FILA AMO
1. Vi scias la
ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu;
Respektu vian patron kaj vian patrinon. (
Jesuo Marko, 10:19, Luko, 18:20 e Mateo,
19:18-19)
2. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por
ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la eternulo, via Dio, donas al vi. - Eliro, 20:12.
3. La ordono
“Respektu vian patron kaj vian patrinon” estas sekvo de la ĝenerala leĝo de
karito kaj amo al la proksimulo, ĉar ne povas ami sian proksimulon la homo, kiu
ne amas sian patron kaj sian patrinon; sed la vorto respektu enhavas ankoraŭ unu
devon kontraŭ ili, nome la devon de fila amo. Dio volis montri per tio, ke al
amo estas necese aldoni respekton, indulgon, submetiĝon kaj komplezemon, kio
kuntrenas la devon pli severe plenumi por la gepatroj ĉion, kion
karito ordonas por la proksimulo. Kompreneble, tiu devo rilatas ankaŭ la
personojn, kiuj anstataŭas patron kaj patrinon kaj kiuj havas tiom pli da
merito, kiom malpli deviga estas ilia sindonemo.
Dio ĉiam severe
punas ĉian malobeon al tiu ordono. Honori siajn gepatrojn estas ne nur respekti
ilin, sed ankaŭ ilin helpi en necesbezono; havigi al ili ripozon en maljuneco;
æirkaŭigi ilin per zorgoj, kiel ili faris al ni en nia infaneco.
Precipe al la
gepatroj sen monrimedoj montriĝas la vera fila amo. Ĉu sekvas tiun ordonon la
filoj, kiuj opinias, ke ili faras grandan servon, donante al siaj gepatroj nur
la nepre necesajn rimedojn, por ke ĉi tiuj ne mortu pro malsato, dum al si mem
ili nenion rifuzas? forpelante ilin en la plej mizerajn loketojn de la domo, nur
por ilin ne forlasi sur la strato, dum al si mem ili rezervas ĉion plej bonan
kaj plej komfortan? Ne tute malbone estas, kiam ili tion faras ne malvolonte
kaj ne devigas la gepatrojn pagi por la tempo, kiun tiuj ankoraŭ vivos, per la ŝarĝo
de la mastrumado! Ĉu do la gepatroj maljunaj kaj lacaj devas esti servistoj de
la gefiloj junaj kaj fortaj? Ĉu ilia patrino marĉandis sian lakton, kiam ili
estis en la lulilo? Ĉu ŝi domaĝis siajn sendormajn noktojn, kiam ili estis
malsanaj, siajn paŝojn por havigi al ili tion, kion ili bezonis? Ne, ne nur la
nepre necesajn aĵojn la filoj ŝuldas al siaj gepatroj malriĉaj; ili ŝuldas ankaŭ,
tiom kiom ili povas, la bagatelajn agrablaĵojn de la superfluo, komplezemon,
delikatajn zorgojn, kiuj estas nur la procentoj de tio, kion ili ricevis, pago
de sankta ŝuldo. Nur tia fila amo plaĉas al Dio.
Ve al tiu, kiu
forgesas sian ŝuldon al tiuj, kiuj subtenis lin en lia malforteco, kiuj kun la
materia vivo donis al li la moralan vivon, kiuj ofte trudis al si seniĝojn, por
certigi al siaj filoj komfortecon; ve al la sendankulo, ĉar li estos punita per
maldanko kaj forlaso, vundita je siaj plej karaj inklinoj, kelkfoje jam en la
nuna vivo, sed certe en alia ekzistado, kiam li suferos tion, kion li suferigis
al aliaj.
Kelkaj gepatroj,
vere, ne rekonas siajn devojn kaj ne estas por siaj filoj, kio ili devus esti;
sed nur Dion, ne la filojn, koncernas puni ilin; al la filoj ne decas riproĉi
siajn gepatrojn, ĉar eble ili mem meritis, ke tiel estu. Se karito starigas
kiel leĝon pagi bonon por malbono, esti indulgema por la malperfektaĵoj de
aliaj, ne klaĉi kontraŭ sia proksimulo, forgesi kaj pardoni la maljustaĵojn,
ami eĉ siajn malamikojn, kiom pli grandaj estas tiuj devoj de filoj al siaj
gepatroj! La filoj devas do preni, kiel regulon por sia konduto rilate al la
gepatroj, ĉiujn ordonojn de Jesuo koncerne la proksimulon, bone teni en la
menso, ke ĉiu riproĉinda ago kontraŭ aliaj estas ankoraŭ pli riproĉinda kontraŭ
la gepatroj, kaj tio, kio povas esti nur kulpo en la unua okazo, povas esti
konsiderata krimo en la dua, ĉar tiam krom manko de karito estas ankaŭ
maldankemo.
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap.: XIV.
Piedade Filial.
1. Sabes os
mandamentos: Não cometas adultério; Não mates; Não furtes; Não digas falso testemunho;
Não cometas fraudes; Honra a teu pai e a tua mãe (Marcos, 10:19; Lucas, 18:20;
Mateus, 19:18-19).
2. Honrarás a
teu pai e a tua mãe, para teres uma dilatada vida sobre a Terra que o Senhor
teu Deus te há de dar. (Decálogo, Êxodo, XX:12).
3. O mandamento:
"Honra a teu pai e a tua mãe", é uma conseqüência da lei geral da
caridade e do amor ao próximo, porque não se pode amar ao próximo sem amar aos
pais; mas o imperativo honra implica um dever a mais para com eles: o da
piedade filial. Deus quis demonstrar, assim, que ao amor é necessário juntar o
respeito, a estima, a obediência e a condescendência, o que implica a obrigação
de cumprir para com eles, de maneira ainda mais rigorosa, tudo o que a caridade
determina em relação ao próximo. Esse dever se estende naturalmente às pessoas
que se encontram no lugar dos pais, e cujo mérito é tanto maior, quanto o
devotamento é para elas menos obrigatório. Deus pune sempre de maneira rigorosa
toda violação desse mandamento.
Honrar ao pai e
à mãe não é somente respeitá-los, mas também assisti-los nas suas necessidades;
proporcionando-lhes o repouso na velhice; cercá-los de solicitude, como eles fizeram
por nós na infância.
É sobretudo para
com os pais sem recursos que se demonstra a verdadeira piedade filial. Satisfariam
a esse mandamento os que julgam fazer muito, ao lhes darem o estritamente necessário
para que não morram de fome, enquanto eles mesmos de nada se privam? Relegando-os
aos piores cômodos da casa, apenas para não deixá-los na rua, e reservando para
si mesmos os melhores aposentos, os mais confortáveis? E ainda bem quando tudo
isso não é feito de má vontade, sendo os pais obrigados a pagar o que lhes
resta da vida com a carga dos serviços domésticos! É então justo que pais
velhos e fracos tenham de servir filhos jovens e fortes? A mãe lhe teria
cobrado o leite, quando ainda estavam no berço? Teria, por acaso, contado as
suas noites de vigília, quando eles ficavam doentes, os seus passos para proporcionar-lhes
o cuidado necessário? Não, não é só o estritamente necessário que os filhos devem
aos pais pobres, mas também, tanto quanto puderem, as pequenas alegrias do supérfluo,
as amabilidades, os cuidados carinhosos, que são apenas os juros do que receberam,
o pagamento de uma dívida sagrada. Essa, somente, é a piedade filial aceita por
Deus.
Infeliz,
portanto, aquele que se esquece da sua dívida para os que o sustentaram na
infância, os que, com a vida material, lhe deram também a vida moral, e que
frequentemente se impuseram duras privações para lhe assegurar o bem-estar! Ai
do ingrato, porque ele será punido pela ingratidão e o abandono; será ferido
nas suas mais caras afeições, ás vezes desde a vida presente, mas de maneira
certa noutra existência, em que terá de sofrer o que fez os outros sofrerem!
Certos pais, é
verdade, descuidam dos seus deveres, e não são para os filhos o que deviam ser.
Mas é a Deus que compete puni-los, e não aos filhos. Não cabe a estes
censurá-los, pois que talvez eles mesmos fizeram por merecê-los assim. Se a
caridade estabelece como lei que devemos pagar o mal com o bem, ser indulgentes
para as imperfeições alheias, não maldizer do próximo, esquecer e perdoar as
ofensas, e amar até mesmo os inimigos, quando essa obrigação se faz ainda
maior, em relação aos pais! Os filhos, devem, por isso mesmo, tomar como regra
de conduta para com os pais todos os preceitos de Jesus referentes ao próximo,
e lembrar que todo procedimento condenável em relação aos estranhos, mais
condenável se torna para com os pais. Devem lembrar que aquilo que no primeiro
caso seria apenas uma falta, pode tornar-se um crime no segundo, porque, neste,
à falta de caridade junta-se a ingratidão.
Livro: O
Evangelho segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap.: XIV.
Nenhum comentário:
Postar um comentário