La Plej Granda Ordono
4. Sed la
Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis. Kaj unu el
ili, leĝisto, demandis lin, provante lin: Majstro, kiu estas la granda ordono
en la leĝo? – Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta
koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. ĉi tiu estas la granda kaj
la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj. (Jesuo / Mateo, 22:34-40.)
5. Karito kaj
humileco, jen la sola vojo por la savo; egoismo kaj fiero, jen la vojo al la
pereo. Tiu principo estas precize formulita per sekvantaj vortoj: “Amu Dion per
via tuta animo kaj vian proksimulon kiel vin mem; de ĉi tiuj du ordonoj
dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.” Kaj, por ke ne estu dusenca interpreto
de l’ amo al Dio kaj al la proksimulo, li aldonis: “Kaj dua estas simila al ĝi:
Amu vian proksimulon kiel vin mem”, tio estas, oni ne povas vere ami Dion, ne amante
sian proksimulon, nek ami sian proksimulon, ne amante Dion; ĉio do, kion oni
faras kontraŭ la proksimulo, estas farata kontraŭ Dio. ĉar oni ne povas ami
Dion, ne praktikante kariton al sia proksimulo, tial ĉiuj devoj de la homo
resume troviĝas en jena maksimo: Ekster karito, nenia savo.
Libro: La Evangelio laŭ Spiritismo - Allan Kardec, ĉap. XV.
O Maior Mandamento.
4. Mas os
fariseus, quando viram que Jesus tinha feito calar a boca aos saduceus, se
ajuntaram em conselho. E um deles, que era doutor da lei, tentando-o,
perguntou-lhe: Mestre, qual é o grande mandamento da lei? Jesus lhe disse:
Amarás o Senhor teu Deus de todo o coração, e de toda a tua alma, e de todo o
teu entendimento. Este é o maior e primeiro mandamento. E o segundo, semelhante
a este, é: Amarás ao teu próximo como a ti mesmo. Estes dois mandamentos contêm
toda a lei e os profetas. (Jesus / Mateus, Xlll:30-40).
5. Caridade e
humildade, esta é a única via de salvação; egoísmo e orgulho, esta é a via da perdição.
Esse princípio é formulado em termos precisos nestas palavras: "Amarás a
Deus de toda a tua alma, e ao teu próximo como a ti mesmo; estes dois
pensamentos contêm toda a lei e os profetas." E para que não houvesse
equívoco na interpretação do amor de Deus e do próximo, temos ainda: "E o
segundo, semelhante a este, é", significando que não se pode verdadeiramente
amar a Deus sem amar ao próximo, nem amar ao próximo sem amar a Deus, porque
tudo quanto se faz contra o próximo, é contra Deus que se faz. Não se podendo
amar a Deus sem praticar a caridade para com o próximo, todos os deveres do
homem se encontram resumidos nesta máxima: Fora da caridade não há salvação.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XV.
Nenhum comentário:
Postar um comentário