terça-feira, 9 de abril de 2013

LA EGOISMO / O Egoísmo

LA EGOISMO
11. Egoismo, tiu kancero de la homaro, devas malaperi de sur la tero, kies moralan progreson ĝi kontraŭas; estas rezervita al Spiritismo la tasko altigi la teron en la hierarĥio de la mondoj. Egoismo estas do celo, al kiu ĉiuj veraj kredantoj devas turni siajn armilojn,sian fortojn, sian kuraĝon; kuraĝon, mi diras, ĉar oni bezonas pli da kuraĝo por venki sin mem, ol por venki aliajn. ĉiu do plej klopodu por ĝin kontraŭbatali en si mem, ĉar tiu monstro, formanĝanta ĉiujn intelektojn, tiu ido de la fiero, estas la fonto de ĉiaj surteraj suferoj.  ĝi estas la negacio de la karito, kaj sekve la plej granda baro al la feliĉo de la homoj.
Jesuo donis al vi la ekzemplon de la karito, kaj Poncio Pilato tiun de egoismo; ĉar, kiam la Justulo ekiras al la sanktaj haltejoj de sia martireco, Pilato lavas al si la manojn, dirante: Al mi tio ne gravas! Li kuraĝas diri al la Judoj: Tiu ĉi homo estas justa, kial do vi volas krucumi lin? kaj tamen li lasas konduki la Justulon al la turmento.
Nur al tiu antagonismo inter karito kaj egoismo, al la invado de tiu lepro en la homan koron, devas esti atribuita la fakto, ke Kristanismo ĝis nun ne povis elplenumi sian tutan mision. Vin, novajn apostolojn de la kredo, kiujn la superaj Spiritoj instruas, koncernas la tasko kaj la devo elradiki tiun malbonon, por doni al Kristanismo ĝian tutan forton kaj forigi de la vojo la dornarbetojn, kiuj embarasas la marŝon. Forpelu egoismon de sur la tero, por ke ĉi tiu povu leviĝi en la gradaro de la mondoj, ĉar jam estas tempo, ke la homaro prenu sian veston de maturulo, kaj por tio estas necese unue elpeli egoismon el viaj koroj. (Emmanuel. Parizo, 1861.)
12. Se la homoj amus unuj aliajn per vera amo, la karito estus pli bone praktikata; sed estas necese por tio, ke vi klopodu por vin liberigi de la kiraso, kiu kovras viajn korojn, por ke ĉi tiuj estu pli sentemaj por la suferoj de l’ aliaj. La rigideco mortigas la bonajn sentojn; la Kristo neniun ajn malakceptis; kiu ajn sin turnadis al li, tiu ne estis malakceptata: la adulta virino, la krimulo, estis helpataj de li: li neniam timis, ke lia reputacio iel defalu pro tio. Kiam do vi lin prenos kiel modelon por ĉiuj viaj agoj? Se la karito regus sur la tero, la maliculo ne plu mastrus; li hontplene forkurus; li sin kaŝus, ĉar li nenie sin sentus hejme. Tiam la malbono malaperus; funde konvinkiĝu pri tio.
Komencu donante mem la ekzemplon; estu karitema por ĉiuj sendistinge; penu ne plu atenti la homojn, kiuj vin malŝate rigardas, kaj lasu al Dio la zorgon de la tuta justeco, ĉar Li ĉiutage, en Sia regno, faras apartigon inter bona grajno kaj lolo.
Egoismo estas la negacio de karito; nu sen karito ne ekzistos ripozo en la socio; mi diras plie: nenie kuŝas sekureco; kun egoismo kaj fiero, kiuj iras mano en mano, la vivo estos ĉiam konkurado, en kiu nepre venkos la plej lerta, kie la plej sanktaj amikrilatoj estos piedpremataj, kie eĉ la sanktaj ligiloj de familio ne estos respektataj. (Pascal. Sens, 1862.)
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XI. Traduko de  Ismael Gomes Braga.
O Egoísmo
11 – O egoísmo, esta chaga da humanidade, deve desaparecer da Terra, porque impede o seu progresso moral. É ao Espiritismo que cabe a tarefa de fazê-la elevar-se na hierarquia dos mundos. O egoísmo é portanto o alvo para o qual todos os verdadeiros crentes devem dirigir suas armas, suas forças e sua coragem. Digo coragem, porque esta é a qualidade mais necessária para vencer-se a si mesmo do que para vencer aos outros. Que cada qual, portanto, dedique toda a sua atenção em combatê-lo em si próprio, pois esse monstro devorador de todas as inteligências, esse filho do orgulho, é a fonte de todas as misérias terrenas. Ele é a negação da caridade, e por isso mesmo, o maior obstáculo à felicidade dos homens.
Jesus vos deu o exemplo da caridade, e Pôncio Pilatos o do egoísmo. Porque, enquanto o Justo vai percorrer as santas estações do seu martírio, Pilatos lava as mãos, dizendo: Que me importa! Disse mesmo aos judeus: Esse homem é justo, por que quereis crucificá-lo? E, no entanto, deixa que o levem ao suplício.
É a esse antagonismo da caridade e do egoísmo à invasão dessa lepra do coração humano, que o Cristianismo deve não ter ainda cumprido toda a sua missão. E é a vós, novos apóstolos da fé, que os Espíritos superiores esclarecem, que cabem a tarefa e o dever de extirpar esse mal, para dar ao Cristianismo toda a sua força e limpar o caminho dos obstáculos que lhe entravam a marcha. Expulsai o egoísmo da Terra, para que ela possa elevar-se na escala dos mundos, pois já é tempo da humanidade vestir a sua toga viril, e para isso é necessário primeiro expulsá-lo de vosso coração. (Emmanuel. Paris, 1861)
12 – Se os homens se amassem reciprocamente, a caridade seria mais bem praticada. Mas, para isso, seria necessário que vos esforçásseis no sentido de livrar o vosso coração dessa couraça que o envolve, a fim de torná-lo mais sensível ao sofrimento do próximo. O Cristo nunca se esquivava: aqueles que o procuravam, fossem quem fossem, não eram repelidos. A mulher adúltera, o criminoso, eram socorridos por ele, que jamais temeu prejudicar a sua própria reputação. Quando, pois o tomareis por modelo de todas as vossas ações? Se a caridade reinasse na Terra, o mal não dominaria, mas se apagaria envergonhado; ele se esconderia, porque em toda parte se sentiria deslocado. Seria então que o mal desapareceria; compenetrai-vos bem disso.
Começai por dar o exemplo vós mesmos. Sede caridosos para com todos, indistintamente. Esforçai-vos para não atentar nos que vos olham com desdém. Deixai a Deus cuidar de toda a justiça, pois cada dia, no seu Reino, Ele separa o joio do trigo.
O egoísmo é a negação da caridade. Ora, sem caridade não há tranqüilidade na vida social, e digo mais, não há segurança. Com o egoísmo e o orgulho, que andam de mãos dadas, essa vida será sempre uma corrida favorável ao mais esperto, uma luta de interesses, em que as mais santas afeições são calcadas aos pés, em que nem mesmo os sagrados laços de família são respeitados. (Pascoal. Sens, 1862)
O Evangelho Segundo O Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XI – tradução de J. Herculano Pires.

Nenhum comentário:

Postar um comentário