sexta-feira, 2 de agosto de 2013

Biologio / Biologia - 1

Biologio / Biologia - 1
27. – Kiel ni komprenu la Naturon?
– La Naturo estas ĉiam la dia libro, kie la manoj de Dio skribas la historion de Lia saĝeco; libro de la vivo, kiu estas la lernejo por la spirita progreso de la homo, senĉese elvolviĝanta per penado kaj sindonemo de Liaj disĉiploj. 
28. – Ĉu la manifestiĝoj de vivo en la diversaj regnoj de la Naturo, inkluzive de la homo, signifas la esprimon de la Dia Vorto laŭ grada skalo en la procesoj de la surtera perfektiĝo?
– Jes, en ĉiuj regnoj de la Naturo pulsas la Dio-vibro, kiel la Dia Vorto de la Senfina Kreado; kaj, en la senfina kadro de laboro kaj sperto, ĉiuj principoj, same kiel ĉiuj individuoj, registras siajn valorojn kaj sanktajn akiraĵojn por la senmorta vivo.
29. – Ĉu la Spiritoj kunlaboras en la elvolviĝo de la embrio de la korpo, en kiun ili reenkarniĝos? Se jes, ĉu ili influas sur la ĉelajn kompleksojn de la fizikaj heredaĵo, por ke la estontaj korpoj estu dotitaj per certaj elementoj kapablaj kontentigi la sekvojn de la provo aŭ misio, kiujn ili devas plenumi?
– En la okazo de la progresintaj Spiritoj, mastroj de propraj, netransdoneblaj faroj, tiu kunlaboro preskaŭ ĉiam okazas ĉe la penado de la komisiitoj de Jesuo, kiuj agas por tio, celante la estontecon de siaj luktoj en la materia medio.
Ni tamen konsideru, ke la ribelemaj aŭ indiferentaj Spiritoj, senigitaj je la nepre necesaj propraj valoroj, devas akcepti la decidon de la menciitaj komisiitoj, kiuj elektas ja la provojn, kiujn ili meritas, aŭ kiuj estas nepre necesaj por ilia proceso de elaĉeto aŭ evoluo.
30. – Ĉu estas organoj en la spirita korpo?
– Laŭ la esencaj leĝoj, regantaj la surteran vivon, ampleksante la spiritajn sferojn pli proksimajn al nia planedo, escepte de iaj aliiĝoj truditaj de la provo aŭ plenumota tasko, la fizika korpo jam estas preskaŭa eksteraĵo de la perispirita korpo, subordigita al la imperativoj de pli kruda materio, en la meĥanismo de la ĉelaj heredaĵoj, kiuj siavice adaptiĝas al la nepre necesaj provoj aŭ atestoj de ĉiu individuo.
31. – Ĉu la reenkarniĝo komenciĝas kun la unuaj vivo-manifestiĝoj de la homa embrio?
– Ekde la unuaj momentoj de tiaj manifestiĝoj, la Spirito spertas la efikojn de sia nova situacio. Sed estas grave konfesi, ke la spiritoj pli klarmensaj, kontraŭe al tiuj pli malklarmensaj kaj nesciaj, ĝuas preskaŭ plenan liberecon, ĝis la kompleta firmiĝo de la materiaj ligiloj ĉe sia nova naskiĝo en la mondo.
Libro: La Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
Biologia
27 –Como devemos compreender a Natureza?
-A Natureza é sempre o livro divino, onde as mãos de Deus escrevem a história de sua sabedoria, livro da vida que constitui a escola de progresso espiritual do homem, evolvendo constantemente com o esforço e a dedicação de seus discípulos.
28 –As manifestações de vida nos vários reinos da Natureza, abrangendo o homem, significam a expressão do Verbo Divino, em escala gradativa nos processos de aperfeiçoamento da Terra?
-Sim, em todos os reinos da Natureza palpita a vibração de Deus, como o Verbo Divino da Criação Infinita, e, no quadro sem-fim do trabalho da experiência, todos os princípios, como todos os indivíduos, catalogam os seus valores e aquisições sagradas para a vida imortal.
29 –Os Espíritos cooperam no desenvolvimento do embrião do corpo em que se vão reencarnar? E, em caso afirmativo, chegam a operar nos complexos celulares da herança física, para que os corpos futuros sejam dotados de certos elementos aptos a satisfazerem as circunstâncias da prova ou missão que hajam de cumprir?
-No caso dos espíritos envolvidos, senhores de realizações próprias, inalienáveis, essa cooperação quase sempre se verifica, junto ao esforço dos prepostos de Jesus, que operam nesse sentido, com vistas ao porvir de suas lutas no ambiente material.
Temos de considerar, todavia, que os espíritos rebeldes, ou indiferentes, desprovidos dos valores próprios indispensáveis, têm de aceitar a deliberação dos prepostos referidos, os quais escolhem as substâncias que merecem ou que lhes são imprescindíveis no processo de resgate ou de evolução.
30 –Há órgãos no corpo espiritual?
-Dentro das leis substanciais que regem a vida terrestre, extensiva às esferas espirituais mais próximas do planeta, já o corpo físico; executadas certas alterações impostas pela prova ou tarefa a realizar, é uma exteriorização aproximada do corpo perispiritual, exteriorização essa que se subordina aos imperativos da matéria mais grosseira, no mecanismo de heranças celulares, as quais, por sua vez, se enquadram nas indispensáveis provações ou testemunhos de cada indivíduo.
31 –A reencarnação inicia-se com as primeiras manifestações de vida do embrião humano?
-Desde o instante primeiro de tais manifestações, a entidade espiritual experimenta os efeitos de sua nova condição. Imposta reconhecer, todavia, que o espírito mais lúcido, em contraposição com os mais obscurecidos e ignorantes, goza de quase inteira liberdade, até a consolidação total dos laços materiais com o novo nascimento na esfera do mundo.
Livro: O Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário