sexta-feira, 2 de agosto de 2013

La Vorto ĉe la kreado de la Tero / O Verbo na criação terrestre

La Vorto ĉe la kreado de la Tero
La scienco de la mondo ne vidis liajn respektegindajn kaj saĝajn manojn ĉe la intimeco de la energioj, vivigantaj la tergloban organismon. Oni anstataŭigis lian providencon per la termino “naturo”, en ĉiuj esploroj kaj analizoj de la ekzistaĵaro, sed lia amo estis la Vorto de la kreado de la komenco, same kiel ĝi estas kaj estos la glora krono de ĉiuj surteraj estaĵoj en la senfina senmorteco. Kiam la elementoj de la naskiĝanta mondo sereniĝis, kiam la lumo de la Suno silente kisadis la malgajan belecon de la kontinentoj kaj de la primitivaj maroj, tiam Jesuo kunigis en la Supro la diajn interpretantojn de sia penso. Tiam vidiĝis malsupreniri sur la Teron, el la vastaĵoj de la senlimaj spacoj, ia nubo da kosmaj fortoj, kiu envolvis la ripozanta grandegan teran laboratorion.
Post kelka tempo, kiel sur la solidiĝinta krusto de nia planedo, tiel en la fundo de la oceanoj, oni povis observi la ekzistadon de ia viskoza substanco kovranta la tutan Teron.
Estis do faritaj la unuaj paŝoj sur la vojo de la organa vivo. El tiu gelateneca maso naskiĝis sur la Tero la protoplasmo kaj per ĝi Jesuo ĵetis sur la supraĵon de la mondo la sanktan ĝermon de la unuaj homoj.
Libro: Sur Vojo al la Lumo – Emmanuel / Chico Xavier.
O Verbo na criação terrestre
A Ciência do mundo não lhe viu as mãos augustas e sábias na intimidade das energias que vitalizam o organismo do globo. Substituíram-lhe a providência com a palavra “natureza”, em todos os seus estudos e análises da existência, mas o seu amor foi o Verbo da criação do princípio, como é e será a coroa gloriosa dos seres terrestres na imortalidade sem-fim. E quando serenaram os elementos do mundo nascente, quando a luz do Sol beijava, em silêncio, a beleza melancólica dos continentes e dos mares primitivos, Jesus reuniu nas Alturas os intérpretes divinos do seu pensamento. Viu-se, então, descer sobre a Terra, das amplidões dos espaços ilimitados, uma nuvem de forças cósmicas, que envolveu o imenso laboratório planetário em repouso.
Daí a algum tempo, na crosta solidificada do planeta, como no fundo dos oceanos, podia-se observar a existência de um elemento viscoso que cobria toda a Terra.
Estavam dados os primeiros passos no caminho da vida organizada. Com essa massa gelatinosa, nascia no orbe o protoplasma e, com ele, lançara Jesus à superfície do mundo o germe sagrado dos primeiros homens.
Livro: A Caminho da Luz – Emmanuel / Chico Xavier

Nenhum comentário:

Postar um comentário