e é esta uma prova da sua
veracidade. O Espírito encarnado, conservando a intuição do seu estado de
Espírito, tem a consciência instintiva do mundo invisível. Mas quase sempre ela
é falseada pelos preconceitos, e a ignorância mistura a ela a superstição.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.
Denaskaj ideoj
218. ĉu la
enkarniĝinta Spirito ne konservas ian memoron de siaj perceptoj kaj konoj el
antaŭaj ekzistadoj?
Restas ĉe li
nebuleca memoro, kiu havigas al li tion, kion oni nomas denaskaj ideoj.
218-a) ĉu do la teorio pri la denaskaj ideoj ne estas
ia himero?
Ne; la konoj,
akiritaj en ĉiu ekzistado, ne perdiĝas; la Spirito, liberigite el la materio,
ilin ĉiam memoras. En la karno li povas, provizore, ilin parte forgesi, sed lia
intuicio pri ili helpas lian progresadon; se ne estus tiel, li devus ĉiam
denove rekomenci. En ĉiu nova ekzistado, la Spirito prenas kiel deirpunkton
tiun, kie li haltis en sia antaŭa ekzistado.
218-b) Devas do esti granda interrilato inter du
sinsekvaj ekzistadoj, ĉu ne?
Ne ĉiam tiel
granda, kiel vi povus kredi, ĉar la pozicioj estas iafoje tre malsamaj, kaj la
Spirito eble progresis dum la tempo inter la du ekzistadoj. (216)
219. Kiu estas
la origino de la eksterordinaraj kapabloj de individuoj, kiuj, sen antaŭa
studado, kvazaŭ havas ian intuicion pri certaj konoj, kiaj la lingvoj, la kalkulado
k. s.?
Memoro de la
pasinteco; antaŭa progreso de la animo, sed pri kiu la individuo ne konscias.
El kio, laŭ via opinio, venus tiaj kapabloj? La korpo ŝanĝiĝas, sed la Spirito estas la
sama, kvankam li ŝanĝas sian veston.”
220. Kiam iu
Spirito translokiĝas en alian korpon, ĉu li povas perdi iujn intelektajn
kapablojn, ekzemple: jam ne senti guston por la artoj?
Jes, tiam, kiam
li malnobligis aŭ misuzis tiujn kapablojn. Krom tio, iu kapablo povas dormeti
dum unu ekzistado, pro tio ke la Spirito deziras disvolvi alian, sen ia rilato
kun la unua; ĉi tiu restas do en latenta stato, kaj estonte reaperos.
221. ĉu, pro ia
memoro, la homo havas, eĉ kiel sovaĝulo, instinktan senton pri la ekzisto de
Dio kaj la antaŭsenton pri la estonta vivo?
Jes, memoro,
kiun li konservis pri tio, kion li sciis kiel Spirito, antaŭ ol enkarniĝi; sed
fiero ofte sufokas tian senton.
221-a) ĉu ne
devenas de tiu sama memoro certaj kredoj rilataj al la spiritisma doktrino,
kiujn oni trovas en ĉiuj popoloj?
Tiu doktrino
estas tiel malnova kiel la mondo, kaj pro tio ĝi estas ĉie trovata; tio estas
pruvo pri ĝia vereco. Konservante la intuicion pri sia spirita stato, la
Spirito havas instinktan konscion pri la ekzisto de la nevidebla mondo; sed tiu
konscio estas ofte difektita de antaŭjuĝoj, kaj malklereco tien enmiksas
superstiĉon.”
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário