IV - Inteligentaj
manifestaĵoj
Se
la fenomenoj, pri kiuj ni okupas nin, limigus sin al la movado de objektoj, ili
restus, kiel ni diris, sur la kampo de la fizikaj sciencoj; sed tio ne okazis;
estis destinite, ke ili konduku nin sur la vojon de strangaj faktoj. Per ni nescias
kies iniciato, oni kredis, ke oni eltrovis, ke la impulsodonata al la objektoj
ne estis nura efiko de ia mekanika,blinda forto, sed ke, en tiu movado,
evidentiĝis la enmiksiĝo de ia inteligenta kaŭzo. De la momento, kiam ĉi tiu
vojo estis malfermita, oni ekhavis tute novan kampon por observado; leviĝis la
vualo, kiu kaŝis al ni multajn misterojn. ĉu, efektive, ekzistas ia inteligenta
potenco? Jen la demando. Se tia potenco ekzistas, kio ĝi estas, kia ĝia naturo,
kiu ĝia origino? ĉu ĝi estas super la homaro? Jen aliaj demandoj, devenantaj de
la unua.
La
unuaj inteligentaj manifestaĵoj okazis pere de tabloj, kiuj sin klinadis kaj
frapadis certan nombron da fojoj per unu el siaj piedoj, kaj kiuj tiel
respondadis jes aŭ ne, laŭ interkonsento, al la faritaj demandoj. ĝis ĉi tiu
punkto, nenio nepre konvinkus la skeptikulojn, ĉar oni povus tie supozi ian
efikon de hazardo. Poste, oni ricevis pli longajn respondojn, per la literoj de
la alfabeto: la meblo faris difinitan nombron da frapoj, rilatan al la numero
de ĉiu litero de la alfabeto, kaj tiel estis formataj vortoj kaj frazoj,
respondantaj al la faritaj demandoj. La ĝusteco de la respondoj kaj ilia interrilateco
kun la demandoj kaŭzis miregon. Demandite pri lia naturo, la mistera estulo,
kiu tiel respondadis, deklaris, ke li estas Spirito aŭ Genio; li eldiris sian
nomon kaj donis plurajn informojn pri sia persono. ĉi tiu cirkonstanco estas tre
grava.
Neniu
ekpensis pri la Spiritoj por klarigi la fenomenon; ĉi tiu mem malkaŝis sian kaŭzon.
Ofte, en la ekzaktaj sciencoj, oni elpensas hipotezojn por ekhavi bazon por sia
rezonado; sed tia ne estas la nuna okazo.
Tia
procedo por korespondado estis longedaŭra kaj maloportuna. La Spirito, kaj tio
estas ankaŭ notinda fakto indikis alian rimedon. Unu el tiuj nevideblaj estuloj
konsilis la almeton de krajono al korbo aŭ alia objekto. Tiu korbo, staranta
sur paperfolio, estas ekmovata de tiu sama mistera potenco, kiu balancas la
tablojn; sed, anstataŭ simpla regula movado, la krajono faras per si mem
literojn, kiuj formas vortojn, frazojn kaj tutajn paroladojn de multe da paĝoj,
temantajn pri la plej altaj demandoj pri filozofio, moralo, metafiziko,
psikologio ktp; kaj tiel rapide, kiel se oni skribus per la mano.
Tiu
konsilo estis donita samtempe en Ameriko, en Francland kaj en pluraj aliaj
landoj. Jen la vortoj, per kiuj ĝi estis donita en Parizo, la 10-an de Junio
1853, al unu el la plej fervoraj adeptoj de la doktrino, jam de longe, ekde 1849,
sin okupinta pri la alvokado de la Spiritoj: “Alportu el la apuda ĉambro
korbeton; ligu al ĝi krajonon; metu ĉi tiun sur la paperon kaj, sur la randon
de l' korbeto, viajn fingrojn”. Post kelkaj momentoj, la korbo ekmoviĝis, kaj
la krajono tre legeble skribis jenan frazon: “Mi absolute malpermesas al vi
komuniki al iu ajn, kion mi ĵus diris; la venontan fojon, kiam mi skribos, mi
skribos pli bone”.
ĉar
la objekto, al kiu oni adaptas krajonon, estas nura ilo, tial ĝia naturo kaj
formo tute ne gravas; oni serĉis ĝian plej oportunan pozicion; fakte, multaj
homoj uzas por tio tabuleton.
La
korbeto, aŭ la tabuleto, povas esti ekmovata nur sub la influo de personoj, por
tio dotitaj per speciala kapablo kaj nomataj mediumoj, tio estas, rimedoj aŭ
perantoj inter la Spiritoj kaj la homoj. La kondiĉoj, havigantaj tian kapablon,
dependas de kaŭzoj samtempe moralaj kaj fizikaj, ankoraŭ neperfekte konataj; ĉar
ekzistas mediumoj junaj kaj maljunaj, viroj aŭ virinoj, kun ĉiaj gradoj da
intelekta disvolviĝo. Cetere, tiu kapablo kreskas per ekzercado.
Libro:
La Libro de la Spiritoj – Allan Kardec.
IV
– Manifestações Inteligentes
Se
os fenômenos de que nos ocupamos se restringissem ao movimento dos objetos,
teriam permanecido no domínio das ciências físicas; mas não aconteceu assim:
estavam destinados a nos colocarem na pista dos fatos de uma ordem estranha.
Acreditou-se haver descoberto, não sabemos por iniciativa de quem, que o
impulso dado aos objetos não era somente o produto de uma força mecânica cega,
mas que havia nesse movimento a intervenção de uma causa inteligente. Esta via,
uma vez aberta, oferecia um campo inteiramente novo de observações; era o véu
que se levantava sobre muitos mistérios. Mas haverá realmente neste caso uma
potência inteligente? Essa é a questão. Se essa potência existe, o que é ela,
qual a sua natureza, a sua origem? E ela superior à Humanidade? Tais são as
outras questões que decorrem da primeira.
As
primeiras manifestações inteligentes verificaram-se por meio de mesas que se
moviam e davam determinados golpes, batendo um pé, e assim respondiam, segundo
o que se havia convencionado, por “sim” ou por “não” à questão proposta. Até
aqui, nada de seguramente convincente para os céticos, porque podia crer-se num
efeito do acaso. Em seguida, obtiveram-se respostas mais desenvolvidas por meio
das letras do alfabeto: dando o móvel um número de ordem de cada letra,
chegava-se a se formarem palavras e frases que respondiam às questões
propostas. A justeza das respostas e sua correspondência com a pergunta
provocaram a admiração. O ser misterioso que assim respondia, interpelado sobre
a sua natureza, declarou que era um Espírito ou Genio, deu o seu nome e
forneceu diversas informações a seu respeito. Esta é uma circunstância muito
importante a notar. Ninguém havia então pensado nos Espíritos como um meio de
explicar o fenômeno; foi o próprio fenômeno que revelou a palavra. Fazem-se
hipóteses freqüentemente nas ciências exatas para se conseguir uma base ao
raciocínio; mas neste caso não foi o que se deu.
Esse
meio de correspondência era demorado e incômodo O Espírito e esta e também uma
circunstância digna de nota, indicou outro. Foi um desses seres invisíveis quem
aconselhou a adaptar-se um lápis a uma cesta ou a um outro objeto. A cesta,
posta sobre uma folha de papel, é movimentada pela mesma potência oculta que
faz girar as mesas; mas, em lugar de um simples movimento regular, o lápis
escreve por si mesmo, formando palavras frases discursos inteiros de muitas
páginas, tratando das mais altas questões de Filosofia, de Moral, de
Metafísica, de Psicologia etc., e isso com tanta rapidez como se escrevesse à
mão.
Esse
conselho foi dado simultaneamente na América, na França e em diversos países.
Eis os termos em que foi dado em Paris, a 10 de Junho de1853, a um dos mais
fervorosos adeptos da Doutrina, que há muitos anos desde 1849, se ocupava com a
evocação dos Espíritos: “Vá buscar no quarto ao lado a cestinha; prenda nela um
lápis, coloque-a sobre o papel e ponha-lhe os dedos na borda”. Feito isso,
depois de alguns instantes, a cesta se pôs em movimento e o lápis escreveu
legivelmente esta frase: “Isto que eu vos disse proíbo-vos expressamente de
dizer a alguém; na primeira vez que escrever, escreverei melhor”.
O
objeto a que se adapta o lápis, não sendo mais que simples instrumento sua
natureza e sua forma não importam; procurou-se a disposição mais cômoda e foi
assim que muitas pessoas passaram a usar uma prancheta.
A
cesta ou a prancheta não podem ser postas em movimento senão sob a influência
de certas pessoas, dotadas para isso de um poder especial e que se designa pelo
nome de médiuns, ou seja, intermediários entre os Espíritos e os homens. As
condições que produzem este poder estão ligadas a causas ao mesmo tempo físicas
e espirituais ainda imperfeitamente conhecidas porquanto se encontram médiuns
de todas as idades, de ambos os sexos e em todos os graus de desenvolvimento
intelectual. Essa faculdade, entretanto, se desenvolve pelo exercício.
Livro:
O Livro dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário