Sperto.
141. Ĉu estas spiritaj influoj inter la homo kaj
ties nomo, tiel sur la Tero, kiel en la Spaco?
– Sur la Tero aŭ
en la nevidebla sfero ni havas la sanktan simbolon de la vortoj. Sed la studo
de tiuj influoj postulas grandan nombron da specialaj konsideroj, kaj, tial, ke
nia modesta verko estas ia apologio de la klopodo de ĉiu homo, ni ankoraŭ devas
rekoni ĉi tie, ke ĉiu ricevas la influojn, kiujn li rajtas. Koncernas ĉiun
koron renovigi siajn proprajn valorojn en la irado al realigoj pli kaj pli
altaj, ĉar la determinismo de Dio estas ja tiu de la bono, kaj ĉiuj, kiuj sin
dediĉas efektive al la bono, triumfos super ĉiuj mondaj malhelpaĵoj.
142. Ĉu ni
povus ricevi ian instruon pri la numero sep, tiel ofte utiligita en la
instruado de la sanktaj tradicioj de la Kristanismo?
– Izola opinio
kondukos nin al multaj analizoj sur la kampoj de la tiel nomata numerologio,
deturnante nin de la celo de niaj spiritaj pripensoj.
Same kiel la
vibroj, tiel ankaŭ la numeroj havas sian naturan mistikon, sed, pro niaj
bezonoj de eduko, ni devas konsenti, ke ĉiuj numeroj, same kiel ĉiuj vibroj,
estos por ni sanktaj, kiam ni estos sanktigintaj nian koron por Dio. Pri tio
estas ja juste, ke ni rememoru la malnovan atentigon de la Kristo pri la
sabato, ke la numeroj estas faritaj por la homoj, kaj ne la homoj por la
numeroj.
143. Ĉu oni
devas kredi en la okulta influo de certaj objektoj, kiel juveloj, ktp, kiuj ŝajnas
akompanataj de ia malfeliĉiga, fatala influo?
– La objektoj,
precipe tiuj de persona uzo, havas sian vivan historion kaj, iafoje, ili povas
esti punkto de atento de konsternitaj spiritoj, de siaj iamaj posedantoj en la
mondo.
Tial ili iafoje
estas kvazaŭ tuŝitaj de strangaj kaŝitaj influoj, sed nia klopodo devas esti
tiu de la spirita liberiĝo, kaj estas ja nepre necese, ke ni luktu kontraŭ la
fetiĉoj, por konsideri sole nur la moralajn valorojn de la homo en ties irado
al la Perfekta.
144. Ĉu la antaŭavertaj fenomenoj atestas la
eblecon de antaŭscio, rilate al la estonteco?
– La spiritoj de
nia sfero ne povas diskonigi la estontecon, kaj ili konsideras tiun aktivecon
kiel ian karakterizaĵon de la atributoj de la Superega Kreinto, kiu estas Dio.
Ni tamen
konsideru, ke la homaj ekzistadoj estas submetitaj al ia plano de ĝeneralaj
provoj, kie la persono devas moviĝi per sia klopodo koni la estontecon, kaj, en
tiu plano la plej altaj spiritaj mentoroj povas organizi la antaŭavertajn
faktojn, kiam ĉi tiuj konvenas al la elmontro, ke la homo ne konsistas nur el
konglomeraĵo de kemiaj elementoj, konforme al la difino de la dissolviĝanta
materialismo.
145. Kion ni
diru pri kartaŭguro, rilate la Spiritismo?
– La kartaŭguro
povas enkadriĝi en la psikajn fenomenojn, sed ne en la evangelian Spiritismon,
kie la kristano devas kulturi la valorojn de sia intima mondo kun viva fido kaj
kun amo en la koro, penante servi la Jesuo en la sanktejo de sia animo, havante
ne alian volon ol tiun, sin altigi ĝis lia
amo per la laboro kaj ilumino de si mem,
sen iu ajn zorgo pri la nocaj okazintaĵoj, aŭ pri la venontaj faktoj, laŭ la ne
ĉiam sincera sugesto de tiuj, kiuj invadas la kaŝitan mondon.
Libro:
La Konsolanto.
Emmanuel
/ Chico Xavier.
Experiência
141. Há
influências espirituais entre o ser humano e o seu nome, tanto na Terra, como
no Espaço?
Na Terra ou no
plano invisível, temos a simbologia sagrada das palavras; todavia, o estudo
dessas influências requer um grande volume de considerações especializadas e,
como o nosso trabalho humilde é uma apologia ao esforço de cada um, ainda aqui
temos de reconhecer que cada homem recebe as influências a que fez jus,
competindo a cada coração renovar seus próprios valores, em marcha para
realizações cada vez mais altas, pois que o determinismo de Deus é o do bem, e
todos os que se entregarem realmente ao bem, triunfarão de todos os óbices do
mundo.
142. Poderíamos
receber um ensinamento sobre o número sete, tantas vezes utilizado no ensino
das tradições sagradas do Cristianismo?
Uma opinião
isolada nos conduzirá a muitas análises nos domínios da chamada numerologia
fugindo ao escopo de nossas cogitações espirituais.
Os números, como
as vibrações, possuem a sua mística natural, mas, em face de nossos imperativos
de educação, temos de convir que todos os números, como todas as vibrações,
serão sagrados para nós, quando houvermos santificado o coração para Deus,
sendo justo, nesse particular, copiarmos a antiga observação do Cristo sobre o
sábado, esclarecendo que os números foram feitos para os homens, porém, os
homens não foram criados para os números.
143. Deve
acreditar-se na influência oculta de certos objetos, como jóias, etc., que parecem
acompanhados de uma atuação infeliz e fatal?
Os objetos,
mormente os de uso pessoal, têm a sua história viva e por vezes, podem
constituir o ponto de atenção das entidades perturbadas, de seus antigos
possuidores no mundo; razão porque parecem tocados, por vezes, de singulares
influências ocultas, porém, nosso esforço deve ser o da libertação espiritual,
sendo indispensável lutarmos contra os fetiches, para considerar tão somente os
valores morais do homem na sua jornada para o Perfeito.
144. Os
fenômenos premonitórios atestam a possibilidade da presciência com relação ao
futuro?
Os Espíritos de
nossa esfera não podem devassar o futuro, considerando essa atividade uma
característica dos atributos do Criador Supremo, que é Deus.
Temos de
considerar, todavia, que as existências humanas estão subordinadas a um mapa de
provas gerais, onde a personalidade deve movi movimentar-se com o seu esforço
para a iluminação do porvir, e, dentro desse roteiro, os mentores espirituais
mais elevados podem organizar os fatos premonitórios, quando convenham as
demonstrações de que o homem não se resume a um conglomerado de elementos
químicos, de conformidade com a definição do materialismo dissolvente.
145. Que
dizermos da cartomancia em face do Espiritismo?
A cartomancia
pode enquadrar-se nos fenômenos psíquicos, mas não no Espiritismo evangélico,
onde o cristão deve cultivar os valores do seu mundo íntimo pela fé viva e pelo
amor no coração, buscando servir a Jesus no santuário de sua alma, não tendo
outra vontade que não aquela de se elevar ao seu amor pelo trabalho e
iluminação de si mesmo, sem qualquer preocupação pelos acontecimentos nocivos
que se foram, ou pelos fatos que hão de vir, na sugestão nem sempre sincera dos
que devassam o mundo oculto.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário