Senpaga Mediumeco
7. La modernaj
mediumoj — ĉar ankaŭ la apostoloj havis mediumecon — same ricevis senpage de
Dio ian specialan kapablon, nome la kapablon esti interpretantoj de la Spiritoj , por la
instruado al la homoj, por montri al ĉi tiuj la vojon de la bono kaj ilin gvidi
al la kredo, kaj ne por vendi al la homoj vortojn ne apartenantajn al ili,
mediumoj, ĉar tiuj vortoj ne estas produktaĵo de konceptado, de esploroj, nek de persona
laboro de tiaj perantoj. Dio volas, ke la lumo venu al ĉiuj; Li ne volas, ke la
plej malriĉa ĝin ne ricevu kaj povu diri: “Mi ne havas kredon, ĉar mi ne povis
pagi por ĝi; mi ne havis la konsolon ricevi kuraĝigojn kaj montrojn de amo de
tiuj, kiujn mi priploras, ĉar mi estas malriĉa.” Jen kial la mediumeco estas
nenies privilegio kaj troviĝas ĉie; fari ĝin io pagata estus do ĝin deturni de ĝia
providenca celo.
8. Kiu konas
la kondiĉojn, en kiuj la bonaj Spiritoj komunikiĝas, ilian abomenon al ĉia
egoisma intereso, kaj scias, kiel malmulte sufiĉas, por ke ili foriru, tiu neniel
povas akcepti, ke la superaj Spiritoj estas al la dispono de iu ajn, kiu ilin
vokus por ia prezo po kunsido; la simpla komuna saĝo forpuŝas tian penson. ĉu
ne estas ankaŭ sakrilegio voki por mono la estulojn, kiujn ni respektas aŭ kiuj
estas al ni karaj? Sendube oni povas tiamaniere ricevi manifestiĝojn, sed kiu
povus garantii ilian sincerecon? La
Spiritoj frivolaj, mensogemaj, petolaj kaj la multego da
malsuperaj Spiritoj, neniel skrupulaj, ĉiam venas kaj estas pretaj respondi,
kion oni demandas, tute ne zorgante pri la vero. Kiu volas do seriozajn
respondojn, tiu devas unue serioze peti ilin, poste informiĝi pri la speco de
simpatioj de la mediumo por la estuloj de la spirita mondo; nu, la unua kondiĉo,
por havigi al si la bonvolemon de la bonaj Spiritoj, estas la humileco, la
sindonemo, la abnegacio, la plej absoluta morala kaj materiala sinforgeso.
- Donace vi
ricevis, donace vi donu
Mediunidade
gratuita
Os médiuns
atuais — pois que também os apóstolos tinham mediunidade — igualmente receberam
de Deus um dom gratuito: o de serem intérpretes dos Espíritos, para instrução
dos homens, para lhes mostrar o caminho do bem e conduzi-los à fé, não para
lhes vender palavras que não lhes pertencem, a eles médiuns, visto que não são
fruto de suas concepções, nem de suas pesquisas, nem de seus trabalhos
pessoais. Deus quer que a luz chegue a todos; não quer que o mais pobre fique
dela privado e possa dizer: não tenho fé, porque não a pude pagar; não tive o
consolo de receber os encorajamentos e os testemunhos de afeição dos que
pranteio, porque sou pobre. Tal a razão por que a mediunidade não constitui
privilégio e se encontra por toda parte. Fazê-la paga seria, pois, desviá-la do
seu providencial objetivo.
Quem conhece
as condições em que os bons Espíritos se comunicam, a repulsão que sentem por
tudo o que é de interesse egoístico, e sabe quão pouca coisa se faz mister para
que eles se afastem, jamais poderá admitir que os Espíritos superiores estejam
à disposição do primeiro que apareça e os convoque a tanto por sessão. O
simples bom senso repele semelhante idéia. Não seria também uma profanação
evocarmos, por dinheiro, os seres que respeitamos, ou que nos são caros? É fora
de dúvida que se podem assim obter manifestações; mas, quem lhes poderia
garantir a sinceridade? Os Espíritos levianos, mentirosos, brincalhões e toda a
caterva dos Espíritos inferiores, nada escrupulosos, sempre acorrem, prontos a
responder ao que se lhes pergunte, sem se preocuparem com a verdade. Quem,
pois, deseje comunicações sérias deve, antes de tudo, pedi-las seriamente e, em
seguida, inteirar-se da natureza das simpatias do médium com os seres do mundo
espiritual. Ora, a primeira condição para se granjear a benevolência dos bons Espíritos
é a humildade, o devotamento, a abnegação, o mais absoluto desinteresse moral e
material.
Fonte: O Evangelho segundo o Espiritismo- Allan Kardec, cap.
XXVI, itens 7 e 8.
Dá de graça o que de graça receber.
Nenhum comentário:
Postar um comentário