La reĝeco de Jesuo.
4. Ke la regno
de Jesuo ne estas el tiu ĉi mondo, tion ĉiuj komprenas; sed ĉu li ne havas ian
reĝecon ankaŭ sur la tero? La titolo reĝo ne ĉiam kuntrenas la praktikadon de
materia povo; ĝi estas donata per unu animakonsento al iu, kies genio lin lokas
en la unuan rangon de iu ordo da ideoj, kiu mastras sian jarcenton kaj influas
en la progreso de la homaro. En tiu senco oni diras: La reĝo aŭ la princo de la
filozofoj, de la artistoj, de la poetoj, de la verkistoj, ktp.
ĉu reĝeco,
naskita de persona merito, rekonata de la posteularo, ofte ne estas pli aŭtoritata,
multe pli granda ol la reĝeco de iu, kiu portas diademon? ĝi estas nepereema,
dum ĉi tiu lasta estas ludilo de la sortoŝanĝoj; ĝi estas ĉiam benata de la
estontaj generacioj, dum la alia kelkafoje estas malbenata.
La surtera reĝeco
finiĝas kun la vivo; la morala reĝeco regas ankoraŭ, kaj precipe, post la
morto. ĉu kun tiu titolo Jesuo ne estas reĝo pli pova ol multaj aliaj
potenculoj? Li estis do prava, kiam li diris al Pilato: “Mi estas reĝo, sed nun
mia regno ne estas el tiu ĉi mondo.”
Surtera reĝeco.
8. Kiu pli bone
ol mi povas kompreni la verecon de ĉi tiuj vortoj de Nia Sinjoro: “Mia regno ne
estas el ĉi tiu mondo?” La malhumileco pereigis min sur la tero; kiu do
komprenus la neniecon de la regnoj en tiu ĉi mondo, se mi tion ne komprenus?
Kion mi kunportis el mia surtera reĝeco? Nenion, absolute nenion; kaj kvazaŭ
por fari pli terura la lecionon, ĝi ne sekvis min ĝis la tombo! Reĝino mi estis
inter la homoj, kiel reĝino mi esperis eniri en la regnon de la ĉieloj. Kia
elreviĝo! kia humiligo, kiam, anstataŭ esti ricevita kiel suverenino, mi vidis
pli alte ol mi, ja multe pli alte ol mi, homojn, kiujn mi juĝis tre malgrandaj
kaj kiujn mi malŝatis, ĉar ili ne havis nobelan sangon! Ho! tiam mi komprenis
la senutilecon de la honoroj kaj de la altaj rangoj, kiujn ni serĉas kun tiom
da avideco sur la tero!
Por prepari al
si lokon en tiu regno, estas necesaj la abnegacio, la humileco, la karito en
sia tuta ĉiela praktikado, la bonvolemo por ĉiuj; oni ne demandas vin, kio vi
estis, kian rangon vi okupis, sed pri la bono, kiun vi faris, pri la larmoj,
kiujn vi forviŝis.
Ho! Jesuo, ci
tion diris, cia regno ne estas el tiu ĉi mondo, ĉar estas necese suferi por
alveni al la ĉielo, al kiu la ŝtupoj de trono kondukas neniun; nur la plej
penigaj vojetoj de la vivo tien kondukas; serĉu do la vojon tra la rubusujoj
kaj la dornoj, kaj ne inter la floroj.La homoj kuras post la surterajn bonaĵojn,
kvazaŭ ili devus konservi ĉi tiujn por ĉiam; sed tie ĉi ne plu estas iluzio;
ili baldaŭ konstatas, ke ili kaptis nur ombron, kaj neglektis la solajn bonaĵojn
solidajn kaj daŭrajn, la solajn, kiuj utilas al li en la ĉiela restadejo, la
solajn, kiuj povas malfermi la ĉielan enirejon.
Kompatu tiujn,
kiuj ne gajnis la regnon de la ĉielo; helpu ilin per viaj preĝoj, ĉar la preĝo
alproksimigas la homon al la Plejaltulo; ĝi estas la ligilo inter la ĉielo kaj
la tero: ne forgesu tion. (Unu el la Reĝinoj de Francujo. Le Havre, 1863).
Libro: La Evangelio laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap.
II.
A Realeza de
Jesus
4 – O reino de
Jesus não é deste mundo. Isso todos compreendem. Mas sobre a Terra ele não terá
também uma realeza? O título de rei nem sempre exige o exercício do poder
temporal. Ele é dado, por consenso unânime, aos que, por seu gênio, se colocam
em primeiro lugar em alguma atividade, dominando o seu século e influindo sobre
o progresso da humanidade. É nesse sentido que se diz: o rei ou o príncipe dos
filósofos, dos artistas, dos poetas, dos escritores, etc. Essa realeza, que
nasce do mérito pessoal, consagrada pela posterioridade, não tem muitas vezes
maior preponderância que a dos reis coroados? Ela é imperecível, enquanto a
outra depende das circunstâncias; ela é sempre abençoada pelas gerações
futuras, enquanto a outra é, às vezes, amaldiçoada. A realeza terrena acaba com
a vida, mas a realeza moral continua a imperar, sobretudo, depois da morte. Sob
esse aspecto, Jesus não é um rei mais poderoso que muitos potentados? Foi com
razão, portanto, que ele disse a Pilatos: Eu sou rei, mas o meu reino não é deste
mundo.
Uma realeza
terrestre
8. Quem melhor
do que eu pode compreender a verdade destas palavras de Nosso Senhor: “O meu
reino não é deste mundo”? O orgulho me perdeu na Terra. Quem, pois,
compreenderia o nenhum valor dos reinos da Terra, se eu o não compreendia? Que
trouxe eu comigo da minha realeza terrena? Nada, absolutamente nada. E, como
que para tornar mais terrível a lição, ela nem sequer me acompanhou até o
túmulo! Rainha entre os homens, como rainha julguei que penetrasse no reino dos
céus! Que desilusão! Que humilhação, quando, em vez de ser recebida aqui qual
soberana, vi acima de mim, mas muito acima, homens que eu julgava
insignificantes e aos quais desprezava, por não terem sangue nobre! Oh! como
então compreendi a esterilidade das honras e grandezas que com tanta avidez se
requestam na Terra!
Para se granjear
um lugar neste reino, são necessárias a abnegação, a humildade, a caridade em
toda a sua celeste prática, a benevolência para com todos. Não se vos pergunta
o que fostes, nem que posição ocupastes, mas que bem fizestes, quantas lágrimas
enxugastes.
Oh! Jesus, tu o
disseste, teu reino não é deste mundo, porque é preciso sofrer para chegar ao
céu, de onde os degraus de um trono a ninguém aproximam. A ele só conduzem as
veredas mais penosas da vida. Procurai-lhe, pois, o caminho, através das urzes
e dos espinhos, não por entre as flores.
Correm os homens
por alcançar os bens terrestres, como se os houvessem de guardar para sempre.
Aqui, porém, todas as ilusões se somem. Cedo se apercebem eles de que apenas
apanharam uma sombra e desprezaram os únicos bens reais e duradouros, os únicos
que lhes aproveitam na morada celeste, os únicos que lhes podem facultar acesso
a esta.
Compadecei-vos
dos que não ganharam o reino dos céus; ajudai-os com as vossas preces,
porquanto a prece aproxima do Altíssimo o homem; é o traço de união entre o céu
e a Terra: não o esqueçais. (Uma Rainha de França, Havre, 1863.)
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. II
Nenhum comentário:
Postar um comentário