Lernado
121. – Ĉu la
medio influas sur la spiriton?
– La medio, kie
la animo renaskiĝis, plurfoje estas la elaĉeta provo. Ĉar ĝi potence influas
sur la personecon, la nobla koro nepre kunlaboru por ĝia pliboniĝo,
plibonigante kaj plialtigante la materiajn kaj moralajn kondiĉojn de ĉiuj, kiuj
vivas sur lia kampo de influo.
122. – Kion ni
faru por la elvolviĝo de la intuicio?
– La kampo de
persista studo, kune kun la sincera diligenteco kaj la altpensa meditado, estas
ja la granda vehiklo por la plilarĝigo de la intuicio, en ĉiuj ĝiaj aspektoj.
123. – Ĉu la
kredanto devas krei al si mem absolutajn devigojn, celante atingi pli rapide la
spiritan perfektiĝon?
– La kredanto
devas kiel eble plej multe klopodi, sed li neniel nutru la pretendon atingi per
unu fojo la kompletan spiritan superecon, ĉar la homa vivo estas lernado de
purigaj luktoj, kaj, en la elaĉeta krisolo, ne ĉiam la temperaturo povas esti
milda, sed iafoje devas atingi la plej altan gradon por la dezirata purigado.
En ĉiuj
cirkonstancoj la kristano preĝu kaj viglu: aktiva preĝo, kiu estas la laboro de
bono, kaj vigleco, kiu estas la necesa prudento por ne preni sur sin novajn
kompromisojn. Kaj, en tiu klopodo, la animo estos preparita por strukturi sian propran
estontecon sur la eterna vojo de la spaco kaj tempo, sen la senkuraĝiĝo de la
malĝojaj kaj sen la maltrankvileco de la plej kuraĝaj.
124. – Kia estas
la graveco de la homa parolo por la evoluo de la spirito?
– La parolo
estas dia bono, se akompanata de la agoj ĝin atestantaj. Per ĝiaj parolaj aŭ
skribaj signoj, la homo ricevas la posedaĵojn de sanktaj spertoj de ĉiuj, kiuj
antaŭiĝis al li en la evolua meĥanismo de la civilizacioj. Per ĝia forto, la dia
fajro de la progreso, en la benata surtera lernejo, transiras de generacio al
generacio.
125. –
Konfesante, ke niaj amikoj el la spirita sfero ĉiam estas ĉe ni, ĉe ĉiuj
laboroj kaj malfacilaĵoj, por nin inspiri, kiuj estas la plej grandaj
malhelpoj, kiujn ilia bonkoreco trovas ĉe ni, por ke ni ricevu ilian nerektan,
ameman, efikan helpon?
– La plej
grandaj psikaj malhelpoj, kiujn la surtera homo antaŭmetas al siaj spiritaj
amikoj kaj mentoroj, originas el la manko de sincera humileco en la koroj,
humileco necesa por la ekzamenado de la propra situacio de egoismo, ribelemo
kaj bezono je sufero.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Aprendizado
121 – O meio
ambiente influi no espírito?
O meio ambiente
em que a alma renasceu, muitas vezes constitui a prova expiatória; com
poderosas influências sobre a personalidade, faz-se indispensável que o coração
esclarecido coopere na sua transformação para o bem, melhorando e elevando as
condições materiais e morais de todos os que vivem na sua zona de
influenciação.
122 – Que se
deve fazer para o desenvolvimento da intuição?
O campo do
estudo perseverante, com o esforço sincero e a meditação sadia, é o grande
veículo de amplitude da intuição, em todos os seus aspectos.
123 – Deve o
crente criar imposições absolutas para si mesmo, no sentido de alcançar mais
depressa a perfeição espiritual?
O crente deve
esforçar-se o mais possível, mas, de modo algum, deve nutrir a pretensão de
atingir a superioridade espiritual completa, de uma só vez, porquanto a vida
humana é aprendizado de lutas purificadoras e, no cadinho do resgate, nem
sempre a temperatura pode ser amena, alcançando, por vezes, ao mais alto grau
para o desiderato do acrisolamento.
Em todas as
circunstâncias, guarde o cristão a prece e a vigilância; prece ativa, que é o
trabalho do bem, e vigilância, que é a prudência necessária, de modo a não
trair novos compromissos. E, nesse esforço, a alma estará preparada a
estruturar o futuro de si mesma, no caminho eterno do espaço e do tempo, sem o
desalento dos tristes e sem a inquietação dos mais afoitos.
124 - Qual a
importância da palavra humana para as conquistas evolutivas do espírito?
A palavra é um
dom divino, quando acompanhada dos atos que a testemunhem; e é através de seus
caracteres falados ou escritos que o homem recebe o patrimônio de experiências
sagradas de quantos o antecederam no mecanismo evolutivo das civilizações. É
por intermédio de seus poderes que se transmite, de gerações a gerações, o fogo
divino do progresso na escola abençoada da Terra.
125 – Reconhecendo
que os nossos amigos do plano espiritual estão sempre ao nosso lado, em todos
os trabalhos e dificuldades, a fim de nos inspirar, quais os maiores obstáculos
que a sua bondade encontra em nós, para que recebamos os seus socorro indireto,
afetuoso e eficiente?
Os maiores
obstáculos psíquicos, antepostos pelo homem terrestre aos seus amigos e
mentores da espiritualidade, são oriundos da ausência de humildade sincera nos
corações; para o exame da própria situação de egoísmo, rebeldia e necessidade
de sofrimento.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário