PSIKOLOGIO
42. – Kiel ni
komprenu, per Spiritismo, la psikologian normon, asertantan, ke la sperto de
niaj kvin sentumoj estas la tuta fundamento de nia mensa vivo?
– Spiritismo
klarigas, ke la homo estas mastro de pli vasta posedaĵo firmigita sur liaj
spertoj en pasintaj ekzistadoj, kaj ĝi pruvas, ke la efektiva fundamento de la
mensa vivo ne sidas absolute sur la korpaj sentumoj, sed ankaŭ sur la latentaj
memoraĵoj el la pasinteco, pri kiuj la fenomenoj de antaŭtempa inteligenteco,
sur la Tero, estas plej elokventaj atestoj.
43. – Ĉu la
monda Psikologio, difinante kiel sidejon de la memoro, de la juĝ- kaj
imag-povo, tiujn partojn de la homa cerbo, kies funkcioj ankoraŭ ne estas
precize konataj de la Scienco, prokrastas la solvon de iu problemo, kiu povas
esti plenumata nur per spiritismaj scioj?
– Malakordante
kun la diaj pensoj, la surtera Psikologio okazigas tiun prokraston, tiel longe,
ĝis ĝi sukcesos atingi la profundan estuaron de la tuta vero.
44. – Ĉu la
Psikologio povos trovi ian plenan solvon de la problemo de la mensaj malordoj,
nomataj psikologiaj anomalioj?
– Utiligante
sole nur la materialojn de la homa scienco, la Psikologio ne plenumos tiun
deziron, konservante sin sur la kampo de la difinoj kaj studoj, malproksimaj de
la kaŭzo.
La mondaj scioj
tamen marŝas, celante la evoluon de tiu scienco laŭ la principoj de Spiritismo.
Tiam, ĝiaj esplorantoj povos atingi la necesajn solvojn.
45. – Ĉu,
valorigante la nekonatajn povojn de nia mensa aparato, la Freŭda psikanalizo
prezentas ian alproksimigan strekon inter Psikologio kaj Spiritismo?
– Tiuj mondaj
skoloj ĉiam estas gravaj provoj al akiro de la profundaj spiritaj veraĵoj, sed
iliaj majstroj, kun raraj esceptoj, perdiĝas en la vantamo de akademiaj titoloj
aŭ en la falsa taksado de la konvenciaj valoroj.
Almenaŭ nun, la
sciencaj antaŭjuĝoj malebligas la efektivan alproksimiĝon de la oficiala
Psikologio kaj Spiritismo.
La procesoj de
la unua koncernas la nekonatan parton de la mensa mondo, kiun oni nomas
konscienco, tute ne difinante tiun misteran kripton de la homa personeco, ĝin
ekzamenante nur ĉe la pompa klasifiko de vortoj. Sed nur per la spiritismaj
principoj la psikologiaj metodoj sukcesos kompreni, ke tiu sekreta regiono de
la psika sfero de ĉiu homo estas la profunda rezervejo de la spertoj el la
pasinteco, el multoblaj ekzistadoj de la kreito, mirinda arkivo, kie ĉiuj
pasintaj konkeroj estas deponitaj en potencialaj energioj, tiel, ke ili
reaperos en oportuna momento
46. – Kiel ni
komprenu la tiel nomatajn kompleksojn aŭ asociojn de ideoj en la mensa
fenomeno?
– Ni scias, ke
la asociadoj de ideoj ne havas sian kaŭzon en la nervaj ĉeloj, sed ke ili estas
spontaneaj agoj de la spirito en la vasta cirkonstanca meĥanismo, agoj
originantaj el lia senĉesa klopodo, kaj ili estas projektitaj per la materia
cerbo, kiu estas nenio alia ol pasiva instrumento.
47. – Kial,
rilate la studon de la mensaj procesoj, la psikologoj de la mondo estas
dividitaj, sur la kampo de la opinio?
– La homaj
psikologoj, ankoraŭ troviĝantaj tre malproksime de la spiritaj veraĵoj,
dividiĝas sole nur pro persona vanto, en siaj skoloj, des pli ĉar, analizante
nur la efikojn, ili ne esploras la kaŭzojn kaj perdiĝas en la komplikaj
sciencaj nomenklaturoj, ne donante seriozan kaj simplan difinon de la mensa
proceso, kie superstaras la profundaj realaĵoj de la spirito.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
PSICOLOGIA
42 – Como
poderemos compreender, pelo Espiritismo, o preceito da Psicologia que afirma a
experiência dos nossos cinco sentidos como todo o fundamento de nossa vida mental?
- O Espiritismo
esclarece que o homem é senhor de um patrimônio mais vasto, consolidado nas
suas experiências de outras vidas, provando que o legítimo fundamento da vida
mental não reside, de maneira absoluta, na contribuição dos sentidos corporais,
mas também nas recordações latentes do pretérito, das quais os fenômenos da
inteligência prematura, na Terra, são os testemunhos mais eloqüentes.
43 – Estabelecendo
a psicologia do mundo como sede da memória, do julgamento e da imaginação, as
partes do cérebro humano, cujas funções não são ainda devidamente conhecidas
pela Ciência, retardam a solução de um problema que só pode ser satisfeito
pelos conhecimentos espiritistas?
- Distante das
cogitações de ordem divina, a psicologia terrestre efetua essa procrastinação,
até que consiga atingir o profundo estuário da verdade integral.
44 – Poderá a
Psicologia chegar a uma solução cabal do problema das desordens mentais,
denominadas anormalidades psicológicas?
- Movimentando
tão-somente os materiais da ciência humana, a Psicologia não atingirá esse
desiderato, conservando-se no terreno das definições e dos estudos, distantes
da causa.
Os conhecimentos
do mundo, porém, caminham para a evolução dessa ciência à luz do Espiritismo,
quando, então, seus investigadores poderão alcançar as soluções precisas.
45 – A
psicanálise freudiana, valorizando os poderes desconhecidos do nosso aparelhamento
mental, representa um traço de aproximação entre a Psicologia e o Espiritismo?
- Essas escolas
do mundo constituem sempre grandes tentativas para aquisição das profundas
verdades espirituais, mas os seus mestres, com raras exceções, se perdem na
vaidade dos títulos acadêmicos ou nas falsas apreciações dos valores convencionais.
Os preconceitos
científicos, por enquanto, impossibilitam a aproximação legítima da Psicologia
oficial e do Espiritismo.
Os processos da
primeira falam da parte desconhecida do mundo mental, a que chamam de
subconsciente, sem definir essa cripta misteriosa da personalidade humana,
examinando-a apenas na classificação pomposa das palavras.
Entretanto,
somente à luz do Espiritismo poderão os métodos psicológicos aprender que essa
zona oculta, da esfera psíquica de cada um, é o reservatório profundo das
experiências do passado, em existências múltiplas da criatura, arquivo
maravilhoso em todas as conquistas do pretérito são depositadas em energias
potenciais, de modo a ressurgirem no momento oportuno.
46 – Como
poderemos compreender os chamados complexos ou associações de idéias no
fenômeno mental?
- Sabemos que as
associações de idéias não têm causa nas células nervosas, constituindo antes
ações espontâneas do espírito dentro do vasto mecanismo circunstancial; ações
essas, oriundas do seu esforço incessantes, projetadas através do cérebro
mental, que não é mais que um instrumento passivo.
47 – Por que,
relativamente ao estudo dos processos mentais, se encontram divididos no campo
da opinião os psicologistas do mundo?
- Os
psicologistas humanos, que se encontram ainda distantes das verdades espirituais,
divide-se tão-só pelas manifestações do personalismo, dentro de suas escolas;
mesmo porque, analisando apenas os efeitos,, não investigam as causas,
perdendo-se na complicação das nomenclaturas científicas, sem uma definição
séria e simples do processo mental, onde se sobrelevam as profundas realidades
do espírito.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário