Gramatiko de
"Fundamento de Esperanto":
A. Alfabeto.
Aa,
Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr,
Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.
B. dek-sesaj Reguloj.
1 • Artikolo
nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (La), egala por ĉiuj
seksoj, kazoj kaj nombroj.
Rimarko. La uzado de la artikolo estas
tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la
artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.
2 • La
substantivoj havas la finiĝon o. Por la formado de la multenombro oni aldonas
la finiĝon j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas
ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo n. La ceteraj kazoj estas
esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la
ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
3 • La adjektivo
finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas
farata per la vorto pli, la superlativo per plej; ĉe la komparativo oni uzas la
konjunkcion ol.
4 • La numeraloj
fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses,
sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla
kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon
de la adjektivo; por la multoblaj - la sufikson obl, por la nombronaj - on, por
la kolektaj - op, por la disdividaj - la vorton po. Krom tio povas esti uzataj
numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
5 • Pronomoj
personaj : mi, vi, li, ŝi, ĝi (ordinare pri objekto, besto aŭ infaneto), si,
ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo
adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
6 • La verbo ne
estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo : la tempo estanta
akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo
kondiĉa -us; la modo ordona -u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco
adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta
-ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. ĉiuj formoj
de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj
participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
7 • La adverboj
finiĝas per e; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.
8 • Ĉiuj
prepozicioj per si mem postulas la nominativon.
9 • Ĉiu vorto
estas legata, kiel ĝi estas skribita.
10 • La akcento
estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
11 • Vortoj
kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras
en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj
vortoj.
12 • Ĉe alia nea
vorto la vorto ne estas forlasata.
13 • Por montri
direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.
14 • Ĉiu
prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian
prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas
preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas.
Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
15 • La tiel
nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el
unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la
ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli
bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi
lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
16 • La fina
vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj
anstataŭata de apostrofo.
Gramática
Fundamental do Esperanto.
A. Alfabeto.
Aa,
Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr,
Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.
B. 16 Regras:
1a.Regra - Não
há ARTIGO indefinido em Esperanto; só existe artigo definido (LA), igual para
todos os sexos, casos e números.
2a.Regra - Os
SUBSTANTIVOS têm a desinência -O. Para formação do plural, acrescenta-se a
desinência -J. Só há dois casos: nominativo e acusativo; forma-se o segundo
pelo acréscimo da desinência -N ao nominativo. Os outros casos são expressos
por meio da preposição: o genitivo, por DE; o dativo, por AL (a,para); o
ablativo, por PER (por meio de) ou preposições diversas, conforme o sentido.
3a.Regra - O
ADJETIVO termina em -a. Casos e números como no substantivo. O comparativo é
formado com a palavra PLI (mais), o superlativo relativo com PLEJ (o mais); com
o comparativo usa-se a preposição OL (do que).
4a.Regra - Os
NUMERAIS básicos são: UNU, DU, TRI, KVAR, KVIN, SES, SEP, OK, NAŭ, DEK, CENT,
MIL. Formam-se as dezenas e as centenas pela simples junção dos numerais. Para
assinalar os numerais ordinais, acrescenta-se a desinência do adjetivo; para os
multiplicativos, o sufixo -OBL-; para os fracionários -ON-; para os coletivos
-OP-; para os distributivos - a palavra PO. Além disso, pode-se usar os
numerais como substantivos e advérbios.
5a.Regra -
PRONOMES pessoais: MI (eu), VI (tu), LI (ele), ŜI(ela), ĜI (ele ou ela para
objeto ou animal), SI (si - reflexivo), NI (nós), VI (vós, você, vocês, o
senhor, a senhora), ILI (eles, elas), ONI ("se, a gente"; índice de
indeterminação do sujeito); formam-se os pronomes possessivos pelo acréscimo da
desinência do adjetivo. A declinação é como a dos substantivos.
6a.Regra - Não
se modifica o VERBO para indicar pessoas e números. Formas do verbo: o presente
recebe a desinência -AS; o pretérito -IS; o futuro -OS; o condicional (futuro
do pretérito) -US; o imperativo -U; o infinitivo -I. Particípios (com setindo
de adjetivo ou advérbio): ativo presente -ANT-; ativo pretérito -INT-; ativo
futuro -ONT-; passivo presente -AT-; passivo pretérito -IT-; passivo futuro
-OT-. Obtêm-se todas as formas da voz passiva por meio da forma correspondente
do verbo ESTI (ser) e o particípio passivo do verbo necessário; a preposição da
voz passiva é DE.
7a.Regra - Os
ADVÉRBIOS derivados terminam em -E; graus de comparação como nos adjetivos.
8a.Regra - Todas
as PREPOSIÇõES regem, por si mesmas,o nominativo.
9a.Regra - Lê-se
cada palavra conforme está escrita.
10a.Regra - O
acento tônico está sempre na penúltima sílaba.
11a.Regra -
Formam-se compostos pela simples junção das palavras (a palavra principal fica
no fim); as desinências gramaticais são consideradas também como palavras
independentes.
12a.Regra -
Junto de outra palavra negativa omite-se o vocábulo NE (não).
OBS: Muito
cuidado para não fazer a negação dupla em Esperanto:"Eu NãO tenho
NADA" -> " Mi havas NENION"
13a.Regra - Para
mostrar Direção, (alvo de movimento), as palavras recebem a desinência do
acusativo.
14a.Regra - Cada
preposição tem sentido determinado e constante; mas se devemos usar alguma
preposição e o sentido não nos indica qual delas devemos empregar, então usamos
a reposição JE, que não tem sentido próprio. Em lugar da preposição JE pode-se
usar também o acusativo sem preposição.
15a.Regra - Os
chamados ESTRANGEIRISMOS, isto é, os vocábulos que a maioria das línguas tomou
de uma só fonte, são usados no Esperanto, sem alteração, recebendo apenas a
ortografia desta língua; mas com diversas palavras derivadas de uma só raiz é
melhor usar apenas o vocábulo fundamental e formar os outros a partir do
último, conforme as regras do Esperanto.
16a.Regra- A
vogal final do substantivo e artigo podem ser elididas e substituída por
apóstrofe.
Nenhum comentário:
Postar um comentário