Biologio
32. – Kiam la
embrio formiĝas, ĉu okazas ia interpenetro de fluidaĵoj inter la gravedulino
kaj la spirito tiam ligita al la feto? Ĉu ekzistas kontroleblaj sekvoj?
– Tiu
interpenetro de fluidaĵoj estas natura kaj pravigebla, ne malofte okazigante
tre subtilajn fenomenojn, kiel la tiel nomatajn “denaskajn signojn”, kiuj nur
pli malfrue povos esti komprenataj de la monda scienco, pliriĉigante la kadron de
valoroj de la biologio, ĉe la profunda studado de la originoj.
33. – Ĉu la
Spirito, en ĉiu el siaj enkarniĝoj, rememoras siajn evoluajn stadiojn, same
kiel okazas al la materia embrio, kiu rememoras, antaŭ la naskiĝo, la tutan
evoluon de sia specio?
– Tiu rememoro
en la plimulto da okazoj efektiviĝas pro la oportuneco, kiun ĝi donas al la
enkarniĝinta animo dece konduti, en la samaj cirkonstancoj de sia kulpa
pasinteco; sed ĝi ne estas ĝenerala regulo, kaj ni atentigu, ke, ju pli grandaj
estas la akiraĵoj de saĝeco kaj amo, des pli malproksime troviĝos la spirito,
ĉe sia surtera lernado, de tiu rememoro pri la materiaj spertoj, de kies dolora
ĉeesto li tiam povos liberiĝi pro sia supera spiriteco.
34. – Ĉu la tiel
nomata genealogia arbo de la homoj havas identan signifon en la spirita sfero?
– En la spirita
sfero persistas la sama penado por la konservado kaj plivastigo de la familiaj
korinklinoj, kaj, jen ĉe la surteraj regeneraj laboroj, jen en la sanktiga lumo
de la astraj sferoj, la pasioj kaj malpuraj sentoj aliiĝas en sanktajn ligilojn
de la spirito. Sed la genealogia arbo,
tiel, kiel ĝi estas konata en la surtera lukto, ne transportiĝas al la
nevidebla sfero, ĉar tie la sangaj ligiloj estas anstataŭataj de la altiroj de
la sublimaj amo-sentoj purigitaj per la abundo da spertoj kaj luktoj komune
travivitaj.
35. – Ĉu la
genetiko estas submetia al pure materiaj leĝoj?
– La genetikaj
leĝoj estas gvidataj de nombraj psikaj agantoj, kiujn la surtera scienco tute
ne povas formuli, konforme al siaj materialismaj postulatoj. Ofte, tiuj psikaj
agantoj estas vigligitaj de la spiritaj senditoj komisiitaj por tiu aŭ alia
misio ĉe la fluoj de la profunda vivofonto. Jen kial la genetikistoj ofte
renkontas neatenditajn problemojn, kiuj translokas la centron de iliaj antaŭaj
konkludoj.
36. – Ĉu la
genetiko povas starigi rimedojn por plibonigi la homon?
– El la fizika
vidpunkto, la naturo mem de la mondo senĉese plibonigas la homoj per siaj
procesoj de natura selekto.
En tiu senco, la
genetiko povas agi nur kopiante la propran materian naturon. Sed se tiu scienco
esploros la spiritajn faktorojn, aliĝante al la altaj principoj, celantaj la
prilumon de la homaj animoj, tiam ĝi povos fondi vastan servon de plibonigo kaj
regenerado de la spirita homo en la mondo, des pli ĉar, alie, ĝi povos esti
notinda mentoro de eŭgeniko – granda skulptisto de la ĉelaj formoj, sed ĝi
estos ĉiam senefika por la homa spirito, kaj povos ja transformiĝi en abomenindan
marioneton, en la senkompataj manoj de rasismaj politikistoj.
37. – Ĉu la
kombinoj de genoj, konsilitaj de la genetiko, povas doni al la homo certajn
kapablojn aŭ certajn inklinojn?
– Kelkaj
nuntempaj scienculoj proklamas tiujn eblecojn, sed ili forgesas, ke la inklino
aŭ kapablo estas atributo de la spirita individuo, neatingebla por iliaj
observoprocesoj.
La genetikistoj
povas efektivigi nombrajn elmontrojn de la materiaj ĉeloj; sed tiuj
eksperimentoj ne iros trans tiu supraĵa kono, rilate la akirojn, provojn aŭ
evoluan pozicion de la enkarniĝintaj Spiritoj
Libro: La
Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
Biologia
32 – Quando o
embrião está sendo formado, existe uma interpenetração de fluídos entre a
gestante e a entidade então ligada ao feto? Existem conseqüências verificáveis?
- Essa
interpenetração de fluídos é natural e justa, ocasionando, não raras vezes,
fenômenos sutilíssimos, como os chamados “sinais de nascença” que somente mais
tarde, poderão ser entendidos pela ciência do mundo, enriquecendo o quadro de
valores da Biologia, no estudo profundo das origens.
33 – O Espírito,
em cada uma de suas encarnações, faz recapitulação das suas etapas evolutivas,
assim como se verifica com o embrião material que recorda, antes do nascimento,
toda a evolução da sua espécie?
- Essa
recapitulação se verifica, na maioria dos casos, pela oportunidade que oferece
à alma encarnada de se portar retamente, nas mesmas circunstâncias do passado
culposo; porém, não constitui regra geral, salientando-se que, quanto maiores
as aquisições de sabedoria e de amor, mais afastado se encontrará o Espírito,
em aprendizado na Terra, dessa rememoração das experiências materiais, de cuja
intimidade dolorosa poderá então prescindir, pela sua expressão superior de
espiritualidade.
34 – A
denominada árvore genealógica dos seres humanos tem idêntica significação no plano
espiritual?
- Na esfera
espiritual persiste o mesmo esforço na conservação e dilatação dos afetos
familiares e, ora nos trabalhos regeneradores da Terra, ora na luz santificante
dos planos siderais, transformam-se as paixões ou sentimentos ilegítimos em
sagrados liames do espírito.
A árvore
genealógica, porém, como se conhece na luta planetária, não se transporta ao
plano invisível, porque, aí, os vínculos de sangue são substituídos pelas
atrações dos sentimentos de amor sublime, purificados no patrimônio das experiências
e lutas vividas em comum.
35 – A genética
está submetida a leis puramente materiais?
- As leis da
genética encontram-se presididas por numerosos agentes psíquicos que a ciência
da Terra está longe de formular, dentro dos seus postulados materialistas.
Esses agentes
psíquicos, muitas vezes, são movimentados pelos mensageiros do plano
espiritual; encarregados dessa ou daquela missão junto às correntes da profunda
fonte da vida. Eis por que, aos geneticistas, comumente se deparam incógnitas
inesperadas, que deslocam o centro de suas anteriores ilações.
36 – Pode a
genética estatuir medidas que melhorem o homem?
- Fisicamente
falando, a própria natureza do orbe vem melhorando o homem, continuadamente,
nos seus processos de seleção natural. Nesse sentido, a genética só poderá agir
copiando a própria natureza material.
Se essa ciência,
contudo, investigar os fatores espirituais, aderindo aos elevados princípios
que objetivaram a iluminação das almas humanas, então poderá criar um vasto serviço
de melhoramento e regeneração do homem espiritual no mundo, mesmo porque, de
outro modo, poderá ser uma notável mentora da eugenia, uma grande escultora das
formas celulares, mas estará sempre fria para o espírito humano, podendo
transformar-se em títere abominável nas mãos impiedosas dos políticos racistas.
37 – As
combinações de “genes”, aconselhadas pela genética, podem imprimir no homem
certas faculdades ou certas vocações?
- Alguns
cientistas da atualidade proclamam essas possibilidades, esquecendo, porém, que
a vocação ou faculdade é atributo da individualização espiritual, inacessível
aos seus processos de observação.
Os geneticistas
podem realizar numerosas demonstrações nas células materiais; todavia, essas
experiências não passarão dessa zona superficial, em se tratando das
conquistas, das provações ou da posição evolutiva dos Espíritos encarnados.
Livro: O
Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário