Bezono de Karito Laŭ Sankta Paŭlo
6. Se mi parolus
la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus Amon (1) mi fariĝus sonanta
kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn
misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi
montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon
por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne
havus amon, per tio mi neniom profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne
envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si
mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas
kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. – Restas do
nun fido, espero, amo, tiuj tri: kaj la plej granda el ili estas amo. Paŭlo - (I.
Korintanoj, 13:1-7 kaj 13.)
7. Sankta Paŭlo
tiel bone komprenis ĉi tiun grandan veron, ke li diras: “Se mi parolus la
lingvojn de la homoj kaj anĝeloj; se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn
misterojn; se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne
havus amon, mi estus nenio. Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri: kaj la
plej granda el ili estas amo.” Li do, sen ia dubo, lokas la kariton super eĉ la
fidon; efektive la kariton ĉiuj povas praktiki: kleraj kaj malkleraj, riĉaj kaj
malriĉaj, kaj ĝi dependas de nenia privata kredo.
Li faras pli ol
tion: li difinas la veran kariton; li montras ĝin, ne nur en la bonfarado, sed
ankaŭ en la kolekto de ĉiuj kvalitoj de la koro, en la boneco kaj la bonvolemo
por la proksimulo.
1 - La primitiva
senco de Karito estas Amo; tial la fidela tradukto de la Biblio en Esperanto ne
uzas la latinaĵon “karito” (de carus, caritas), sed ĉiam nur la vorton “amo”.
En la fino de tiu ĉi volumo ni presas parafrazon de tiu instruo de Sankta Paŭlo,
en versoj de F. V. Lorenz. — La Tradukinto.
Libro: La
Evangelio laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XV.
A Caridade
Segundo São Paulo
6. Se eu falar
as línguas dos homens e dos anjos, e não tiver caridade, sou como o metal que
soa, ou como o sino que tine. E se eu tiver o dom de profecia, e conhecer todos
os mistérios, e quanto se pode saber; e se tiver toda a fé, até ao ponto de
transportar montes, e não tiver caridade, não sou nada. E se eu distribuir
todos os meus bens em o sustento dos pobres, e se entregar o meu corpo para ser
queimado, se todavia não tiver caridade, nada disto me aproveita. A caridade é
paciente, é benigna; a caridade não é invejosa, não obra temerária nem
precipitadamente, não se ensoberbece, não é ambiciosa, não busca os seus
próprios interesses, não se irrita, não suspeita mal, não folga com a injustiça,
mas folga com a verdade. Tudo tolera, tudo crê, tudo espera, tudo sofre. A
caridade nunca jamais há de acabar, ou deixem de ter lugar as profecias, ou
cessem as línguas, ou seja abolida a ciência. - Agora, pois, permanecem a fé, a
esperança e a caridade, estas três virtudes; porém a maior delas é a caridade.
(Paulo, Coríntios, XIII:1-7 e 13).
7. São Paulo
compreendeu tão profundamente esta verdade, que diz: "Se eu falar as
línguas dos anjos; se tiver o dom de profecia, e penetrar todos os mistérios;
se tiver toda a fé possível, a ponto de transportar montanhas, mas não tiver
caridade, nada sou. Entre essas três virtudes: a fé, a esperança e a caridade,
a mais excelente é a caridade." Coloca, assim, sem equívoco, a caridade
acima da própria fé. Porque a caridade está ao alcance de todos, do ignorante e
do sábio, do rico e do pobre; e porque independe de toda a crença particular. E
faz mais: define a verdadeira caridade; mostra-a, não somente na beneficência,
mas no conjunto de todas as qualidades do coração, na bondade e na benevolência
para com o próximo.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XV.
Nenhum comentário:
Postar um comentário