Transiĝo.
156. – Tuj post
sia elkarniĝo, ĉu la Spiritoj ĝojas pro la ebleco komunikiĝi kun ni?
– Ĝenerale,
estas tre malgranda la nombro da homoj, kiuj, dum siaj ordinaraj laboroj sur la
Tero, sin preparas por la mortoemocioj, kaj ofte la meditoj dum la malsanoj ne
sufiĉas por starigi situacion de perfekta trankvileco en la unuaj tempoj de la
transtombo. Jen la motivo, kial fariĝas tiel edifaj viaj kunsidoj por studoj
kaj predikado de la Evangelio, en kiuj partoprenas granda nombro de niaj
fratoj, avidaj je parolo el la Tero, ĉar la impresoj, kiujn ili portas el la
mondo, ne ebligas al ili percepti la altrangajn mentorojn el la plej altaj spiritaj
sferoj.
157. – Ĉu la
elkarniĝintaj Spiritoj povas aŭdi kaj vidi nin ĉiam, kiam ili volas? Kiel ili
plenumas tiun deziron?
– Tio estas ebla
ne tiam, kiam ili volas, sed kiam ili tion meritas, des pli ĉar ekzistas kulpaj
Spiritoj, kiuj nur multajn jarojn post sia disiĝo je la mondo sukcesas permeson
por aŭdi la amikan, konsolan parolon de siaj fratoj aŭ amataj estuloj sur la
Tero, por sin gvidi en la labirinto de la elaĉetaj suferoj. La ĉeesto de
ĵuselkarniĝinta estulo ĉe evangelia kunsido jam signifas benon de Dio por lia
seniluziiĝinta koro, ĉar tiu cirkonstanco estas sekvata de la plej altaj helpoj
al lia interna vivo.
Koncerne la
proceson de ilia kontakto kun ni, ni konsideru, ke, por komunikiĝi en la monda
sfero, la transtombaj estuloj devas, en sia ĝeneraleco, adaptiĝi al via naturo,
kaj ili akordigas siajn kapablojn kun via fluida situacio sur la Tero. Jen la motivo,
kial en tiuj momentoj, en komuna formo, ili posedas vian sensorian kapablon kaj
limigas siajn vibrojn, tiel ke ili ree adaptiĝas al la surtera medio.
158. – Se iu
elkarniĝas postlasante malamikojn sur la Tero, ĉu estas eble, ke li daŭrigu plu
sian persekuton kontraŭ sia kontraŭulo, en la situacio de nevidebleco?
– Sur la kampo
de la surteraj interrilatoj, tio estas ebla kaj preskaŭ ĝenerala, ĉar se la amo
estas ligilo kuniganta la animojn en la ĝojoj de la libereco, la malamo estas
la kateno de la erarintoj, ilin reciproke katenanta en la karcero de la malfeliĉo.
Se iu foriris
kun malamo, kaj se en la mondo lia kontraŭulo obstinas en la kulturado de la
ĝermoj de antipatio kaj kruelaj rememoroj, estas ja pli ol nature, ke en la
nevidebla sfero persistu la elementoj de la senkompataj malamikeco kaj venĝo, konforme
al la leĝo de reciprokeco. El tio ni konkludu, ke pardono kun plena forgeso pro
la malbono estas bezono, ke la pura frateco manifestiĝu per la preĝo kaj
vigleco, transformante malamon en amon kaj kompaton, surbaze de la plej sanktaj
ekzemploj prenitaj el la Evangelio de Jesuo.
159. – Rilate al
la persekutoj fare de la spiritaj malamikoj, ĉu ties agado efektiviĝas sen la
kono de niaj amemaj, klarmensaj gvidantoj?
– La tiel
nomataj persekutoj de la nevidebla sfero, je ĉiu ajn speco, ne okazas sen la
konscio de Jesuo kaj liaj senditoj, mentoroj de la homo en ties irado en la
direkto al la scio kaj al la lumo.
La persekutoj de
nevidebla malamiko havas limon kaj atingas sian objekton, nur en okazo de
propra bezono, ĉar, en la amemaj okuloj de viaj gvidantoj el la supera sfero,
ĉiuj tiuj movadoj havas la sanktan celon instrui al vi la moralan forton, la
toleremon, la paciencon, la rezignacion, laŭ la plej sanktaj devoj de frateco
kaj bono.
160. – En la
sferoj plej proksimaj al la Tero, ĉu la elkarniĝintaj Spiritoj ankaŭ dividiĝas
en inajn kaj virajn estulojn?
– En la sferoj
plej proksimaj al la Tero, la elkarniĝintaj animoj konservas la karakterojn,
kiuj al ili estis pli agrablaj en la aktivecoj de la materia ekzistado.
Konsideru, ke iuj el tiuj animoj, vagantaj en la mondo, en organa vesto, al ili
trudita de la cirkonstancoj de la tasko plenumota apud surteraj estuloj, reprenas,
nun pli spertaj, siajn kondiĉojn antaŭajn al ilia reenkarniĝo, se ili sciis
plenumi siajn devojn sur la kampo de la doloroj kaj materiaj malfacilaĵoj.
Plilongigante
tamen la demandon, ni konsideru, ke la Spiritoj, kun ĉi tiuj aŭ tiuj karakteroj,
marŝas en la direkto al Dio, purigante ĉiujn sentojn kaj plibeligante siajn
kapablojn, por respeguli la dian lumon. Tiam ili sin transformas, en tiuj aŭ ĉi
tiuj kondiĉoj, en perfektajn plenumantojn de la projekto de la Eternulo.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Transição.
156 – Os
Espíritos logo após a sua desencarnação ficam satisfeitos pela possibilidade de
se comunicarem conosco?
De um modo
geral, muito reduzido é o número das criaturas humanas que se preparam para as
emoções da morte, no desenvolvimento dos seus trabalhos comuns na Terra e,
freqüentemente, as meditações da enfermidade não bastam para uma situação de
perfeita tranqüilidade, nos primeiros tempos do alémtúmulo. Eis o motivo por
que tão salutares se fazem a vossas reuniões de estudo e de evangelização, às
quais concorre grande número de irmãos nossos, ansiosos por uma palavra da
Terra, porquanto as impressões que trazem do mundo não lhes permitem a
percepção dos mentores elevados, das mais altas esferas espirituais.
157 – Os
Espíritos desencarnados podem ouvir-nos e ver-nos quando querem? Como procedem
para realizar semelhante desejo?
Isso é possível,
não quando querem, mas quando o mereçam, mesmo porque, existem espíritos
culpados que, somente muitos anos após o desprendimento do mundo, conseguem a
permissão de ouvir a palavra amiga e confortadora dos seus irmãos ou entes
amados, da Terra, a fim de se orientarem no labirinto dos sofrimentos
expiatórios. O comparecimento de uma entidade recémdesencarnada, às reuniões do
Evangelho, já significa uma bênção de Deus para o seu coração desiludido, porquanto
essa circunstância se faz acompanhar dos mais elevados benefícios para a sua
vida interior.
Quanto ao
processo do seu contacto convosco, precisamos considerar que os seres do
Além-Túmulo; em sua generalidade, para se comunicarem nos ambientes do mundo,
adaptam-se ao vosso modo de ser, condicionando suas faculdades à vossa situação
fluídica na Terra; razão pela qual nesses instantes, na forma comum, possuem a
vossa capacidade sensorial, restringindo as suas vibrações de modo a se
acomodarem, de novo, ao ambiente terrestre.
158 – Se uma
criatura desencarna deixando inimigos na Terra; é possível que continue perseguindo
o seu desafeto, dentro da situação de invisibilidade?
Isso é possível
e quase geral, no capítulo das relações terrestres, porque, se o amor é o laço
que reúne as almas nas alegrias da liberdade, o ódio e a algema dos forçados,
que os prende reciprocamente no cárcere da desventura.
Se alguém partiu
odiando, e se no mundo o desafeto faz questão de cultivar os germens da antipatia
e das lembranças cruéis, é mais que natural que, no plano invisível, perseverem
os elementos da aversão e da vindita implacáveis, em obediência às leis de
reciprocidade, depreendendo-se daí a necessidade do perdão com o inteiro
esquecimento do mal, a fim de que a fraternidade pura se manifeste através da
oração e da vigilância, convertendo o ódio em amor e piedade, com os exemplos
mais santos, no Evangelho de Jesus.
159 – No caso
das perseguições dos inimigos espirituais, a ação deles se realiza sem o conhecimento
dos nossos guias amorosos e esclarecidos?
As chamadas
atuações do plano invisível, de qualquer natureza, não se verificam à revelia
de Jesus e de seus prepostos, mentores do homem na sua jornada de experiências
para o conhecimento e para a luz.
As perseguições
de um inimigo invisível têm um limite e não afetam o seu objeto senão na pauta
de sua necessidade própria, porquanto, sob os olhos amoráveis dos vossos guias
do plano superior, todos esses movimentos têm uma finalidade sagrada, como a de
ensinar-vos a fortaleza moral, a tolerância, a paciência, a conformação, nos
mais sagrados imperativos da fraternidade e do bem.
160 – Os
Espíritos desencarnados se dividem, igualmente, nas esferas mais próximas da
Terra, em seres femininos e masculinos?
Nas esferas mais
próximas do planeta, as almas desencarnadas conservam as características que
lhes eram mais agradáveis nas atividades da existência material,
considerando-se que algumas, que perambulam no mundo com uma veste orgânica
imposta pelas circunstâncias da tarefa a realizar junto às criaturas terrenas,
retomam as suas condições anteriores à reencarnação, então enriquecidas, se bem
souberam cumprir os seus deveres do plano das dores e das dificuldades
materiais.
Dilatando,
porém, a questão; devemos ponderar que os espíritos, com esses ou aqueles
traços característicos; estão em marcha para Deus, purificando todos os
sentimentos e embelezando as próprias faculdades, a fim de refletirem a luz divina,
transformando-se, então, nessas ou naquelas condições, em perfeitos executores
dos desígnios do Eterno.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário