Evoluado de la
Psikografio.
Poste oni
konstatis, ke la korbo, aŭ la tabuleto, estis nura alpendaĵo de la mano kaj ke
la mediumo, prenante mem la krajonon, skribis laŭ nevola, kvazaŭ febra impulso.
Per ĉi tiu
rimedo, la komunikaĵoj fariĝis pli rapide, pli facile kaj pli komplete; ĉi tiu
estas la hodiaŭ plej ĝenerala procedo, des pli, ĉar la nombro da personoj
dotitaj per tia kapablo estas grandega kaj pliiĝas ĉiutage. La sperto, fine,
konigis aliajn formojn de tiu kapablo, kaj oni eksciis, ke la komunikaĵoj povas
ankaŭ okazi per la parolo, aŭdado, vidado, palpado k.a., kaj eĉ per rekta
skribado de la Spiritoj, tio estas, sen ia helpo de la mano de l' mediumo, aŭ
de krajono.
Post tiu
konstato, restis esplori esencan punkton, nome la rolon de la mediumo ĉe la
respondoj kaj la parton, kiun li tie povas preni mekanike kaj morale. Du ĉefaj
cirkonstancoj, kiujn ne devus preterlasi atentema observanto, povas solvi la
demandon. La unua estas la maniero, kiel la korbo sin movas sub la influo de l'
mediumo, ĉe la nura kontakto de liaj fingroj kun ĝia rando; la ekzameno pruvas
la neeblecon de ia ajn direktado. Tiu neebleco estas pli evidenta, kiam du aŭ
tri personoj apogas kune la manojn sur la korbo; estus necesa vere
eksterordinara akordo de movoj, kaj, krom tio, absoluta identeco de pensoj, por
ke tiuj personoj povu doni saman respondon al la farita demando. Alia fakto, ne
malpli stranga, kreskigas la embarason, nome la radikala modifo de
skribkaraktero, laŭ la sin manifestanta Spirito; kaj ĉiufoje, kiam iu Spirito
revenas, lia skribkaraktero refariĝas. La mediumo devus do ekzerciĝi en la ŝanĝo
de sia skribkaraktero en dekoj da manieroj kaj, precipe, bone memori tiun, kiu
apartenas al tiu aŭ tiu alia Spirito.
La dua
cirkonstanco rezultas de la naturo mem de la respondoj: ili plej ofte, precipe
tiam, kiam temas pri abstraktaj aŭ sciencaj aferoj, staras okulfrape super la
konoj kaj, kelkafoje, trans la intelektaj limoj de la mediumo; cetere, ĉi tiu
ordinare havas nenian konscion pri tio, kion li skribas sub tiu influo. Tre
ofte li ja ne aŭdas aŭ ne komprenas la prezentitan demandon, ĉar tiu ĉi povas
esti farata en lingvo fremda al li, aŭ eĉ mense, kaj la respondo povas esti
donata en tiu idiomo mem. Fine, ofte okazas, ke la korbo skribas propramove,
sen antaŭa demando, pri ia ajn kaj tute neatendita afero.
ĉe iuj okazoj,
tiuj respondoj estas tiel saĝaj, profundaj kaj trafaj; ili elmontras tiel
altajn, tiel superbelajn pensojn, ke ili ne povas elveni krom el iu supera
intelekto, stampo de la plej pura moraleco; aliajn fojojn, ili estas tiel
senpripensaj, tiel frivolaj kaj ja tiel trivialaj, ke la racio rifuzas kredi,
ke ili povas veni de tiu sama fonto. Tiu diverseco de esprimomanieroj povas
esti klarigita nur per la malsameco de la sin manifestantaj intelektoj. ĉu tiuj
intelektoj troviĝas en la homaro aŭ ekster la homaro? Jen la tema punkto, kies
kompleta klarigo estas trovata en ĉi tiu verko, tia, kia ĝin donis la Spiritoj
mem.
Jen do evidentaj
efikoj, kiuj okazas ekster la kutima rondo de nia observado; kiuj fariĝas ne
mistere, sed en hela taglumo; kiuj povas esti konstatataj de ĉiu persono; kiuj
ne estas privilegio de unu sola individuo, sed kiujn miloj da homoj refaras laŭvole,
ĉiutage. Tiuj efikoj havas nepre ian kaŭzon, kaj, ĉar ili montras la agon de iu
intelekto kaj de iu volo, ili tial staras ekster la pure fizika sfero.
Pluraj teorioj
estas elpensitaj pri ĉi tiu temo: ni ilin baldaŭ ekzamenos kaj vidos, ĉu ili
klarigas ĉiujn ĉirilatajn faktojn. Ni dume konsentu la ekziston de estuloj
aliaj ol la homoj, ĉar tia estas la klarigo donata de la manifestiĝantoj; kaj
ni vidu, kion ili diras al ni.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Desenvolvimento da Psicografia.
Mais tarde reconheceu-se que a cesta e a prancheta nada mais eram do que
apêndices da mão, e o médium, tomando diretamente o lápis, pôs-se a escrever
por um impulso involuntário e quase febril. Por esse meio as comunicações se
tornaram mais rápidas, mais fáceis e mais completas: é esse hoje, o meio mais
comum, tanto que o número de pessoas dotadas dessa aptidão é bastante
considerável e se multiplica dia-a-dia. A experiência, por fim, tornou
conhecidas muitas outras variedades da faculdade mediúnica, descobrindo-se que
as comunicações podiam igualmente verificar-se através da escrita direta dos
Espíritos, ou seja, sem o concurso da mão do médium nem do lápis.
Verificado o fato, um ponto essencial restava a considerar: o papel do
médium nas respostas e a parte que nelas tomava, mecânica e espiritualmente.
Duas circunstâncias capitais, que não escapariam a um observador atento, podem
resolver a questão. A primeira é a maneira pela qual a cesta se move sob a sua
influência, pela simples imposição dos dedos na borda; o exame demonstra a
impossibilidade de um médium imprimir uma direção à cesta. Essa impossibilidade
se torna sobretudo evidente quando duas ou três pessoas tocam ao mesmo tempo na
mesma cesta; seria necessário entre elas uma concordância de movimentos
realmente fenomenal; seria ainda necessária a concordância de pensamentos para
que pudessem entender-se sobre a resposta a dar. Outro fato, não menos
original, vem ainda aumentar a dificuldade. É a mudança radical da letra,
segundo o Espírito que se manifesta e a cada vez que o mesmo Espírito volta,
repetindo-a. Seria, pois, necessário que o médium se tivesse exercitado em
modificar a própria letra de vinte maneiras diferentes, e sobretudo que ele
pudesse lembrar-se da caligrafia deste ou daquele Espírito.
A segunda circunstância resulta da própria natureza das respostas, que
são, na maioria dos casos, sobretudo quando se trata de questões abstratas ou
científicas, notoriamente fora dos conhecimentos e às vezes do alcance
intelectual do médium. Este, de resto, geralmente, não tem consciência do que
escreve e por outro lado nem mesmo entende a questão proposta, que pode ser
feita numa língua estranha ou mentalmente, sendo a resposta dada nessa língua.
Acontece, por fim, que a cesta escreve de maneira espontânea, sem nenhuma
questão proposta, sobre um assunto absolutamente inesperado.
As respostas, em certos casos, revelam um teor de sabedoria, de
profundeza e de oportunidade, pensamentos tão elevados e tão sublimes, que não
podem vir senão de uma inteligência superior, impregnada da mais pura
moralidade. De outras vezes, são tão levianas, tão frívolas e mesmo tão banais
que a razão se recusa a admitir que possam vir da mesma fonte. Essa diversidade
de linguagem não se pode explicar senão pela diversidade de inteligências que
se manifestam. Essas inteligências são humanas ou não? Esse é o ponto a
esclarecer e sobre o qual se encontrará nesta obra a explicação completa, tal
como foi dada pêlos próprios Espíritos.
Eis, portanto, os efeitos evidentes que se produzem fora do círculo
habitual de nossas observações; que não se passam de maneira misteriosa mas à
luz do dia; que todos podem ver e constatar; que não são privilégio de nenhum
indivíduo e que milhares de pessoas repetem à vontade todos os dias. Esses
efeitos têm necessariamente uma causa e, desde que revelam a ação de uma
inteligência e de uma vontade, saem fora do domínio puramente físico.
Muitas teorias foram formuladas a respeito. Passaremos a examiná-las dentro
em pouco e veremos se podem tornar compreensíveis todos os fatos produzidos.
Admitamos, por enquanto, a existência de seres distintos da Humanidade, pois é
essa a explicação dada pelas inteligências, e vejamos o que eles nos dizem.
Livro: O Livro dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário