“Principiis obsta”. – OVIDIO
(*)
Se vi ne volas aŭdi la parolon
De via konscienco, venos pento;
Ne lasu kreski ĉe tritiko lolon,
Venteg’ ekblovos el semita vento.
Forpuŝu frue ĉiom da inklino
Al forlogiĝoj de sensperta koro;
Ne bona estos certe ĝia fino,
Plezur’ minuta – jaroj de doloro.
Ni scias, homo estas tro malforta,
Por kontraŭstari kantojn de sirenoj...
Konsil’ ne ĉiam estas fruktoporta,
Predikoj en dezerto, vanaj penoj...
Rezistu al malbon’ en la komenco:
Jam ĝin konsilis saĝa Ovidio;
Admonas tiel same konscienco
– Herold’ interna de la voĉ’ de Dio!
10/8/1961 / A. DOMBROWSKI
Libro: Mediuma Poemaro.
Porto Carreiro Neto.
(*) Latina esprimo, el Ovidio - Kontraŭstaru
de la komenco. La poeto konsilas kontraŭstaron al pasioj ekde ties naskiĝo, por
ke ili ne enradikiĝu.
Nenhum comentário:
Postar um comentário