Psikologio.
48. – Ĉu
Spiritismo klarigos al la psikologio la problemon pri la sidejo de la
intelekto?
Nur kun helpo de Spiritismo la psikologia
scienco povos difini la sidejon de la homa intelekto, ne en la nervaj aŭ glandaj
kompleksoj de la pereema korpo, sed en la senmorta Spirito.
49. – Kiel ni
komprenu la sonĝon?
Plej ofte la sonĝo estas refleksa aktiveco de
la psikaj situacioj de la homo en la meĥanismo de la ĉiutagaj luktoj, kiam la
organaj fortoj dormetas por necesa ripozo.
Sed en certaj
cirkonstancoj, same kiel en la antaŭavertaj fenomenoj, aŭ en tiuj de
somnambulismo, en kiuj la enkarna animo atingas altan gradon da parta liberiĝo,
la sonĝo prezentas la relativan liberecon de la Spirito katenita sur la Tero,
kiam povas okazi la komunikiĝo “inter vivos”, kaj, kiom eble, okazas la
profetaj vizioj, faktoj ĉiam aranĝitaj de la spiritaj mentoroj el alta
hierarkio, obeantaj al noblaj celoj, kaj kiam la enkarniĝinto, en kelkatempa
libereco, povas ricevi de siaj amikoj kaj gvidantoj el la nevidebla sfero la
senperajn parolon kaj influon.
50. – Ĉu la
inklino estas ia memoraĵo el la pasintaj ekzistadoj?
La inklino estas natura impulso devenanta de
la ripeto de analogaj spertoj, tra pluraj ekzistadoj. Ĝiaj karakteroj, en la
infana stato, estas la plej konvinka pruvo pri la doktrino de reenkarniĝo.
51. – Ĉu
frenezeco ĉiam estas provo?
La mensa perturbo ĉiam estas malfacila, dolora
provo. Sed, povante prezenti la elpagon de ŝuldo el la malfacilega, nekonata
pasinteco, tiu realaĵo eble estas rezulto de hodiaŭa senzorgemo, en la pasema
nuno, kaj estas necesa, super ĉiuj ceteraj, tiu admono, rekomendanta preĝon kaj
viglecon.
52. – Ĉu
halucino estas cerba aŭ spirita fenomeno?
La halucino ĉiam estas ekskluzive spirita
fenomeno, sed ĝi povas estiĝi el ekskluzive organaj perturboj, kiuj fariĝos refleksaj
en la sensoria aparato, difektante la instrumenton de la sentumoj, per kiuj la
spirito manifestiĝas.
53. – Ĉu la
bonaj aŭ malbonaj pensoj de la enkarniĝinta estulo atingas la psikon de liaj
surteraj fratoj, al kiuj tiuj pensoj direktiĝas?
La animoj, kiuj efektive preĝas kaj viglas laŭ
la evangeliaj lecionoj, konstruas sian propran fortikaĵon por ĉiuj agoj de
spontanea defendo.
La bonaj pensoj
ĉiam naskas la plej grandan bonon ĉe tiuj, kiujn ili celas, ĉar ili adaptiĝas
al la esenco de la unika Leĝo, kiu estas la Amo en la pleneco de ĝiaj diaj
manifestiĝoj.
La malsuperaj
pensoj povas atingi sian celon en identaj cirkonstancoj, kiam la homo fariĝas
inda je tiuj doloraj batoj, laŭ la kompensanta justeco.
Sed ĉiuj
tiaspecaj faroj estas superataj de la Dia Providenco, plenumanta siajn planojn
de justeco, kun favorkoreco kaj saĝo.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Psicologia
48 – O
Espiritismo esclarecerá a Psicologia quanto ao problema da sede de inteligência?
Somente com a cooperação do Espiritismo poderá
a ciência psicológica definir a sede da inteligência humana, não nos complexos
nervosos ou glandulares do corpo perecível, mas no espírito imortal.
49 – Como
devemos conceituar o sonho?
Na maioria das vezes, o sonho constitui
atividade reflexa das situações psicológicas do homem no mecanismo das lutas de
cada dia; quando as forças orgânicas dormitam em repouso indispensável.
Em determinadas
circunstâncias, contudo, como nos fenômenos premonitórios, ou nos de
sonambulismo, em que a alma encarnada alcança elevada porcentagem de
desprendimento parcial, o sonho representa a liberdade relativa do espírito prisioneiro
da Terra, quando, então, se poderá verificar a comunicação inter vivos, e,
quanto possível, as visões proféticas, fatos esses sempre organizados pelos
mentores espirituais de elevada hierarquia, obedecendo a fins superiores, e
quando o encarnado em temporária liberdade pode receber a palavra e a
influência diretas de seus amigos e orientadores do plano invisível.
50 – A vocação é
uma lembrança das existências passadas?
A vocação é o impulso natural oriundo da
repetição de análogas experiências, através de muitas vidas.
Suas
características, nas disposições infantis, são o testemunho mais eloqüente da
verdade reencarnacionista.
51 – A loucura é
sempre uma prova?
O desequilíbrio mental é sempre uma provação
difícil e dolorosa. Essa realidade, contudo, podendo representar o resgate de
uma dívida do pretérito escabroso e desconhecido pode, igualmente, constituir
uma resultante da imprevidência de hoje, no presente que passa, fazendo
necessária, acima de todas as exortações, aquela que recomenda a oração e a
vigilância.
52 – A
alucinação é fenômeno do cérebro ou do espírito?
A alucinação é sempre um fenômeno
intrinsecamente espiritual, mas pode nascer de perturbações estritamente
orgânicas, que se façam reflexas no aparelho sensorial, viciando o instrumento
dos sentidos, por onde o espírito se manifesta.
53 – Os bons ou
maus pensamentos do ser encarnado afetam a organização psíquica de seus irmãos
na Terra, aos quais sejam dirigidas?
Os corações que
oram e vigiam, realmente, de acordo com as lições evangélicas, constroem a sua
própria fortaleza, para todos os movimentos de defesa espontânea.
Os bons
pensamentos produzem sempre o máximo bem sobre aqueles que representam os seus
objetivos, por se enquadrarem na essência da Lei Única, que é o Amor em todas
as suas divinas manifestações; os de natureza inferior podem afetar o seu
objeto, em identidade de circunstâncias, quando a criatura se faz credora
desses choques dolorosos, na justiça das compensações.
Sobre todos os
feitos dessa natureza, todavia, prevalece a Providência Divina, que opera a
execução de seus desígnios de equidade, com misericórdia e sabedoria.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário