LERNADO
116. Ĉu la
fizika homo estas ĉiam ligita al sia spirita pasinteco?
Ĉar la plimulto
de la homoj troviĝas ĉe elaĉetaj luktoj, ni povas prezenti la surteran homon
kiel iun, luktantan por liberiĝi de sia propra kadavro, kiu estas la kulpa
pasinteco, por ascendi al la vivo kaj al la lumo kuŝantaj en Dio.
Tiun bildon ni
vidas en la semo de la mondo, kiu, por elvolvi sian embrion plenan de vivoforto
kaj beleco, bezonas kelkatempan restadon en la ŝlima sino de la Tero, por
liberiĝi de sia volvaĵo, poste kreskante en la direkto al la sunlumo kaj plenumante
sian sanktan mision ornamitan per floroj kaj fruktoj.
117. Konsiderate
laŭ la homa modelo, ĉu la inteligento estas la resumo de la diversaj spertoj de
la Spirito sur la Tero?
La intelektaj
valoroj prezentas la sumon de multaj spertoj en diversaj ekzistadoj de la
Spirito en la materia sfero.
Profunda
inteligento signifas grandegan amason da surteraj luktoj. Se la homo, atinginte
tiun pozicion, konservas ĉe si mem identan karakteron de spirita progreso per
la sento, tiam li estos kapabla altiĝi al novaj sferoj de la Senfino, por la konkero
de sia perfekteco.
118. Kiel estas
registrataj la spertoj de la Spirito en ia enkarniĝo, por ke ili servu kiel
evolua posedaĵo en la postaj enkarniĝoj?
En sia propra
interna posedaĵo la animo registras siajn spertojn akiritajn dum la lernado, ĉe
la vivoluktoj. Li ĉiam gardos pri ili ian denaskan rememoron dum la purigaj laboroj
de la estonteco.
119. Kiel ni
kondutu por plilarĝigi nian spiritan kapablon?
Ni ankoraŭ ne
trovis ian konduton pli noblan kaj pli belan ol tiun de la propra diligenteco
kun humileco kaj amo en la medio de laboro kaj lecionoj sur la Tero, kie Jesuo konsentis
instali nian metiejon de perfektigebleco por la estonta nobligo de niaj
destinoj de senmortaj spiritoj.
120. Ĉu povas
ekzisti inteligenteco sen spirita elvolviĝo?
Ni parolu pli
klare: homa inteligenteco sen sentelvolviĝo, ĉar sur tiu maelekvilibro inter
sento kaj racio kuŝas nuntempe la dolora realaĵo de la mondo. La surtronigo nur
de la inteligenteco, forgesante la efektivajn valorojn de la koro sur la vojoj
de la vivo estis ja la granda eraro de la homaro.
Livro: La
Konsolanto.
Emmanuel /Chico
Xavier.
APRENDIZADO
116. O homem
físico está sempre ligado ao seu pretérito espiritual?
Como a maioria
das criaturas humana se encontra em lutas expiatórias, podemos figurar o homem
terrestre como alguém a lutar para desfazer-se do seu próprio cadáver, que é o
passado culposo, de modo a ascender para a vida e para a luz que residem em
Deus.
Essa imagem
temo-la na semente do mundo que, para desenvolver o embrião, cheio de
vitalidade e beleza, necessita do temporário estacionamento no seio lodoso da
Terra, a fim de se desfazer do seu envoltório, crescendo, em seguida, para a
luz do Sol e cumprindo sua missão sagrada, enfeitada de flores e frutos.
117. A inteligência, julgada pelo padrão humano,
será a súmula de várias experiências do Espírito sobre a Terra?
Os valores
intelectivos representam a soma de muitas experiências, em várias vidas do
Espírito, no plano material. Uma inteligência profunda significa um imenso
acervo de lutas planetárias. Atingida essa posição, se o homem guarda consigo
uma expressão idêntica de progresso espiritual, pelo sentimento, então estará
apto a elevar-se a novas esferas do Infinito, para a conquista de sua perfeição.
118. Como se
registram as experiências do Espírito em uma encarnação, para servirem de
patrimônio evolutivo nas encarnações subseqüentes?
É no próprio
patrimônio íntimo que a alma registra as suas experiências, no aprendizado das
lutas da vida, acerca das quais guardará sempre uma lembrança inata nos
trabalhos purificadores do porvir.
119. Como
devemos proceder para dilatar nossa capacidade espiritual?
Ainda não
encontramos uma fórmula mais elevada e mais bela que a do esforço próprio,
dentro da humildade e do amor, no ambiente de trabalho e de lições da Terra,
onde Jesus houve por bem instalar a nossa oficina de perfectibilidade para a
futura elevação dos nossos destinos de espíritos imortais.
120. Pode
existir inteligência sem desenvolvimento espiritual?
Diremos, melhor:
inteligência humana sem desenvolvimento sentimental, porque nesse desequilíbrio
do sentimento e da razão é que repousa atualmente a dolorosa realidade do
mundo. O grande erro das criaturas humanas foi entronizar apenas a
inteligência, olvidando os valores legítimos do coração nos caminhos da vida.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário