La Afableco kaj la Dolĉeco.
6. La bonvolemo
por siaj similuloj, frukto de l’ amo al la proksimulo, naskas la afablecon kaj
la dolĉecon, kiuj estas ilia manifestiĝo. Tamen oni ne devas ĉiam fidi je la ŝajnoj;
la edukiteco kaj la mondumaj decreguloj povas havigi al la homo ian surtavolaĵon
de tiuj kvalitoj. Kiom da homoj estas, kies ŝajna afableco estas nur porekstera
vesto, kies bela tranĉo kaŝas iliajn internajn misformaĵojn! La mondo estas
plena de tiuj personoj, kiuj estas dolĉaj, kondiĉe ke neniu ilin kolerigu, sed
kiuj mordas ĉe l’ unua kontraŭaĵo; kies lango, el oro, kiam ili parolas antaŭ
vi, fariĝas venena sago, kiam vi forestas.
Al tiu klaso
apartenas ankaŭ la homoj, ekstere indulgemaj, kiuj, hejmaj tiranoj, igas sian
familion kaj siajn subulojn suferi la pezon de ilia fiera despoteco, kvazaŭ por
kompensi al si la ĝenecon, kiun ili trudas al si mem eksterhejme; ne kuraĝante
montri aŭtoritatecon super fremduloj, kiuj remetus ilin en ilian lokon, ili
volas almenaŭ fari sin timataj de tiuj, kiuj ne povas malcedi al ili; ilia
vantemo ĝuas, povante diri: “Tie ĉi mi ordonas kaj estas obeata”, ne atentante,
ke ili povus aldoni pli prave: “kaj mi estas abomenata”.
Ne sufiĉas, ke
el la lipoj fluas lakto kaj mielo; se la koro ne partoprenas en tio, estas nur
hipokriteco. Tiu, kies afableco kaj mildeco ne estas nur ŝajnaj, neniam kontraŭdiras
sin; li estas la sama en la socio kaj inter intimuloj; cetere li scias, ke, se
per ŝajnoj oni trompas la homojn, Dion neniu trompas. (Lazaro. Parizo, 1861.)
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. IX.
A Afabilidade e
a doçura.
(Lázaro - Paris,
1861)
6. A
benevolência para com os semelhantes, fruto do ame ao próximo, produz a
afabilidade e a doçura, que são a sua manifestação. Entretanto, nem sempre se
deve fiar nas aparências, pois a educação e o traquejo do mundo podem dar o
verniz dessas qualidades. Quantos há, cuja fingida bonomia é apenas uma máscara
para uso externo, uma roupagem cujo corte bem calculado disfarçar as
deformidades ocultas! O mundo está cheio de pessoas que trazem o sorriso nos
lábios e o veneno no coração; que são doces, contanto que ninguém as moleste, mas
que mordem à menor contrariedade; cuja língua, dourada quando fala face a face,
se transforma em dardo venenoso, quando falam por trás.
A essa classe
pertencem ainda esses homens que são benignos fora de casa, mas tiranos domésticos,
que fazem a família e os subordinados suportarem o peso do seu orgulho e do seu
despotismo, como para compensar o constrangimento a que se submetem lá fora.
Não ousando impor sua autoridade aos estranhos, que os colocariam no seu lugar,
querem pelo menos ser temidos pelos que não podem resistir-lhes. Sua vaidade se
satisfaz com o poderem dizer: "Aqui eu mando e sou obedecido", sem
pensar que poderiam acrescentar, com mais razão: "E sou detestado".
Não basta que os
lábios destilem leite e mel, pois se o coração nada tem com isso, trata-se de hipocrisia.
Aquele cuja afabilidade e doçura não são fingidas, jamais se desmente. É o mesmo
para o mundo ou na intimidade, e sabe que se pode enganar os homens pelas aparências,
não pode enganar a Deus.
Livro: O Evangelho
Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. IX
Nenhum comentário:
Postar um comentário