Lernado
126. – Ĉu la
vibroj rilataj al la bono kaj malbono, eligitaj de la enkarniĝinta animo dum sia
surtera lernado, daŭras plu en la Spaco, por la ekzameno kaj pesado de la
estonteco?
– Vi devos
konsenti kun ni, ke ekzistas fizikaj fenomenoj tro transcendaj, por ke ni povu
ilin ĝuste ekzameni en la mallarĝaj limoj de viaj nuntempaj scioj.
Temante tamen
pri vibroj elsenditaj de la enkarniĝinta Spirito, ni estas devigitaj konfesi, ke
tiuj vibroj restas porĉiame gravuritaj sur la memoro de ĉiu homo; kaj la memoro
estas kvazaŭa fotografa plako, kie la figuroj neniam konfuziĝas.
Sufiĉos la
manifesto de la memoro, por ke efektiviĝu pli malfrue ĉiuj konsideroj sur la
kampo de la esprimoj de malbono kaj bono.
127. – Ĉu la
instruo “sana korpo, sana menso” povas esti observata sole nur per la praktikado
de sportoj kaj atletismo?
– Rilate la
“sanan korpon”, atletismo ludas gravan rolon kaj havus plej edifan agadon ĉe la
problemo de la fizika sano, se la homo, en sia vantamo kaj egoismo, ne estus
difektinta ankaŭ la fonton de gimnastiko kaj sporto, aliigante ĝin en scenejon
por surtronigo de perforto, de la morala bastardigo de la junularo iluziita per
la bruta forto kaj trompita per la imperativoj de la tiel nomata eŭgenio aŭ per
la strangaj konkuroj de la sektaj grupoj, deturnante de ĝiaj noblaj celoj unu
el la grandaj kolektivaj movadoj por kunfratiĝo kaj sano.
Sufiĉos ja tiu
rimarko, por ke ni komprenu, ke “sana menso” estos realaĵo nur tiam, kiam estos
perfekta ekvilibro inter la mondomovadoj kaj la internaj konkeroj de la animo.
128. – Ĉu ankaŭ
la vivo de besto havas misiajn karakterojn?
– La besta vivo
ne estas ĝustedire ia misio, sed ĝi prezentas ian superan celon, kiu estas ĝia
propra perfektiĝo laŭlonge de la bonfaraj spertoj de laboro kaj akirado de la sanktaj
principoj de la intelekto, tra senĉesaj, paciencaj penadoj.
129. – Ĉu estas
eraro la fakto, ke la homo sin nutras per besta vianto?
– La englutado
de besta viando estas ja eraro je gravaj sekvoj, el kiu originis malbonaj
kutimoj de la homa nutrado.
Estas bedaŭrinda
tiu situacio, des pli ĉar, se la materia stato de la homo postulas la kunagadon
de certaj vitaminoj, tiuj nutraj valoroj povas troviĝi en la vegetalaj
produktoj, sen la absoluta bezono de buĉejoj kaj fridujoj.
Sed ni devas
konsideri la ekonomian maŝinon de la intereso kaj kolektiva harmonio, en kiu
tiom multe da laboristoj fabrikas sian ĉiutagan panon. Ĝiaj pecoj ne povas esti
subite detruataj sen gravaj danĝeroj. Ni konsolu nin ĉe la vido de la
estonteco, kaj estas juste, ke ni sindone laboru por la alveno de novaj tempoj,
kiam la surteraj homoj ne plu bezonos sin nutri per la sangaj restaĵoj de siaj
malsuperaj fratoj.
130. – Kiel ni,
laborantoj ĉe la surtera lernado, povos rigardi la sanktan tekston: “memoru pri
la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta” , kiam la laborkontraktoj difinas por
tio la dimanĉon?
– La homo devas
sanktigi la dimanĉan ripozon ne pro tio, ke temas pri dimanĉo, sed pro la
bezono starigi semajnan paŭzon al la agado de la fizika vivo, por spirita
rifuĝo de la animo en sin mem, sur la vojo de la surtera aktiveco. La dimanĉa
ripozo plene anstataŭas la antikvan sabaton, kaj ni atentigu, ke la rigideco de
ĝia observado estis starigita de la hebreaj leĝodonintoj pro la ambicio kaj
potenco de la sinjoroj de sklavoj, en tiu epoko tre nombraj, kaj kiuj nur
tiamaniere obeis la homaman normon, permesante halton al la laciga diligenteco,
kutime neniiganta la vivon de malfortaj, sendefendaj sklavoj.
La homo ĉiam
devas dediĉi la semajnan ripozon al la spiritaj praktikoj de sia vivo, sed ne
sindonante al iu ajn ekscesoj laŭ la senco de la litero en tiu afero, ĉar post
la vorto de Moseo, ni devas aŭdi la lecionon de la Sinjoro, kiu klarigis, ke
“la sabado estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato”.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Aprendizado.
126 – As
vibrações relativas ao bem e ao mal, emitidas pela alma encarnada no seu aprendizado
terrestre, persistem no Espaço para exame e ponderação do futuro?
Haveis de convir
convosco que existem fenômenos físicos, transcendentes em demasia, para que
possamos examina-los, devidamente, na pauta exígua dos vossos conhecimentos
atuais.
Todavia, em se
tratando de vibrações emitidas pelo Espírito encarnado, somos compelidos a
reconhecer que essas vibrações ficam perenemente gravadas na memória de cada
um; e a memória é uma chapa fotográfica, onde as imagens jamais se confundem.
Bastará a manifestação da lembrança, para serem levadas a efeito todas as
ponderações, mais tarde, no capítulo das expressões do mal e do bem.
127 – O preceito
do “corpo são, mentalidade sadia”, poderá ser observado tão somente pelo hábito
dos esportes e labores atléticos?
No que se refere
ao; “corpo são”, o atletismo tem papel importante e seria de ação das mais
edificantes nos problemas da saúde física, se o homem na sua vaidade e egoísmo
não houvesse viciado, também, a fonte da ginástica e do esporte,
transformando-a em tablado de entronização da violência, do abastardamento
moral da mocidade, iludida com a força bruta e enganada pelos imperativos da
chamada eugenia ou pelas competições estranhas dos grupos sectários, desviando
de suas nobres finalidades um dos grandes movimentos coletivos em favor da
confraternização e da saúde.
Bastará essa
observação para compreendermos que a “mentalidade sadia” somente constituirá
uma realidade quando houver um perfeito equilíbrio entre os movimentos do mundo
e as conquistas interiores da alma.
128 – A vida do
irracional está revestida igualmente das características missionárias?
A vida do animal
não é propriamente missão, apresentando, porém, uma finalidade superior que
constitui a do seu aperfeiçoamento próprio, através das experiências
benfeitoras do trabalho e da aquisição, em longos e pacientes esforços, dos
princípios sagrados da inteligência.
129 – É um erro
alimentar-se o homem com a carne dos irracionais?
A ingestão das
vísceras dos animais é um erro de enormes conseqüências, do qual derivaram
numerosos vícios da nutrição humana. É de lastimar semelhante situação, mesmo
porque, se o estado de materialidade da criatura exige a cooperação de
determinadas vitaminas, esses valores nutritivos podem ser encontrados nos
produtos de origem vegetal, sem a necessidade absoluta dos matadouros e
frigoríficos.
Temos de
considerar, porém, a máquina econômica do interesse e da harmonia coletiva, na
qual tantos operários fabricam o seu pão cotidiano. Suas peças não podem ser
destruídas de um dia para o outro, sem perigos graves. Consolemo-nos com a
visão do porvir, sendo justo trabalharmos, dedicadamente, pelo advento dos
tempos novos em que os homens terrestres poderão dispensar da alimentação os
despojos sangrentos de seus irmãos inferiores.
130 – Operários
do aprendizado terrestre, como devemos encarar o texto sagrado do “lembra-te do
dia de sábado para santifica-lo”, quando as obrigações de serviço proporcionam
para isso os domingos?
O descanso
dominical deve ser sagrado pelo homem, não por se tratar de um domingo, mas em
virtude da necessidade de se estabelecer uma pausa semanal aos movimentos da
vida física, para o recolhimento espiritual da alma em si mesma, no caminho das
atividades terrestres. O repouso dominical substitui perfeitamente o sábado
antigo, salientando-se que a rigidez da sua observância foi instituída pelos
legisladores hebreus, em virtude da ambição e da prepotência dos senhores de
escravos, numerosos na época, e que, somente desse modo, atendiam à medida de
humanidade, concedendo uma trégua ao esforço exaustivo que costumava aniquilar
a existência de servos fracos e indefesos.
O descanso
semanal deve ser sempre consagrado pelo homem às expressões de espiritualidade
da sua vida, sem se dar, porém, a qualquer excesso no domínio da letra, nesse
particular, porque, após a palavra de Moisés, devemos ouvir a lição do Senhor,
esclarecendo que “o sábado foi feito para o homem e não o homem par ao sábado”.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário