KARITO AL LA KRIMULOJ
14. La vera
karito estas unu el la plej sublimaj instruoj, kiujn Dio donis al la mondo.
Inter la veraj disĉiploj de Lia doktrino devas regi perfekta frateco. Vi devas
ami la malfeliĉulojn, la krimulojn, kiel kreitojn de Dio, al kiuj la pardono
kaj la favoro estas konsentataj, se ili pentas, kiel ankaŭ al vi, por la
kulpoj, kiujn vi faras kontraŭ Lia leĝo. Meditu, ke vi estas pli riproĉindaj,
pli kulpaj, ol tiuj, al kiuj vi rifuzas pardonon kaj kompaton, ĉar plej ofte
ili ne konis Dion kiel vi Lin konas, kaj el ili estos postulate malpli, ol el
vi.
Ne juĝu, ho!
neniel juĝu, miaj karaj amikoj, ĉar la juĝo, kiun vi eldiros, estos pli severe
aplikata al vi, kaj vi bezonas indulgon por la pekoj, kiujn vi senĉese faras. Ĉu
vi ne scias, ke multaj agoj estas krimoj en la okuloj de Dio, la pureco mem,
kaj tamen tiujn la mondo ne rigardas kiel ĉe malgravajn kulpojn?
La vera karito
ne konsistas nur en la almozo, kiun vi donas, nek ankaŭ en la konsolaj vortoj,
kiujn vi tiam aldiras; ne, ne nur tion Dio postulas de vi. La sublima karito,
instruita de Jesuo, konsistas ankaŭ en la bonvolemo, kiun vi en ĉiuj okazoj kaj
pri ĉiuj aferoj uzos por via proksimulo. Vi povas praktiki tiun subliman virton
por la bono de multaj homoj, bezonantaj nenian almozon, sed kiujn paroloj de
amo, de konsolo, de kuraĝigo gvidos al la Sinjoro.
La tempo estas
proksima, mi tion rediras, kiam la granda frateco reĝos sur tiu ĉi globo; kiam
la leĝo de la Kristo
regos la homojn: nur ĝi estos la brido kaj la espero, kaj kondukos la animojn
al la feliĉaj loĝejoj. Amu do unuj aliajn kiel idoj de la sama Patro; neniel distingu
inter la aliaj malfeliĉuloj, ĉar Dio volas, ke ĉiuj estu egalaj; neniun do malŝatu;
Dio permesas, ke grandaj krimuloj estu inter vi, por ke ili estu por vi kiel
instruaĵo. Baldaŭ, kiam la homojn kondukos la veraj leĝoj de Dio, tiaj instruoj
jam ne estos necesaj, kaj ĉiuj Spiritoj
malpuraj kaj ribelemaj estos forpuþitaj en la malsuperajn mondojn, konformajn
kun ties inklinoj.
Al tiuj, pri
kiuj mi parolas, vi ŝuldas la helpon de viaj preĝoj: tio estas la vera karito.
Oni neniel devas diri pri krimulo: “Li estas fiulo; estas necese elpurigi la
teron el tiaj homoj; la morto, kiun oni donas al li, estas nur tro milda por
tiaspeca estulo.” Ne, ne tiel vi devas paroli. Rigardu vian modelon, Jesuon;
kion li dirus, se li vidus tian malfeliĉulon apud si? Jesuo kompatus lin; Jesuo
konsiderus lin tre kompatinda malsanulo; li etendus la manon al tia homo. Vere
vi ne povas tiel agi, sed vi povas almenaŭ preĝi por li, helpi lian Spiriton
dum la malmultaj momentoj, kiujn li devas ankoraŭ pasigi sur la tero. La pento
povos tuŝi lian koron, se vi preĝos kun fido. Li estas via proksimulo, same
kiel la plej bona el la homoj; lia animo, devojiĝinta kaj ribelinta, estas
kreita kiel la via, por perfektiĝi; helpu lin do eliri el la ŝlimo kaj preĝu
por li.
Elizabeta
de Francujo. Le Havre, 1862.
Libro: La Evangelio laŭ Spiritismo
– Allan Kardec
Ami sian preoksimulon kiel sin mem – Ĉap. XI : 14.
Caridade para com os criminosos
A verdadeira
caridade constitui um dos mais sublimes ensinamentos que Deus deu ao mundo.
Completa fraternidade deve existir entre os verdadeiros seguidores da sua
doutrina. Deveis amar os desgraçados, os criminosos, como criaturas, que são,
de Deus, às quais o perdão e a misericórdia serão concedidos, se se
arrependerem, como também a vós, pelas faltas que cometeis contra sua Lei.
Considerai que sois mais repreensíveis, mais culpados do que aqueles a quem
negardes perdão e comiseração, pois, as mais das vezes, eles não conhecem Deus
como o conheceis, e muito menos lhes será pedido do que a vós.
Não julgueis,
oh! não julgueis absolutamente, meus caros amigos, porquanto o juízo que
proferirdes ainda mais severamente vos será aplicado e precisais de indulgência
para os pecados em que sem cessar incorreis. Ignorais que há muitas ações que
são crimes aos olhos do Deus de pureza e que o mundo nem sequer como faltas
leves considera?
A verdadeira
caridade não consiste apenas na esmola que dais, nem, mesmo, nas palavras de
consolação que lhe aditeis. Não, não é apenas isso o que Deus exige de vós. A
caridade sublime, que Jesus ensinou, também consiste na benevolência de que
useis sempre e em todas as coisas para com o vosso próximo. Podeis ainda
exercitar essa virtude sublime com relação a seres para os quais nenhuma
utilidade terão as vossas esmolas, mas que algumas palavras de consolo, de
encorajamento, de amor, conduzirão ao Senhor supremo.
Estão próximos
os tempos, repito-o, em que nesse planeta reinará a grande fraternidade, em que
os homens obedecerão à lei do Cristo, lei que será freio e esperança e
conduzirá as almas às moradas ditosas. Amai-vos, pois, como filhos do mesmo
Pai; não estabeleçais diferenças entre os outros infelizes, porquanto quer Deus
que todos sejam iguais; a ninguém desprezeis. Permite Deus que entre vós se
achem grandes criminosos, para que vos sirvam de ensinamentos. Em breve, quando
os homens se encontrarem submetidos às verdadeiras leis de Deus, já não haverá
necessidade desses ensinos: todos os Espíritos impuros e revoltados serão
relegados para mundos inferiores, de acordo com as suas inclinações.
Deveis,
àqueles de quem falo, o socorro das vossas preces: é a verdadeira caridade. Não
vos cabe dizer de um criminoso: “É um miserável; deve-se expurgar da sua
presença a Terra; muito branda é, para um ser de tal espécie, a morte que lhe
infligem.” Não, não é assim que vos compete falar. Observai o vosso modelo:
Jesus. Que diria ele, se visse junto de si um desses desgraçados?
Lamentá-lo-ia; considerá-lo-ia um doente bem digno de piedade; estender-lhe-ia
a mão. Em realidade, não podeis fazer o mesmo; mas, pelo menos, podeis orar por
ele, assistir-lhe o Espírito durante o tempo que ainda haja de passar na Terra.
Pode ele ser tocado de arrependimento, se orardes com fé. É tanto vosso
próximo, como o melhor dos homens; sua alma, transviada e revoltada, foi criada,
como a vossa, para se aperfeiçoar; ajudai-o, pois, a sair do lameiro e orai por
ele.
Isabel de França. (Havre, 1862.)
Livro: O Evangelho segundo o
Espiritismo – Allan Kardec.
Amar ao próximo como a si mesmo,
cap. XI : 14.
Nenhum comentário:
Postar um comentário