Perceptoj, sensacoj kaj suferoj de la
Spiritoj
237. ĉu la
animo, en la mondo de la Spiritoj, havas ankoraŭ la perceptojn, kiujn ĝi havis
en ĉi tiu vivo?
Jes, kaj ankaŭ
aliajn, kiujn ĝi ne havis, ĉar la korpo estis kvazaŭa vualo, ilin ombranta. La
intelekto estas atributo de la Spirito, sed tiu atributo pli libere manifestiĝas
tiam, kiam nenio ĝin malhelpas.
238. ĉu la
Spiritoj havas senlimajn perceptojn kaj konojn, tio estas, ĉu ili scias ĉion?
Ju pli ili
alproksimiĝas al la perfekteco, des pli ili scias; se ili estas superaj, ili
multe scias; la malsuperaj pli aŭ malpli bone scias ion pri ĉiuj aferoj.
243. ĉu la
Spiritoj konas la estontecon?
Tio ankaŭ
dependas de ilia perfekteco; ili ofte ĝin apenaŭ duonvidas, sed estas ne ĉiam
permesite al ili ĝin malkaŝi ; kiam ili ĝin vidas, ĝi ŝajnas al ili kvazaŭ nuna.
La Spirito vidas la estontecon ĉiam pli klare, proporcie kiel li altiĝas al
Dio. Post la morto, la animo vidas kaj kaptas, per sola rigardo, siajn pasintajn
migradojn, sed ĝi ne povas vidi, kion Dio al ĝi destinas; por tio, ĝi devas sin
tute doni al Li post multe da ekzistadoj.
243 a) ĉu la Spiritoj, atingintaj la perfektecon,
havas plenan konon pri la estonteco?
Plenan ne estas
la ĝusta vorto, ĉar Dio sola estas la Superega Majstro, kaj neniu ajn povas Lin
egali.
244. ĉu la
Spiritoj vidas Dion?
Nur la Superaj
Spiritoj Lin vidas kaj komprenas; la malsuperaj Lin nur sentas kaj konjektas.
244a) Kiam
malsupera Spirito diras, ke Dio permesas aŭ malpermesas al li ion, kiel do li
scias, ke tiu ordono venos de Dio?
Tiu Spirito ne
vidas Dion, sed li sentas la Dian superpotencon; kiam io ne devas esti farita aŭ
iu vorto ne devas esti dirita, tiu Spirito eksentas, kiel intuicion, nevideblan
averton, malpermesantan al li tion fari. ĉu vi mem ne havas antaŭsentojn, kiuj
estas ja sekretaj avertoj, konsilantaj al vi fari aŭ ne fari tion aŭ tion
alian? Io sama okazas al ni, kun tiu diferenco, ke ĝi estas pli sentebla; vi ja
komprenas, ke, ĉar la esenco de la Spiritoj estas pli subtila ol via, tial ni
pli bone povas ricevi la Diajn avertojn.
244b) ĉu al la malsuperaj Spiritoj la ordono estas
donata rekte de Dio aŭ pere de aliaj Spiritoj?
ĝi ne venas al
ili rekte de Dio mem; por komunikiĝi kun Li, oni bezonas specialan indon. Dio
transsendas al ili Siajn ordonojn pere de Spiritoj, pli alte starantaj per instruiteco
kaj perfekteco.
246. ĉu la
Spiritoj bezonas lumon por vidi?
Ili vidas per si
mem, ne bezonante ian eksteran lumon; por ili ne ekzistas mallumo, escepte de
tiu, en kiu ili eble troviĝas por kulpelpago.
253. ĉu la
Spiritoj spertas niajn fizikajn bezonojn kaj suferojn?
La Spiritoj
konas ilin, ĉar ili jam travivis tiujn bezonojn kaj suferojn; sed ĉi tiujn ili
ne elportas materie kiel vi: ili estas Spiritoj.
254. ĉu la
Spiritoj spertas lacecon kaj bezonon de ripozo?
Ili ne povas
sperti lacecon tian, kia vi ĝin komprenas, kaj sekve ili ne bezonas korpan
ripozon, ĉar ili ne havas organojn, kies forto devus esti restarigita; sed la
Spirito ripozas laŭ tiu senco, ke li ne troviĝas en konstanta aktiveco. La
Spirito ne agas en materiala maniero; lia ago estas tute intelekta kaj lia
ripozo nur morala: tio signifas, ke ĉe kelkaj momentoj lia penso ne estas tiel aktiva
nek sin fiksas sur ia difinita objekto; tio estas vera ripozo, kiun cetere oni
ne povas kompari kun la korpa. La kvazaŭa laceco, kiun la Spiritoj povas senti,
rilatas al ilia malsupereco, ĉar ju pli altrangaj ili estas, des malpli necesa
al ili estas ripozo.
255. Kiam iu
Spirito diras, ke li suferas, kia estas tiu sufero?
Moralaj angoroj,
kiuj lin turmentas pli akre, ol la fizikaj suferoj.
256. Kiel do oni
klarigu, ke iuj Spiritoj plendas pro varmo aŭ malvarmo?
Tio estas memoro
pri tio, kion ili suferis dum sia vivo, memoro iafoje tiel peniga kiel la
realo; ofte, ankaŭ, tio estas ia komparo, per kiu, manke de pli bonaj vortoj, ili
esprimas sian situacion. Kiam ili memoras sian korpon, ili sentas ian impreson,
same kiel homo, demetinte mantelon, kredas, kelkan tempon, ke li ĝin ankoraŭ surhavas.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Percepções,
Sensações e Sofrimentos dos Espíritos
237. A alma, uma
vez no mundo dos Espíritos, tem ainda as percepções que tinha nesta vida?
— Sim, e outras
que não possuía, porque o seu corpo era como um véu que a obscurecia. A
inteligência é um atributo do Espírito, mas se manifesta mais livremente quando
não tem entraves.
238. As
percepções e os conhecimentos dos Espíritos são ilimitados? Sabem eles todas as
coisas?
— Quanto mais se
aproximam da perfeição, mais sabem; se são superiores, sabem muito. Os
Espíritos inferiores são mais ou menos ignorantes em todos os assuntos.
243. Os
Espíritos conhecem o futuro?
— Depende,
ainda, da sua perfeição. Quase sempre, nada mais fazem do que entrevê-lo, mas
nem sempre têm a permissão de o revelar. Quando o vêem, ele lhes parece
presente. O Espírito vê o futuro mais claramente, à medida que se aproxima de
Deus. Depois da morte, a alma vê e abarca de relance as suas migrações
passadas, mas não pode ver o que Deus lhe prepara. Para isso, é necessário que
esteja integrada nele, depois de muitas existências.
243a) Os
Espíritos chegados à perfeição absoluta têm completo conhecimento do futuro?
— Completo não é
o termo, porque Deus é o único e soberano Senhor e ninguém o pode igualar.
244. Os
Espíritos vêem a Deus?
— Somente os
Espíritos superiores o vêem e compreendem; os Espíritos inferiores o sentem e
adivinham.
244. a) Quando
um Espírito inferior diz que Deus lhe proíbe ou permite uma coisa, como sabe
que a ordem vem de Deus?
— Ele não vê a Deus, mas sente a sua
soberania, e quando uma coisa não deve ser feita ou uma palavra não deve ser
dita, recebe uma intuição, uma advertência invisível, que o inibe de fazê-lo.
Vós mesmos tendes pressentimentos que são para vós como advertências secretas,
para fazerdes ou não alguma coisa. O mesmo acontece conosco mas em grau
superior, pois compreendes que, sendo mais sutil do que a vossa a essência dos
Espíritos, eles podem receber mais facilmente as advertências divinas.
244. b) A ordem é transmitida diretamente por
Deus, ou por intermédio de outros Espíritos?
— Não vem diretamente de Deus, pois para
comunicar-se com ele é preciso merecê-lo. Deus transmite as suas ordens pêlos
Espíritos que estão mais elevados em perfeição e instrução.
246. Os
Espíritos precisam de luz para ver?
— Vêem pela luz
própria, sem necessidade de luz exterior. Para eles não há trevas, a não ser
aquelas em que podem encontrar-se por expiação.
253. Os Espíritos
experimentam as nossas necessidades e os nossos sofrimentos físicos?
— Eles os conhecem, porque os sofreram, mas
não os experimentam como vós, porque são Espíritos.
254. Os
Espíritos sentem fadiga e necessidade de repouso?
— Não podem
sentir a fadiga como a entendeis, e, portanto não necessitam do repouso
corporal, pois não possuem órgãos em que as forças tenham de ser restauradas.
Mas o Espírito repousa, no sentido de não permanecer numa atividade constante.
Ele não age de maneira material porque a sua ação é toda intelectual e o seu
repouso é todo moral. Há momentos em que
o seu pensamento diminui de atividade e não se dirige a um objetivo
determinado; este é um verdadeiro repouso, mas não se pode compará-lo ao do
corpo. A espécie de fadiga que os Espíritos podem provar esta na razão da sua
inferioridade, pois quanto mais se elevam, de menos repouso necessitam.
255. Quando um
Espírito diz que sofre, de que natureza é o seu sofrimento?
— Angústias
morais, que o torturam mais dolorosamente que os sofrimentos físicos.
256. Como alguns
Espíritos se queixam de frio ou calor?
— Lembrança do
que sofreram durante a vida e algumas vezes tão penosa como a própria
realidade. Freqüentemente, é uma comparação que fazem, para exprimirem a sua
situação. Quando se lembram do corpo experimentam uma espécie de impressão,
como quando se tira uma capa e algum tempo depois ainda se pensa estar com ela.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário