Korpa Parenceco kaj spirita Parenceco
8. La ligiloj de
la sango ne starigas nepre la ligilojn inter la Spiritoj. La korpo devenas de
la korpo, sed la Spirito ne devenas de la Spirito, ĉar la Spirito jam ekzistis,
antaŭ ol la korpo fariĝis; la patro ne kreas la Spiriton de sia infano, sed nur
liveras al li la korpan envolvaĵon; tamen li devas helpi ties intelektan kaj moralan
kreskadon, por igi sian filon progresi.
La Spiritoj,
kiuj enkarniĝas en unu saman familion, precipe ĉe proksimaj parencoj, plej ofte
estas sin reciproke simpatiantaj Spiritoj, kunigitaj per antaŭaj rilatoj, kiuj manifestiĝas
per inklino inter tiuj Spiritoj dum la surtera vivo; sed povas okazi, ke tiuj
Spiritoj estas tute fremdaj unuj al aliaj, apartigitaj de antipatioj ankaŭ antaŭaj,
kiuj montriĝas per ilia surtera antagonismo, kiu utilos al ili kiel provo. La
veraj ligiloj de familio ne estas do tiuj de la sango, sed tiuj de la simpatio
kaj de la komuneco de la pensoj, kiuj unuigas la Spiritojn antaŭ, dum kaj post
ilia enkorpa vivo. El tio sekvas, ke du estuloj el malsamaj gepatroj povas esti
fratoj per la spirito pli efektive, ol se ili estus fratoj per la sango; ili
povas altiri unu al alia, serĉi unu alian, harmonie kunvivadi, dum du fratoj
per la sango povas sin reciproke forpuŝi, kiel ni ĉiutage vidas; jen morala
problemo, kiun nur Spiritismo povas solvi per la plureco de l’ enkarniĝoj. (ĉ.
IV, § 13 .)
Ekzistas do du
specoj de familioj: la familioj laŭ la spiritaj ligiloj kaj la familioj laŭ la
korpaj ligiloj; la unuaj, daŭraj, fortikiĝas per la puriĝo kaj eterniĝas en la
mondo de la Spiritoj, tra pluraj migradoj de l’ animo; la duaj, facilrompaj
kiel la materio, estingiĝas kun la pasado de la tempo kaj ofte morale disiĝas
jam dum la nuna vivo. Tion Jesuo volis komprenigi, dirante al siaj disĉiploj:
Jen mia patrino kaj miaj fratoj, tio estas, mia familio laŭ la ligiloj de la
Spirito, ĉar, kiu ajn faras la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu
estas mia frato, mia fratino kaj mia patrino.
La malamikeco de
liaj fratoj estas tre klare esprimita en la raporto de Sankta Marko, ĉar, li
diras, ili intencis, kapti lin, sub preteksto, ke li freneziĝis. ĉe l’ anonco pri
ilia alveno, konante iliajn sentojn por li, Jesuo memkompreneble diris,
parolante pri siaj disĉiploj, el spirita vidpunkto: “Jen miaj veraj fratoj”; ĉar
lia patrino sin trovis kun liaj fratoj, li ĝeneraligis sian instruon; tio tamen
neniel neprigas, ke li intencis diri, ke lia patrino laŭ la korpo estas por li
nenio kiel Spirito, kaj ke li havas por ŝi nur indiferentecon; lia konduto, en
aliaj cirkonstancoj, sufiĉe pruvis la kontraŭon.
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.
Parentesco
Corporal e Espiritual
8 – Os laços de
sangue não estabelecem necessariamente os laços espirituais. O corpo procede do
corpo, mas o Espírito não procede do Espírito, porque este existia antes da
formação do corpo. O pai não gera o Espírito do filho: fornece-lhe apenas o
envoltório corporal. Mas deve ajudar seu desenvolvimento intelectual e moral, para
o fazer progredir.
Os Espíritos que
se encarnam numa mesma família, sobretudo como parentes próximos, são os mais
freqüentemente Espíritos simpáticos, ligados por relações anteriores, que se
traduzem pela afeição durante a vida terrena. Mas pode ainda acontecer que
esses Espíritos sejam completamente estranhos uns para os outros, separados por
antipatias igualmente anteriores, que se traduzem também por seu antagonismo na
Terra, a fim de lhes servir de prova. Os verdadeiros laços de família não são,
portanto, os da consangüinidade, mas os da simpatia e da comunhão de
pensamentos, que unem os Espíritos, antes, durante e após a encarnação. Donde
se segue que dois seres nascidos de pais diferentes podem ser mais irmãos pelo
Espírito, do que se o fossem pelo sangue. Podem, pois, atrair-se, procurar-se,
tornarem-se amigos, enquanto dois irmãos consangüíneos podem repelir-se, como
vemos todos os dias. Problema moral, que só o Espiritismo podia resolver, pela
pluralidade das existências. (Ver cap. IV, nº 13)
Há, portanto,
duas espécies de famílias: as famílias por laços espirituais e as famílias por
laços corporais. As primeiras, duradouras, fortificam-se pela purificação e se
perpetuam no mundo dos Espíritos, através das diversas migrações da alma. As
segundas, frágeis como a própria matéria, extinguem-se com o tempo, e quase
sempre se dissolvem moralmente desde a vida atual. Foi o que Jesus quis fazer
compreender, dizendo aos discípulos: “Eis minha mãe e meus irmãos”, ou seja, a
minha família pelos laços espirituais, pois “quem quer que faça a vontade de
meu Pai, que está nos céus, é meu irmão, minha irmã e minha mãe”.
A hostilidade de
seus irmãos está claramente expressa no relato de São Marcos, desde que,
segundo este, eles se propunham a apoderar-se dele, sob o pretexto de que
perdera o juízo. Avisado de que haviam chegado, e conhecendo o sentimento deles
a seu respeito, era natural que dissesse, referindo-se aos discípulos, em
sentido espiritual: “Eis os meus verdadeiros irmãos”. Sua mãe os acompanhava, e
Jesus generalizou o ensino, o que absolutamente não implica que ele pretendesse
que sua mãe segundo o sangue nada lhe fosse segundo o Espírito, só merecendo a
sua indiferença. Sua conduta, em outras circunstâncias, provou suficientemente
o contrário.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário