Pri la Animo
108. Kie estas
la sidejo de la animo?
La animo tute ne
estas kiel oni ordinare supozas, lokita en iu parto de la korpo; kune kun la
perispirito, ĝi formas fluidecan tutaĵon, trapenetreblan, similan al la tuta
korpo, kun kiu øi estigas kompleksan estulon, por kiu la morto estas iel malkunmetado.
Oni povas imagi al si du similajn korpojn, interpenetritajn unu en la dua,
kunfanditajn dum la vivo kaj apartigitajn post la morto. Ĉe la morto, unu estas
detruata kaj la dua restas.
Dum la vivo la
animo pli speciale agas sur la organojn de la penso kaj de la sento. Ĝi estas
samtempe interna kaj ekstera; t. e. ĝi radias eksteren; ĝi eĉ povas izoliĝi de
la korpo, transportiĝi malproksimen kaj tie manifesti sian aleston, kiel pruvas
la observado kaj la somnambulaj fenomenoj.
109. Ĉu la animo
estas kreata samtempe kiel la korpo, aŭ antaŭ ol la korpo?
Post la demando
pri la ekzisto de la animo, ĉi tiú demando estas el la plej ĉefaj, ĉar el ĝia
solvo rezultas la plej gravaj sekvoj; ĝi estas la sola ebla ŝlosilo por amaso
da problemoj ĝis nun ne solveblaj, ĉar ĝi ne estis starigita.
El du aferoj
unu, aŭ la animo ekzistis aŭ ne ekzistis antaŭ la formado de la korpo: tria
vojo ne ekzistas. Kun la antaŭekzisto de la animo, ĉio logike kaj nature klariĝas;
sen ĝia antaŭekzisto, estas neeble pravigi certajn dogmojn de la Eklezio, kaj
la neebleco de tiu pravigo kondukis multajn rezonemajn homojn al nekredemo.
La Spiritoj
solvis tiun demandon, konfirmante la antaŭekziston, kaj la faktoj, kiel ankaŭ
la logiko, ne povas lasi dubon pri tiu temo. Eĉ se oni provizore akceptas la antaŭekziston
de la animo nur kiel simplan hipotezon, oni vidus tuj ebeniĝi la plej multajn
malfacilaĵojn.
110. Se la animo
estas antaŭa, ĉu ĝi havis individuecon kaj konscion pri si mem antaŭ sia unuiĝo
kun la korpo?
Sen individueco
kaj konscio pri si mem, la rezultatoj estus la samaj kiel se ĝi ne ekzistus.
111. Antaŭ sia
unuiĝo kun la korpo, ĉu la animo efektivigis iun ajn progreson, aŭ ĝi restis staranta
senmove?
La antaŭa
progreso de la animo evidentiĝas per la observado de la faktoj kaj per la
instruado de la Spiritoj.
112. Ĉu Dio
kreis la animojn morale kaj intelekte egalajn, aŭ Li kreis unujn pli
perfektajn, pli inteligentajn ol la aliajn?
Se Dio estus
farinta animojn pli perfektajn unujn ol aliajn, tia prefero ne estus
akordigebla kun Lia justeco. Ĉiuj estas Liaj kreitoj, kial Li estus liberiginta
unujn el la laboro, kiun Li trudis al aliaj por atingi la eternan feliĉon? La
malegaleco de la animoj en ilia origino estus neado de la justeco de Dio.
113. Se la
animoj estas kreitaj egalaj, kiel klarigi la diversecon de la kapabloj, de la
naturaj antaŭinklinoj ekzistantaj inter la homoj sur la Tero?
Tiu diverseco
estas la konsekvenco de la progreso plenumita de la animo antaŭ ol unuiĝi kun
la nova korpo. La animoj pli progresintaj en inteligento kaj moralo estas tiuj,
kiuj pli longe vivis kaj pli multe progresis antaŭ sia enkarniĝo.
114. Kia la stato
de la animo en ĝia origino?
La animoj estas
kreataj simplaj kaj nesciantaj, t. e. senscienco kaj sen scio pri la bono kaj
la malbono, sed kun egala kapablo por ĉio. En la komenco ili estas en ia speco
de infanaĝo, sen propra volo, kaj sen klara konscio pri sia ekzistado. Iom post
iom la libera volo elvolviĝas same kiel la ideoj. ("La Libro de la
Spiritoj", n-ro 114 kaj sekvantaj.)
115. Ĉu la animo
plenumis sian antaŭan progreson en stato de vere libera animo, aŭ en antaŭa
korpa ekzistado?
Krom la
instruado de la Spiritoj pri tiu punkto, la studado de la malsamaj gradoj da
progreso de la homo sur la Tero, pruvas, ke antaŭa progreso de la animo plenumiĝis
en serio da korpaj ekzistadoj pli aŭ malpli multenombraj, laŭ la grado al kiu ĝi
alvenis; la pruvo pri tio rezultas el la observado de la faktoj, kiujn ni havas
ĉiutage sub la okuloj. ("La Libro de la Spiritoj", nroj 166 ĝis 222.
– "Revue Spirite", Aprilo 1862, paĝoj 97 – 106).
Libro: Kio Estas
Spiritismo – Allan Kardec.
DA ALMA
108. Onde está a
sede da alma?
A alma não se
encontra, como geralmente se pensa, localizada numa parte especial do corpo:
forma com o perispírito um todo fluídico, penetrável, que se assimila ao corpo
inteiro, com o qual constitui um ser complexo, ao qual a morte não é, de certo
modo, senão um desdobramento.
Figuremos dois
corpos semelhantes, penetrados um pelo outro, confundidos durante a vida e
separados depois da morte. Advinda esta, um é destruído e o outro subsiste.
No decorrer da
vida, a alma age mais especialmente sobre os órgãos do pensamento e do
sentimento. Ela é simultaneamente interna e externa, isto é, irradia para o
exterior, e pode mesmo afastar-se do corpo, transportar-se à distância e
manifestar sua presença, como o provam a observação e os fenômenos
sonambúlicos.
109. A alma é
criada conjuntamente com o corpo, ou anteriormente?
Depois da
questão da existência ou não existência da alma, esta é a mais séria, pois de
sua solução decorrem importantes conseqüências: é a única chave para resolver
um sem número de problemas até agora insolúveis.
De duas uma: a
alma existe ou não existe antes da formação do corpo. Não pode haver meio
termo. Admitida a sua preexistência, tudo se explica lógica e naturalmente. Não
admitida, tropeçaremos a cada passo. Sem a preexistência é mesmo impossível
justificar certos dogmas da Igreja. E a impossibilidade de justificação é o que
tem levado à incredulidade muitas pessoas que raciocinam.
Os Espíritos
resolveram a questão afirmativamente, e os fatos, assim como a lógica, não
permitem dúvidas a tal respeito. Admita-se, não obstante, a preexistência da
alma, ainda que seja a título de simples hipótese, se se quiser, e ver-se-á que
se dissipa a maior parte das dificuldades.
110. Se a alma é
anterior, tinha individualidade e consciência de si mesma antes de sua união ao
corpo?
Sem
individualidade e consciência de si mesma, seria como se não preexistisse.
111. Antes de
sua união com o corpo, teria a alma realizado algum progresso ou permanecia
estacionária?
O progresso
anterior da alma é, ao mesmo tempo, demonstrado pela observação dos fatos e dos
ensinamentos dos Espíritos.
112. Deus criou
as almas iguais, moral e intelectualmente ou fez umas mais perfeitas e
inteligentes que outras?
Se Deus tivesse
criado umas almas mais perfeitas do que outras, essa preferência seria irreconciliável
com a sua justiça. Sendo todas criaturas suas, porque haveria de isentar umas
do trabalho que impõe a outras, para alcançar a felicidade eterna? A
desigualdade das almas em sua origem seria a negação da justiça de Deus.
113. Se as almas
são criadas iguais, como se explica a diversidade de aptidões e de
predisposições naturais que existe entre os homens na Terra?
Essa diversidade
é conseqüência do progresso que a alma realizou antes de sua união ao corpo. As
almas mais evoluídas em inteligência e moralidade, são as que mais viveram e
progrediram antes de sua encarnação.
114. Qual é o
estado da alma em sua origem?
As almas são
criadas simples e ignorantes, isto é, sem cultura e sem conhecimento do bem e
do mal, mas com aptidões iguais, para tudo. De princípio encontram-se em
espécie de infância, sem vontade própria nem consciência absoluta de sua
existência. Só lentamente desenvolvem-se-lhes as idéias e o livre-arbítrio. (O
Livro dos Espíritos, ns. 114 e seguintes).
115. A alma
realiza esse progresso anterior no seu estado propriamente dito ou em
precedente existência corporal?
Além do que
ensinam os Espíritos a este respeito, o estudo dos diferentes graus de
adiantamento do homem, na Terra, prova que o progresso anterior da alma deve
ter sido realizado numa série mais ou menos longa de existências corporais,
conforme o grau atingido.
A observação dos
fatos que diariamente se apresentam aos nossos olhos o demonstra de sobejo. (O
Livro dos Espíritos, ns. 166 a 222 - Revue Spirite, abril, 1862, págs. 97 a
106).
Livro: O que é o
Espiritismo – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário