Ve! Mensmalforta! Kial mi nun statas,
Kun mens’ mizera sen kapablo ia?
La ĉeloj vibras, sango pulsas, batas
La kor’ en spasmo, kvazaŭ senkonscia!
La kapon peze ĉirkaŭpremas muro,
Oreloj zumas, fort’ krepuske svenis;
Ne pli kruela estis la torturo
De la kristanoj, dum Neron’ festenis!
Jen nun fantomoj min minacas; rido
Ilia estas krioj de dolor’;
Frenezaj certe, kiel mi... Ho vido
Simila nur al tempo de l’ Teror’!
Ho liberiĝo, sed ĉe gilotino!
Inkvizicio, honto de la Ter’!
Ho ve! Mi kulpis antaŭ la destino:
Ĉu Torkvemado? ĉu Robespierre?
Kiraso nigra mian menson tegis,
Kaj jen la fingro montris sin de Dio!
Ho mi malklera, mi neniam legis
La orajn paĝojn de l’ Evangelio!
30/11/1960 /
J. CRUZ E SOUZA
Libro: Mediuma Poemaro.
LUÍS DA COSTA PORTO CARREIRO NETO.
Nenhum comentário:
Postar um comentário