TRANSIĜO
146. – Ĉu estas fatala la momento de la morto?
Esceptinte memmortigon, ĉiuj kazoj de
elkarniĝo estas antaŭe ordonitaj de la spiritaj fortoj, gvidantaj la homan aktivecon
sur la Tero.
Klarigante al vi
tiun escepton, ni konsideru, ke, se la homo estas sklavo de la eksteraj
kondiĉoj de sia vivo en la mondo, li male estas ja libera en sia intima mondo.
Jen la motivo, kial, tenante en sia plano de provoj la tenton dizerti el la
elaĉeta, reboniga vivo, li prenas sur sin penigan ŝuldon, ruinigante sin mem
kaj detruante siajn proprajn energiojn.
La edukado kaj
la prilumado de nia intimo estas la amo al la sanktejo de Dio en nia animo. Kiu
ilin efektivigas en si mem, en la profundo de la interna libereco, tiu povas
ŝanĝi la determinismon de la materiaj kondiĉoj de sia ekzistado, ĝin altigante
ĝis la lumo kaj la bono. Kiuj tamen ekstermas siajn proprajn energiojn, tiuj
atencas kontraŭ la dia lumo, brilanta en ili mem. El tio rezultas la komplekso
de iliaj doloraj ŝuldoj.
Kaj ankoraŭ
ekzistas la malrapidaj, gradaj memmortigoj, kaŭzitaj de la ambicio aŭ inerteco,
de trouzo aŭ nesingardemo, ĉiuj tiel danĝeraj por la vivo de la animo, kiel
tiuj spektaklecaj, okazantaj inter la mondoluktoj.
Jen la motivo,
kial la instruantoj de la enkarniĝintoj multajn fojojn avertas pri ĉiama bezono
de preĝo kaj viglo, por ke siaj amikoj ne fiasku ĉe la tentoj.
147. – Ĉu la
morto kaŭzas neatenditajn ŝanĝojn kaj certajn rapidajn aliiĝojn, kiel
dezirinde?
La morto ne
havigas statojn miraklajn al nia konscienco.
Elkarniĝi estas
ŝanĝi sian sferon, kvazaŭ iu translikiĝus de unu urbo al alia, tie en la mondo,
kaj tiu fakto tute ne aliigus al li la malsanojn aŭ la virtojn pro la nura
modifo de la eksteraj aspektoj. Estas grave, ke ni nur rimarku la ampleksiĝon
de tiuj aspektoj, komparante la surteran sferon kun tiu de la agado de la
elkarniĝintoj.
Prezentu al vi
homon, kiu translokiĝas de sia vilaĝo en modernan metropolon. Kiel li kondutos,
se li ne estos bone preparita por la devoj de sia nova vivo?
La komparo estas
ja modesta, sed ĝi servas por klarigi, ke la morto ne estas salto en la Naturo.
La animo daŭrigos sian evoluan iradon sen iaj eksterordinaraj mirakloj.
La du mondoj,
videbla kaj nevidebla, interprenetras, kaj, se la homo estas nekapabla percepti
la sferon de la nemateria vivo, estas pro tio, ke lia sensorio kapablas kapti
nur iujn perceptojn, kaj dume al li ne estas eble trairi la mallarĝan fenestron
de la kvin sentumoj.
148. – Kion la
elkarniĝinta homo esperas jam en la unuaj tempoj de sia transtomba vivo?
La elkarniĝinta
animo nature serĉas siajn aktivecojn preferatajn en la rondoj de la materia
vivo, obee al la alligiteco, ĝuste tiel, kiel okazas en la socioj de via mondo.
Ĉu viaj urboj ne
estas plenaj de asocioj, kluboj kaj tutaj klasoj kuniĝantaj kaj
sindikataniĝantaj kun difinitaj celoj, por komunaj interesoj de pluraj
individuoj? Ĉu tie ne brakumas unu la alian la aĝiotistoj, la politikistoj, la
komercistoj, la pastroj, ĉiu grupo, celanta defendi siajn proprajn interesojn?
La elkarniĝinta
homo aflikte serĉas, en la Spaco, la grupojn pensantajn kiel li mem, por ke li
povu daŭrigi la saman specon de vivo, kiun li forlasis sur la Tero. Tenante
tamen pri pasiaj, malvirtaj estuloj, ilia menso retrovos materiajn obsedojn,
nome tiujn de la mondo, alkoholaĵo, ktp, obsedojn fariĝantajn ilia ĉiumomenta
morala turmentego, en la sferoj plej proksimaj al la Tero.
De tio la
neceso, ke ni rigardu ĉiujn niajn surterajn aktivecojn, kiel taskon preparan
por la spirita vivo, estante nepre necesa por nia transtomba feliĉo, ke ni tenu
nian koron ĉiam puran.
149. – Tuj post
la morto, ĉu la homo liberiĝinta de la materia envolvaĵo povas ĝui la kuneston
de siaj amataj estuloj, kiuj antaŭiĝis al li en la transtombo?
Se lia surtera
ekzistado estis ia apostolado de laboro kaj amo al Dio, la transiro de la tera
al la spirita sfero estos ĉiam milda.
En tiaj kondiĉoj
li povos tuj renkonti tiujn spiritojn, kiuj estis objekto de lia amemo sur la
Tero, se ili troviĝos sur la sama nivelo de evoluo. Ia dolĉa feliĉo kaj ia
eterna ĝojo ekestas en tiuj amikaj, afablaj koroj post la amaraĵoj de la disiĝo
kaj longedaŭra foresto.
Sed tiuj, kiuj
liberiĝas de la Tero saturitaj de obsedemo pro la pasemaj posedaĵoj de la mondo
kaj tuŝitaj de la ombro de la nekompreneblaj ribeloj, tiuj ne trovos tre rapide
siajn amatajn estulojn, kiuj antaŭvenis al ili en la tombo. Iliaj perceptoj
limigitaj al la malluma atmosfero de iliaj pensoj kaj iliaj negativaj valoroj
malebligas al ili la dolĉajn plezurojn de la rerenkontiĝo.
Estas ja pro
tio, ke vi plurfoje rimarkas, ke suferantaj, konsternitaj Spiritoj aspektas
kvazaŭ estuloj forlasitaj kaj forgesitaj de la superega boneco, sed kiuj,
efektive, estas forlasitaj de si mem, pro sia persistemo en la malbono, en la krima
intenco kaj en la malobeo al la sanktaj planoj de Dio.
150. – Ĉu estas eble, ke post la morto la spiritistoj suferos
konsternitecon?
– La morto ne kaŭzas konsternitecon al la rekta konscienco
nek al la koro, ŝatanta la veron kaj la amon de tiuj, kiuj vivis sur la Tero
nur por kulturi la praktikadon de la bono en ĝiaj diversaj formoj kaj laŭ la
plej diversaj kredoj.
La kristana
spiritisto ne rigardu sian titolon de lernanto de Jesuo kiel nuran etikedon,
konsiderante la evangelian admonon: “Kaj al kiu multo estas donita, el tiu
estos multo postulata”, preparante sin per la scioj kaj la bonfaroj, ĉe la
mondaj spertoj, por sia estonta vivo, kiam la nokto de la tombo malfermos antaŭ
liaj spiritaj okuloj la vidon je vero, en la irado al la senmorta vivo.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
TRANSIÇÃO
146 – É fatal o
instante da morte?
Com exceção do
suicídio, todos os casos de desencarnação são determinados previamente pelas
forças espirituais que orientam a atividade do homem sobre a Terra.
Esclarecendo-vos
quanto a essa exceção, devemos considerar que, se o homem é escravo das
condições externas da sua vida no orbe, é livre no mundo íntimo, razão por que,
trazendo no seu mapa de provas a tentação de desertar da vida expiatória e
retificadora, contrai um débito penoso aquele que se arruína, desmantelando as
próprias energias.
A educação e a
iluminação do íntimo constituem o amor ao santuário de Deus em nossa alma. Quem
as realiza em si, na profundeza da liberdade interior, pode modificar o
determinismo das condições materiais de sua existência, alcançando-a para a luz
e para o bem. Os que eliminam, contudo, as suas energias próprias, atentam contra
a luz divina que palpita em si mesmos. Daí o complexo de suas dívidas
dolorosas.
E existem ainda
os suicido lentos e gradativos, provocados pela ambição ou pele inércia, pelo
abuso ou pela inconsideração, tão perigoso para a vida da alma, quanto os que
se observam, de modo espetacular, entre as lutas do mundo.
Essa a razão
pela qual tantas vezes se batem os instrutores dos encarnados, pela necessidade
permanente de oração e de vigilância, a fim de que os seus amigos não fracassem
nas tentações.
147 – Proporciona
a morte mudanças inesperadas e certas modificações rápidas, como será de
desejar?
A morte não
prodigaliza estados miraculosos para a nossa consciência.
Desencarnar é
mudar de plano, como alguém que se transferisse de uma cidade para outra, aí no
mundo, sem que o fato lhe altere as enfermidades ou as virtudes com a simples
modificação dos aspectos exteriores. Importa observar apenas a ampliação desses
aspectos, comparando-se o plano terrestre com a esfera de ação dos
desencarnados.
Imaginai um
homem que passa de sua aldeia para uma metrópole moderna.
Como se haverá,
na hipótese de não se encontrar devidamente preparado em face dos imperativos
da sua nova vida?
A comparação é
pobre, mas serve para esclarecer que a morte não é um salto dentro da Natureza.
A alma prosseguirá na sua carreira evolutiva, sem milagres prodigiosos.
Os dois planos,
visível e invisível, se interpenetram no mundo, e, se a criatura humana é
incapaz de perceber o plano da vida imaterial, é que o seu sensório está
habilitado somente a certas percepções, sem que lhe seja possível, por enquanto,
ultrapassar a janela estreita dos cinco sentidos.
148 – Que espera
o homem desencarnado, diretamente, nos seus primeiros tempos da vida de
além-túmulo?
A alma
desencarnada procura naturalmente as atividades que lhe eram prediletas nos
círculos da vida material, obedecendo aos laços afins, tal qual se verifica nas
sociedades do vosso mundo.
As vossas
cidades não se encontram repletas de associações, de grêmios, de classes
inteiras que se reúnem e se sindicalizam para determinados fins, conjugando
idênticos interesses de vários indivíduos? Aí, não se abraçam os agiotas, os
políticos, os comerciantes, os sacerdotes, objetivando cada grupo a defesa dos
seus interesses próprios?
O homem
desencarnado procura ansiosamente, no Espaço, as aglomerações afins com o seu
pensamento, de modo a continuar o mesmo gênero de vida abandonado na Terra,
mas, tratando-se de criaturas apaixonadas e viciosas, a sua mente reencontrará
as obsessões de materialidade, quais as do dinheiro, do álcool, etc., obsessões
que se tornam o seu martírio moral de cada hora, nas esferas mais próximas da
Terra. Daí a necessidade de encararmos todas as nossas atividades no mundo como
a tarefa de preparação para a vida espiritual, sendo indispensável à nossa felicidade,
além do sepulcro, que tenhamos um coração sempre puro.
149 – Logo após
a morte, o homem que se desprende do invólucro material pode sentir a companhia
dos entes amados que o precederam no além-túmulo?
Se a sua
existência terrestre foi o apostolado do trabalho e do amor a Deus, a transição
do plano terrestre para a esfera espiritual será sempre suave.
Nessas
condições, poderá encontrar imediatamente aqueles que foram, objeto de sua
afeição no mundo, na hipótese de se encontrarem no mesmo nível de evolução. Uma
felicidade doce e uma alegria perene estabelece-se nesses corações amigos e
afetuosos, depois das amarguras da separação e da prolongada ausência.
Entretanto,
aqueles que se desprendem da Terra, saturados de obsessões pelas posses efêmeras
do mundo e tocados pela sombra das revoltas incompreensíveis, não encontram tão
depressa os entes queridos que os antecederam na sepultura. Suas percepções
restritas à atmosfera escura dos seus pensamentos e seus valores negativos
impossibilitam-lhes as doces venturas do reencontro.
É por isso que
observais, tantas vezes, Espíritos sofredores e perturbadas fornecendo a
impressão de criaturas, desamparadas e esquecidas pela esfera da bondade
superior, mas, que, de fato, são desamparados por si mesmos, pela sua
perseverança no mal, na intenção criminosa e na desobediência aos sagrados
desígnios de Deus.
150 – É possível
que os espiritistas venham a sofrer perturbações depois da morte?
A morte não
apresenta perturbações à consciência reta e ao coração amante da verdade e do
amor dos que viveram na Terra tão-somente para o cultivo da prática do bem, nas
suas variadas formas e dentro das mais diversas crenças.
Que o
espiritista cristão não considere o seu título de aprendiz de Jesus como um
simples rótulo, ponderando a exortação evangélica – “muito se pedirá de quem
muito recebeu”, preparando-se nos conhecimentos e nas obras do bem, dentro das
experiências do mundo para a sua vida futura, quando a noite do túmulo houver
descerrado aos seus olhos espirituais a visão da verdade, em marcha para as
realizações da vida imortal.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário