Plureco de la Mondoj
105. Ĉu la
pluraj mondoj cirkulantaj en la spaco havas loĝantarojn kiel la Tero ?
Ĉiuj Spiritoj
asertas tion, kaj la racio diras, ke ne povas esti alie. La Tero okupas en la
spaco neniun specialan rangon, nek laŭ ĝia pozicio, nek laŭ ĝia volumeno, nenio
povus pravigi ĝian ekskluzivan privilegion esti la sola loĝata.
Cetere, Dio ne
estus kreinta tiujn miliardojn da globusoj nur por plaĉi al niaj okuloj; des
malpli, ĉar la plej grandan nombron nia vidpovo ne atingas. ("La Libro de
la Spiritoj", n-ro 55. – "Revue Spirite", 1858, paĝo 65: –
"Plureco de la mondoj", de Flammarion.)
106. Se la mondoj
estas loĝataj, ĉu iliaj loĝantoj en ĉio estas similaj al tiuj de la Tero ?
Alivorte, ĉu tiuj loĝantoj povus vivi ĉe ni kaj ni ĉe ili ?
La formo povus
esti preskaŭ la sama, sed la organismo devas esti adaptita al la medio, en kiu ĝi
devas vivi, kiel la fiŝoj estas farataj por vivi en akvo kaj la birdoj en la
aero. Se la medio estas malsama, kiel ĉio supozigas, kaj kiel ŝajnas demonstri
la astronomiaj observoj, la organismo devas esti malsama; ne estas do probable,
ke en sia normala stato, ili povus vivi unuj ĉe la aliaj, kun la samaj korpoj. Ĉi
tion konfirmas la Spiritoj.
107. Kredante,
ke tiuj mondoj estas loĝataj, ĉu en intelekta kaj morala senco ili estas en la sama
nivelo kiel la Tero ?
Laŭ la instruado
de la Spiritoj, la mondoj estas en tre malsamaj gradoj da progreso; kelkaj
estas en la sama nivelo kiel la Tero; aliaj estas malpli progresintaj: la homoj
en ili estas ankoraŭ pli brutalaj, pli materialaj kaj pli inklinaj al malbono.
Kontraŭe, aliaj
estas morale, intelekte kaj fizike pli progresintaj, en ili la morala malbono
estas nekonata, la artoj kaj atingis gradon da perfekteco, kian ni ne povas
kompreni, tie la fizika organismo, malpli materiala, ne estas submetita al la suferoj,
nek malsanoj, nek kriplaĵoj de la Tero. La homoj tie vivas en paco, ne penante
malutili unuj aliajn, sen la ĉagrenoj, la zorgoj, la afliktoj kaj la bezonoj,
kiuj ilin turmentas sur la Tero.
Aliaj ankoraŭ
pli progresintaj ekzistas, kie la korpa envolvaĵo, preskaŭ fluideca, alproksimiĝas
ĉiam pli kaj pli al la naturo de la anĝeloj. En la progresanta serio de la
mondoj, la Tero ne estas en la lasta rango, sed ĝi estas unu el la plej
materialaj kaj subevoluintaj. ("Revue Spirite", 1858, paĝoj 67, 108,
223; Same, 1860, paĝoj 318 kaj 320. – "La Evangelio laŭ Spiritismo",ĉap.
III.).
Libro: Kio estas
Spiritismo – Allan Kardec.
PLURALIDADE DOS
MUNDOS
105. Os
diferentes mundos que circulam no espaço, terão habitantes como a Terra?
Todos os
Espíritos o afirmam e a razão diz que assimdeve ser. A Terra não ocupa no
Universo nenhuma posição especial, nem por sua colocação, nem pelo seu volume,
e nada justificaria o privilégio exclusivo de ser habitada. Além disso, Deus
não teria criado milhares de globos, com o fim único de recrear-nos a vista,
tanto mais que o maior número deles se acha fora de nosso alcance. (O Livro dos
Espíritos, n.° 55. — Revue Spirite, 1858, pág. 65: Pluralité des mondes, por Flammarion.)
106. Se os mundos
são povoados, serão seus habitantes, em tudo, semelhantes aos da Terra? Em uma palavra,
poderiam eles viver entre nós, e nós entre eles?
A forma geral
poderia ser, mais ou menos, a mesma, mas o organismo deve ser adaptado ao meio
em que eles têm de viver, como os peixes são feitos para viver na água e as
aves no ar.
Se o meio for
diverso, como tudo leva a crê-lo e como parece demonstrá-lo as observações
astronômicas, a organização deve ser diferente; não é, pois, provável que, em seu
estado normal, eles possam mudar de mundo com os mesmos corpos. Isto é
confirmado por todos os Espíritos.
107. Admitindo que
esses mundos sejam povoados, estarão na mesma colocação que o nosso, sob o
ponto de vista intelectual e moral?
Segundo o ensino
dos Espíritos, os mundos se acham em graus de adiantamento muito diferentes;
alguns estão no mesmo ponto que o nosso; outros são mais atrasados, sendo sua
humanidade mais bruta, mais material e mais propensa ao mal. Pelo contrário,
outros são muito mais adiantados moral, intelectual e fisicamente; neles, o mal
moral é desconhecido, as artes e as ciências já atingiram um grau de perfeição
que foge à nossa apreciação; a organização física, menos material, não está
sujeita aos sofrimentos, moléstias e enfermidades; aí os homens vivem em paz,
sem buscar o prejuízo uns dos outros, isentos dos desgostos, cuidados, aflições
e necessidades que os apoquentam na Terra. Há, finalmente, outros ainda mais
adiantados, onde o invólucro corporal, quase fluídico, se aproxima cada vez
mais da natureza dos anjos.
Na série
progressiva dos mundos, o nosso nem ocupa o primeiro nem o último lugar, mas é
um dos mais materializados e atrasados. (Revue Spirite, 1858, págs. 67, 108 e
223. — Idem, 1860, págs. 318 e 320. — O Evangelho segundo o Espiritismo, cap.
III).
Livro: O que é o
Espíritismo – Allan Kardec.