Vi scias nome, kio estas larmo?
Ĝi estas, kredu, plej potenca armo,
Tranĉanta pli ol gravo!
Kliniĝas antaŭ ĝi majestaj reĝoj,
Moliĝas eĉ la plej severaj leĝoj,
Moŝtulo estas sklavo!
Vi, el la koro perlo ruliĝanta!
Guteto kun rebrilo diamanta,
Refiguraĵ’ de l’ roso!
Silente vi sur vango pala fluas,
Kaj tamen vi, vi tutan mondon skuas,
En ŝton’ kaviĝas foso!
Vi estas signo ne de malespero,
Sed de l’ plej bela sento sur la Tero:
Nobleco de l’ animo!
Malgranda, tamen en la sino via
Eĉ speguliĝas ĉielarko dia
– Ĉi strio de l’ Senlimo!
21/11/1960 / JOHANO MAAS
Libro: Mediuma Poemaro.
Luís da Costa Porto Carreiro Neto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário