Pri
la reenkarniĝo
166. Kiel la
animo, ankoraŭ ne atinginta la perfektecon dum la enkorpa vivo, povas
kompletigi sian elpuriĝon?
Per tio, ke ĝi
sin submetas al la provo de nova ekzistado.”
166a.. Kaj, kiel ĝi
plenumas tiun novan ekzistadon? ĉu per sia aliiĝo, kiel Spirito?
Per plipuriĝo,
la animo sendube trapasas ian aliiĝon,sed por tio ĝi bezonas la provon de
enkorpa vivo.”
166b. ĉu la
animo havas do plurajn enkorpajn ekzistadojn?
Jes, ni ĉiuj
havas multe da ekzistadoj. La homoj, asertantaj al vi ion kontraŭan, volas
tenadi vin en nescieco, en kiu ili mem troviĝas: jen ilia deziro.
166c. ŝajnas, ke
de tio rezultas, ke la animo, forlasinte la korpon, ekprenas alian; alivorte,
ke ĝi eniĝas en novan korpon; ĉu ni tiel komprenu tiun principon?
Evidente.
167. Kiu estas
la celo de la enkarniĝo?
La kulpelaĉeto,
la grada pliboniĝo de la homaro; sen tio, kie estus justeco?”
168. ĉu la
nombro de la enkorpaj ekzistadoj estas limigita, aŭ ĉu la Spirito eterne
reenkarniĝas?
Kun ĉiu nova
ekzistado la Spirito faras unu paŝon antaŭen sur la vojo de l’ progresado; sed,
seniĝinte je ĉiaj malpuraĵoj, li ne plu bezonas la provojn de enkorpa vivo.”
169. ĉu la
nombro de la enkarniĝoj estas la sama por ĉiuj Spiritoj?
Ne; Spirito, kiu
rapide iras, ŝparas al si multe da provoj. Tamen tiuj sinsekvaj enkarniĝoj
estas ĉiam tre multenombraj, ĉar la progresado havas nenian limon.”
170. Kio fariĝas
la Spirito post sia lasta enkarniĝo?
“Feliĉega
Spirito; li estas Spirito pura.”
Justeco de la enkarniĝo
171. Sur kio sin
bazas la dogmo de reenkarniĝo?
Sur la justeco
de Dio kaj sur la revelacio, ĉar, kiel ni diris, bona patro ĉiam lasas al siaj
idoj pordon malfermitan al la pento. ĉu la prudento ne diras al vi, ke estus
nejuste rifuzi por ĉiam la eternan feliĉon al tiuj, de kiuj ne dependis ilia
pliboniĝo mem? ĉu ĉiuj homoj ne estas idoj de Dio? Nur ĉe la egoistoj sin
trovas la maljusteco, la necedema malamo kaj la nepardoneblaj krimoj.”
ĉiuj spiritoj
inklinas al perfekteco, kaj Dio liveras al ili la rimedojn ĝin atingi per la
provoj de la enkorpa vivo; per Sia justeco, Li donas al ili la eblon fari, en
novaj ekzistadoj, tion, kion ili ne povis fari aŭ elplenumi ĉe unua provo.
Ne harmonius kun
la justeco, nek kun la boneco de Dio, forpuŝi por ĉiam tiujn, kies pliboniĝo
eble renkontis barojn, nedependajn de ilia volo kaj devenantajn de la medio
mem, en kiu ili troviĝas. Se la sorto de la homo estus neŝanĝeble fiksita post
la morto, Dio do ne taksus ĉies agojn per sama pesilo kaj ne traktus ĉiujn
senpartie.
La doktrino pri
la reenkarniĝo, tio estas, tiu, laŭ kiu estas konsentataj pluraj sinsekvaj
ekzistadoj al la homo, estas la sola konforma al la ideo, kiun ni faras pri la
justeco de Dio rilate al la homoj starantaj sur malsupera morala nivelo; la
sola, kiu povas klarigi al ni la estontecon kaj firmigi niajn esperojn, ĉar ĝi
havigas al ni la rimedon por elpago de niaj eraroj per novaj provoj. Tion la
prudento montras kaj la Spiritoj instruas al ni.
La homo,
konscianta pri sia nesupereco, trovas en la doktrino pri reenkarniĝo
konsolantan esperon. Se li kredas la justecon de Dio, li do ne devas esperi, ke
Dio donos al li pozicion egalan al tiu de la homoj, kiuj faris pli ol li; sed
la ideo, ke tiu nesupereco ne por ĉiam malebligas al li ricevi la superegan
bonon, kiun li povos ricevi per novaj klopodoj, subtenas lin kaj revigligas
lian kuraĝon. Kiu, ĉe la fino de sia vojo, ne bedaŭras, ke li tro malfrue
akiris sperton, el kiu li jam ne povas profiti? Tiu tro malfrua sperto ne estas
perdita: li ĝin profitos en nova vivo.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
A Reencarnação.
166 Como a alma,
que não alcançou a perfeição durante a vida corporal, pode acabar de se
depurar?
– Submetendo-se
à prova de uma nova existência.
166a. Como a
alma realiza essa nova existência? É pela sua transformação como Espírito?
– A alma, ao se
depurar, sofre sem dúvida uma transformação, mas para isso é preciso que passe
pela prova da vida corporal.
166b. A alma
tem, portanto, que passar por muitas existências corporais?
– Sim, todos nós
temos muitas existências. Os que dizem o contrário querem vos manter na
ignorância em que eles próprios se encontram. Esse é o desejo deles.
166c. Desse
princípio parece resultar que a alma, após ter deixado um corpo, toma outro, ou
seja, reencarna em um novo corpo. É assim que se deve entender?
– Evidentemente.
167 Qual é o
objetivo da reencarnação?
– Expiação,
melhoramento progressivo da humanidade. Sem isso, onde estaria a justiça?
168 O número de
existências corporais é limitado ou o Espírito reencarna perpetuamente?
– A cada nova
existência, o Espírito dá um passo no caminho do progresso. Quando se libertar
de todas as suas impurezas, não tem mais necessidade das provações da vida
corporal.
169 O número de
encarnações é o mesmo para todos os Espíritos?
– Não; aquele
que caminha rápido se poupa das provas. Todavia, essas encarnações sucessivas
são sempre muito numerosas, porque o progresso é quase infinito.
170 Em que se
torna o Espírito após sua última encarnação?
– Espírito
bem-aventurado; é um Espírito puro.
JUSTIÇA DA
REENCARNAÇÃO
171 Em que se
baseia o dogma da reencarnação?
– Na justiça de
Deus e na revelação, e repetimos incessantemente: um bom pai deixa sempre para
seus filhos uma porta aberta ao arrependimento. A razão não vos diz que seria
injusto privar, para sempre, da felicidade eterna todos aqueles cujo
aprimoramento não dependeu deles mesmos? Não são todos os
homens filhos de Deus? Só homens egoístas podem pregar a injustiça, o ódio
implacável e os castigos sem perdão.
Todos os
Espíritos estão destinados à perfeição, e Deus lhes fornece os meios de
alcançá-la pelas provações da vida corporal. Mas, na Sua justiça, lhes permite
cumprir, em novas existências, o que não puderam fazer, ou acabar, numa
primeira prova.
Não estaria de
acordo nem com a igualdade, a justiça, nem com a bondade de Deus condenar para
sempre os que encontraram, no próprio meio em que viveram, obstáculos ao seu
melhoramento, independentemente de sua vontade. Se a sorte do homem estivesse
irrevogavelmente fixada após a morte, Deus não teria pesado as ações de todos
numa única e mesma balança e não agiria com imparcialidade.
A doutrina da
reencarnação, que consiste em admitir para o homem diversas existências
sucessivas, é a única que responde à idéia que fazemos da justiça de Deus em
relação aos homens que se acham numa condição moral inferior; a única que pode
nos explicar o futuro e firmar nossas esperanças, porque nos oferece o meio de
resgatar nossos erros por novas provações. A razão nos demonstra essa doutrina
e os Espíritos a ensinam.
O homem que tem
consciência de sua inferioridade encontra na doutrina da reencarnação uma
esperança consoladora. Se acredita na justiça de Deus, não pode esperar
achar-se, perante a eternidade, em pé de igualdade com aqueles que agiram
melhor do que ele. Contudo, o pensamento de que essa inferioridade não o exclui
para sempre do bem supremo que conquistará mediante novos esforços o sustenta e
lhe reanima a coragem. Quem é que, no término de sua caminhada, não lamenta ter
adquirido muito tarde uma experiência que não pode mais aproveitar? Porém, essa
experiência tardia não está perdida; tirará proveito dela numa nova vida.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário