Iompostioma
transmigrado
189.
ĉu la Spirito ĝuas plene siajn kapablojn ekde de la komenco de sia formado?
Ne,
ĉar la Spirito, kiel la homo, havas sian infanaĝon. ĉe la komenco, la Spiritoj
havas nur instinktan ekzistadon, malfortan konscion pri si kaj pri siaj agoj;
nur iom post iom la intelekto elvolviĝas.
190.
Kia estas la stato de la animo ĉe sia unua enkarniĝo?
La
stato de infanaĝo dum la enkorpa vivo; la intelekto apenaŭ ekburĝonas: ĝi
provas sin en la vivo.
191.ĉu
la animoj de niaj sovaĝuloj estas animoj ankoraŭ en infaneco?
Relativa
infaneco, sed ili estas jam elvolviĝintaj animoj; ili portas pasiojn.
190-a
ĉu do pasioj estas signo de evoluo?
De
evoluo, jes, sed ne de perfekteco; ili estas signo de la aktiveco kaj konscio
pri la memo; en la primitiva animo, intelekto kaj konscio estas en ĝermostato.
La
vivo de la Spirito, en sia tuta daŭro, trapasas tiajn samajn fazojn, kiajn ni
vidas en la enkorpa vivo; li iom post iom transiras de la embriostato al la
infaneco, kaj de ĉi tiu li venas, per sinsekvaj fazoj, al la plenaĝeco, kiu
estas la perfekteco; estas tamen jenaj diferencoj, nome, ke li ne konas
malfortiĝon nek kadukecon, kiel en la enkorpa vivo; ke lia vivo, kiu havis
komencon, neniam finiĝas; ke li bezonas grandegan tempon, laŭ nia
kalkulmaniero, por pasi de la spirita infanaĝo al plena elkresko; kaj ke lia
progreso ne fariĝas en unu sola sfero, sed en pluraj mondoj.
La
vivo de la Spirito konsistas do el vico da enkorpaj ekzistadoj, el kiuj ĉiu
estas por li okazo por unu paŝo antaŭen, same kiel ĉiu enkorpa ekzistado
konsistas el vico da tagoj, en ĉiu el kiuj la homo pliigas sian sperton kaj
instruitecon. miopeco, pri ĉio preni nin por tipoj de la kreitaĵaro, kaj estas sur
tre malaltan nivelon loki Dion, kredi, ke, krom ni, nenio ekzistas, kio estus
ebla al Li.
Sed,
same kiel en la vivo de la homo kelkaj tagoj estas senfruktaj, en tiu de la
Spirito kelkaj enkorpaj ekzistadoj estas senrezultaj, kiam li ne scias tiri el
ili profiton.
192.
ĉu, ekde ĉi tiu vivo, per perfekta konduto, oni povas tuj transsalti ĉiujn ŝtupojn
kaj fariĝi pura Spirito, ne paŝante sur la interaj niveloj?
Ne,
ĉar tio, kion la homo opinias perfekta, estas ankoraŭ malproksima de la
perfekteco; ekzistas kvalitoj, kiujn li tute ne konas kaj kiujn li neniel
komprenas. Li povas esti tiel perfekta, kiel tion ebligas lia tera naturo, sed
tio ne estas la absoluta perfekteco. Infano kiel ajn frumatura ĝi estas, devas
travivi junaĝon, antaŭ ol veni al matureco; tiel same, malsanulo trapasas la
fazon de resaniĝado, antaŭ ol tute rericevi la sanon. Krom tio, la Spirito
devas antaŭenpaŝi pri scio kaj moraleco; se li progresis en unu sola direkto,
li devas progresi en la dua, por atingi la supron de la ŝtuparo; sed, ju pli
antaŭen la homo iras dum sia nuna vivo, des malpli daŭraj kaj penigaj estos
liaj sekvantaj provoj.
192-a. ĉu la homo povas almenaŭ certigi al si, ekde ĉi tiu vivo, malpli amaran
estontan ekzistadon?
Jes,
sendube; li povas malpliigi la longecon kaj la malfacilaĵojn de sia vojo. Nur
la maldiligenta restadas ĉiam sur la sama loko.
193.
ĉu iu homo povas, en siaj novaj ekzistadoj, defali de sia nuna nivelo?
De
sia socia pozicio, jes; de sia spirita rango, ne.
194.
ĉu la animo de virta homo povas, en nova enkarniĝo, doni vivon al la korpo de
malvirtulo?
Ne,
ĉar ĝi ne povas degeneri.
194-a. ĉu la animo de maliculo povos iam esti
tiu de nobla homo?
Jes,
se ĝi pentis: en ĉi tiu okazo, tio estas rekompenco. La irado de la Spiritoj
estas ĉiam progresa, neniam regresa; ili iom post iom altiĝas en la hierarkio
kaj neniam defalas de la ŝtupo, kiun ili jam atingis. En siaj pluraj enkorpaj
ekzistadoj, ili povas malsupreniri kiel homoj, sed ne kiel Spiritoj. Kaj tiel,
la animo de iu altpotenculo de la Tero povas poste enkorpiĝi en plej
malaltrangan metiiston, kaj kontraŭe, ĉar la pozicioj en la homa socio estas
ofte kontraŭ proporciaj al la grado de la moralaj sentoj. Herodo estis reĝo kaj
Jesuo estis ĉarpentisto.
195.
ĉu la eblo, kiun oni havas, pliboniĝi en alia ekzistado, ne povas igi iujn
personojn obstini sur la malbona vojo, pro la konvinko, ke ili povos ja sin
korektiestonte?
Kiu
tiel pensas, tiu kredas nenion; la ekpenso mem pri ia eterna puno lin ankaŭ ne
bridas, ĉar lia prudento repuŝas tian punon, kaj tiu ekpenso kondukas al
absoluta nekredemo. Se estus pasintatempe uzataj nur raciaj rimedoj, por
direkti la homojn, ne ekzistus tiom da skeptikuloj. Neperfekta Spirito povas,
efektive, tiel pensi, kiel vi diras, dum sia enkorpa vivo; sed, liberigite el
la materio, li ekpensos alie, ĉar li baldaŭ konstatos sian eraran kalkulon: li
do venos kun kontraŭaj sentoj en novan ekzistadon. Tiel plenumiĝas lia
progreso, kaj jen kial estas sur la Tero iuj homoj, pli progresintaj ol aliaj; unuj
jam posedas sperton, kiun aliaj ne havas, sed ankaŭ ĉi tiuj ĝin akiros iom post
iom. De ili dependas plirapidigi sian progreson aŭ ĝin senfine malfruigi.
La
homo, troviĝanta en malbona pozicio, deziras ĝin ŝanĝi kiel eble plej rapide.
Tiu, kiu estas konvinkita, ke la suferoj en ĉi tiu vivo rezultas de liaj
neperfektaĵoj, penos certigi al si novan malpli ĉagrenan vivon; kaj ĉi tiu
penso lin deklinos de la vojo de malbono pli rapide, ol la penso pri la eterna
fajro, kiun li ne kredas.
196.
ĉar la Spiritoj ne povas perfektiĝi krom per la afliktoj de la enkorpa
ekzistado, ĉu do sekvas, ke la materia vivo estas ia elpurigejo aŭ fandilo,
kiun la estuloj de la spirita mondo devas trapasi por veni al la perfekteco?
Jes,
ĝuste tio. Ili pliboniĝas en tiuj provoj, evitante malbonon kaj farante bonon.
Sed nur post multo da sinsekvaj enkarniĝoj aŭ puriĝoj ili trafas, en pli aŭ
malpli longa tempo, laŭ siaj klopodoj, la celatan punkton.
196-a. Kiu influas sur la alia: ĉu la korpo sur la Spirito, por ĉi tiun plibonigi,
aŭ ĉu la Spirito sur la korpo?
La
Spirito estas ĉio; la korpo estas vesto, kiu putras: jen la tuta demando.
En
la suko de l’ vinbero ni trovas materian komparon inter la sinsekvaj gradoj de
la puriĝado de la animo. Tiu suko enhavas fluidaĵon, nome alkoholon; sed ĉi tiu
estas malfortigita de granda nombro da fremdaj substancoj, modifantaj ties esencon;
la alkoholo atingas sian absolutan purecon nur post ripetataj distiladoj, ĉe ĉiu
el kiuj ĝi seniĝas je iu malpuraĵo. La distililo estas la korpo, kien la animo
devas eniri por sin purigi; la fremdaj substancoj estas kvazaŭ la perispirito,
kiu ankaŭ sin purigas, proporcie kiel la Spirito alproksimiĝas al la
perfekteco.
Libro:
La Libro de La Spiritoj – Allan Kardec.
TRANSMIGRAÇÃO
PROGRESSIVA
189.
Desde o princípio da sua formação o Espírito goza da plenitude de suas
faculdades?
Não;
porque o Espírito, como o homem, tem também a sua infância. Em sua origem, os Espíritos
não têm mais do que uma existência instintiva, possuindo apenas a consciência
de si mesmos e de seus atos. Só pouco a pouco a inteligência se desenvolve.
190.
Qual é o estado da alma em sua primeira encarnação?
O
estado da infância na vida corpórea. Sua inteligência apenas desabrocha: ela
ensaia para a vida.
191.
As almas dos nossos selvagens estão no estado de infância?
Infância
relativa, pois são almas já desenvolvidas, dotadas de paixões.
191-
a. As paixões, então, indicam desenvolvimento?
Desenvolvimento, sim, mas não perfeição. São
um sinal de atividade e de consciência própria, enquanto na alma primitiva a
inteligência e a vida estão em estado de germes.
A
vida dos Espíritos, no seu conjunto, segue as mesmas fases da vida corpórea;
passa gradativamente do estado de embrião ao de infância, para chegar, por uma
sucessão de períodos, ao estado de adulto, que é o da perfeição, com a
diferença de que nesta não existe o declínio nem a decrepitude da vida
corpórea; que a sua vida, que teve um começo, não terá fim; que lhe é
necessário, do nosso ponto de vista, um tempo imenso para passar da infância
espírita a um desenvolvimento completo, e o seu progresso realizar-se, não sobre
uma esfera apenas, mas através de diversos mundos.
A
vida do Espírito constitui-se, assim, de uma série de existências corporais,
sendo cada qual uma oportunidade de progresso, como cada existência corporal se
compõe de uma série de dias, nos quais o homem adquire maior experiência e
instrução. Mas, da mesma maneira que na vida humana há dias infrutíferos, na do
Espírito há existências corpóreas sem proveito, porque ele não soube
conduzi-las.
192.
Por uma conduta perfeita podemos vencer já nesta vida todos os graus e
tornar-nos Espírito puro, sem passar pelos intermediários?
Não,
pois o que o homem julga perfeito está longe da perfeição: há qualidades que
ele desconhece e nem pode compreender. Pode ser tão perfeito quanto a sua
natureza eterna o permita, mas esta não é a perfeição absoluta. Da mesma
maneira que uma criança, por mais precoce que seja, deve passar pela juventude,
antes de chegar à maturidade, e um doente deve passar pela convalescença, antes
de recuperar a saúde. Além disso, o Espírito deve adiantar-se em conhecimento e
moralidade, e se ele não progrediu senão num sentido, é necessário que o faça
no outro, para chegar ao alto da escala.
Entretanto,
quanto mais o homem se adianta na vida presente, menos longas e penosas serão
as provas seguintes.
192-a.
O homem pode assegurar-se nesta vida uma existência futura menos cheia de amarguras?
Sim,
sem dúvida, pode abreviar o caminho e reduzir as dificuldades. Somente o
desleixado fica sempre no mesmo ponto.
193.
Pode um homem descer em suas novas existências, abaixo do que já havia
atingido?
Em
sua posição social, sim como Espírito, não.
194.
A alma de um homem de bem pode animar, noutra encarnação, o corpo de um
celerado?
Não,
pois ela não pode degenerar.
194-a.
A alma de um homem perverso pode transformar-se na de um homem de bem?
Sim,
se ela se arrepender, e então será uma recompensa.
A
marcha dos Espíritos é progressiva e jamais retrógrada. Eles se elevam
gradualmente na hierarquia, e não descem do plano atingido. Nas suas diferentes
existências corporais podem descer como homens, mas não como Espíritos. Assim,
a alma de um poderoso da Terra pode mais tarde animar um humilde artesão, e
vice-versa. Porque as posições entre os homens são frequentemente determinadas
pelo inverso da elevação dos sentimentos morais. Herodes era rei, e Jesus
carpinteiro.
195.
A possibilidade de melhorar numa outra existência não pode levar certas pessoas
a permanecerem no mau caminho, com o pensamento de que poderão corrigir-se mais
tarde?
Aquele
que assim pensa não acredita em nada, e a idéia de um castigo eterno não o
coibiria mais, porque a sua razão a repele e essa idéia conduz a incredulidade.
Se apenas se houvessem empregado os meios racionais para orientar os homens,
não existiriam tantos céticos. Um Espírito imperfeito pode pensar como dizes, em
sua vida corporal, mas uma vez liberto da matéria pensará de outra maneira,
porque logo perceberá que calculou mal, e é então que trará, numa nova
existência, um sentimento diverso.
É
assim que se efetiva o progresso. E eis porque tendes na Terra uns homens mais
adiantados que outros. Uns já têm uma experiência que os outros ainda não
tiveram, mas que adquirirão pouco a pouco. Deles depende impulsionar o próprio
progresso ou retardá-lo indefinidamente.
O
homem que se encontra numa posição má deseja mudá-la o mais rapidamente
possível. Aquele que se persuadiu de que as tribulações desta vida são a conseqüência
de suas próprias imperfeições procurará assegurar-se uma nova existência menos
penosa. E este pensamento o desviará mais da senda do mal, que o pensamento do
fogo eterno, no qual não acredita.
196.
Só podendo os Espíritos melhorar-se pelo sofrimento e as tribulações da
existência corporal, segue-se que a vida material seria uma espécie de crivo ou
de depurador, pelo qual devem passar os seres do mundo espírita, para chegarem
a perfeição?
Sim,
é bem isso. Eles melhoram através dessas provas, evitando o mal e praticando o
bem.
Mas
somente depois de muitas encarnações ou depurações sucessivas é que atingem,
num tempo mais ou menos longo, e segundo os seus esforços, o alvo para o qual
se dirigem.
196-a.
É o corpo que influi sobre o Espírito, para melhorá-lo, ou o Espírito que
influi sobre o corpo?
Teu
Espírito é tudo; teu corpo é uma veste que apodrece; eis tudo.
Temos,
no suco da vinha, uma imagem material dos diferentes graus de depuração da
alma.
Ele
contém o licor chamado espírito ou álcool, mas enfraquecido por grande
quantidade de matérias estranhas que lhe alteram a essência, e não chega à pureza
absoluta senão depois de muitas destilações em cada uma das quais se despoja de
alguma impureza. O alambique é o corpo no qual ele deve entrar para se depurar;
as matérias estranhas são como o perispírito, que se purifica a si mesmo, à
medida que o Espírito se aproxima da perfeição.
Livro:
O Livro dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário