Kutimo
Kutimo estas
ia vico da akumuliĝintaj mensaj reflektoj, efikantaj per konstanta instigo al
rutino.
Heredantoj de
la jarmiloj, kiujn ni konsumis en refarado de multaj inter si analogaj spertoj,
ni ĝis nun vivis preskaŭ simile al barkoj flupelataj en la rivero el kutimoj,
al kiuj ni senreziste alkonformiĝis.
Kun naturaj
esceptoj, ni ĉiuj akiris la kutimon konsumi, per aŭtomata reflekto, la aliulajn
pensojn, kio igis nin troigi niajn bezonojn kaj apartiĝi de simpleco, per kiu
ni ja facile konstruus al ni pli bonan vivon.
Ĉirkaŭ tiuj
bezonoj ni starigis tutan defendan sistemon surbaze de krueleco, per kiu ni
vundis la proksimulon kaj konsekvence nin mem disŝiris.
Tiamaniere ni
strukturis komplikan mekanismon el antaŭzorgo kaj malkonfido, translime de
justa singardo, pasie konservante la instinkton de posedo. Per ĉi tiu instinkto
ni kreis la reflektojn de egoismo kaj orgojlo, vantamo kaj timo, sub kies
regado ni vane provis eskapi el la Diaj Leĝoj , irante, en la plimulto de la cirkonstancoj,
kvazaŭ senatentaj, malfidelaj laboristoj, kiuj forlasus la altvaloran maŝinon, ĉe
kiu ili devus fari gloran servadon, por fali, senspiraj aŭ maltrankvilaj, en ties
dentradoarojn mem.
Ĉe tiu
senelira rondo, la homo ordinare vivas sub la potenco de volonta nesciado, sin
mem trompante depost la lulilo por elreviĝi transtombe, enfermita en la binomo
iluziiĝo-seniluziiĝo, kie li restas longajn jarcentojn, komencante kaj
rekomencante la vojon, sur kiu li nepre devas antaŭeniri.
Neniel tamen
pravigeblus malŝati la konstruan rutinon, ĉar ja per ĝi la estaĵo leviĝas en la
spaco kaj en la tempo, konkerante la rimedojn, kiuj nobligas al li la vivon.
Sed la evoluo
ja trudas novajn kutimojn, celante, ke ni dekroĉiĝu de la malsuperaj formuloj
kaj strebu pli altajn ciklojn de la ekzistado.
Jen kial ni
rigardas en la Kristo
- dia mejloŝtono de la homa renoviĝo - tutan programon de profundaj transformiĝoj
por la spirito. Sen ia ajn perforto, li ŝanĝas la regulojn de la morala modo, en kiu la Tero vivadis de antaŭ pluraj
jarmiloj. Kontraŭ la uzo de la sistema kondamno, li proponas la praktikadon de
pardono. Antaŭ la rasa tradicio li kontraŭmetas la veran fratecon. Ĉe la forlasiteco de l’ malĝojo kaj
senkuraĝo, en la krizaj horoj, li portas la novaĵon pri la eternaj feliĉoj
rezervitaj al la afliktitoj, kiuj scias esperi, kaj al la justuloj, kiuj scias suferi.
La tuta
apostola irado de Jesuo inter la homoj, ekde la Staltrogo , kiu starigas
la kutimon de simpleco, ĝis la malhonorega kruco, kiu estigas la kutimon de
sereneco kaj pacienco kun la certeco pri la releviĝo en la eternan vivon, estas
splenda vico da reflektoj el la ĉiela
vojo por la elaĉeto de la surtera homaro.
Ĝis nun, en la
mondo, nia justeco spiras venĝon kaj nia amo gustas egoismon pro la kondiĉita
reflekto de niaj senpripensaj agoj dum la jarmiloj antaŭintaj nian “hodiaŭon”.
Ni tamen ne povas ignori, ke nur adoptante bonkorecon kaj komprenemon, ĉe la nepra devo edukiĝi kaj servadi, kiel
aŭtomatajn kutimojn por la travivado de ĉiu tago, krom ankaŭ kunlaborante por ĉies
sekureco kaj feliĉo eĉ koste de sinofero, ni reflektos en ni mem la veran feliĉon
kiel rezulton de nia strebado al la vera bono.
Libro: Penso kaj Vivo - 20
Emmanuel / Chico Xavier.
Hábito
O hábito é uma
esteira de reflexos mentais acumulados, operando constante indução à rotina.
Herdeiros de
milênios, gastos na recapitulação de muitas experiências análogas entre si,
vivemos, até agora, quase que à maneira de embarcações ao gosto da correnteza,
no rio de hábitos aos quais nos ajustamos sem resistência.
Com naturais
exceções, todos adquirimos o costume de consumir os pensamentos alheios pela
reflexão automática, e, em razão disto, exageramos as nossas necessidades,
apartando-nos da simplicidade com que nos seria fácil erguer uma vida melhor, e
formamos em torno delas todo um sistema defensivo à base de crueldade, com o
qual ferimos o próximo, dilacerando conseqüentemente a nós mesmos.
Estruturamos,
assim, complicado mecanismo de cautela e desconfiança, para além da justa
preservação, retendo, apaixonadamente, o instinto da posse e, com o instinto da
posse, criamos os reflexos do egoísmo e do orgulho, da vaidade e do medo, com
que tentamos inutilmente fugir às Leis Divinas, caminhando, na maioria das
circunstâncias, como operários distraídos e infiéis que desertassem da máquina
preciosa em que devem servir gloriosamente, para cair, sufocados ou inquietos,
nas engrenagens que lhes são próprias.
Nesse círculo
vicioso, vive a criatura humana, de modo geral, sob o domínio da ignorância
acalentada, procurando enganar-se depois do berço, para desenganar-se depois do
túmulo, aprisionada no binômio, ilusão-desilusão, com que despende longos
séculos, começando e recomeçando a senda em que lhe cabe avançar.
Não será
lícito, porém, de modo algum, desprezar a rotina construtiva. É por ela que o
ser se levanta no seio do espaço e do tempo, conquistando os recursos que lhe
enobrecem a vida.
A evolução,
contudo, impõe a instituição de novos costumes, a fim de que nos desvencilhemos
das fórmulas inferiores, em marcha para ciclos mais altos de existência.
É por esse
motivo que vemos no Cristo - divino
marco da renovação humana - todo um programa de transformações viscerais do
espírito. Sem violência de qualquer natureza, altera os padrões da moda moral
em que a Terra vivia há numerosos milênios. Contra o uso da condenação
metódica, oferece a prática do perdão. A tradição de raça opõe o fundamento da
fraternidade legítima.
No abandono à
tristeza e ao desânimo, nas horas difíceis, traz a noção das bem-aventuranças
eternas para os aflitos que sabem esperar e para os justos que sabem sofrer.
Toda a
passagem do Senhor, entre os homens, desde a Manjedoura, que estabelece o hábito
da simplicidade, até a Cruz afrontosa que cria o hábito da serenidade e da
paciência, com a certeza da ressurreição para a vida eterna, o apostolado de
Jesus é resplendente conjunto de reflexos do caminho celestial para a redenção
do caminho humano.
Até agora, no
mundo, a nossa justiça cheira a vingança e o nosso amor sabe a egoísmo, pelo
reflexo condicionado de nossas atitudes irrefletidas nos milênios que nos
precedem o “hoje”. Não podemos desconhecer, todavia, que somente adotando a
bondade e o entendimento, com a obrigação de educar-nos e com o dever de
servir, como hábitos automáticos nos alicerces de cada dia, colaborando para a
segurança e felicidade de todos, ainda mesmo à custa de nosso sacrifício, é que
refletiremos em nós a verdadeira felicidade, por estarmos nutrindo o verdadeiro
bem.
Livro: Pensamento e Vida - 20
Emmanuel / Francisco Cândido
Xavier
Nenhum comentário:
Postar um comentário