IJK okazos en
urbo Fortalezo, de la 18ª ĝis la 25ª de julio 2014.
Estu bonvena al
la 70ª IJK
Brazilo estas
lando monde fama pro ĝia tropikeca etoso, pro ĝiaj afablaj enloĝantoj kaj pro
ĝia granda diverseco. Ni invitas ĉiujn esperantistojn de la tuta mondo veni
malkovri (aŭ remalkovri) nian belan landon pere de nia internacia lingvo.
Ni elektis la
urbon Fortalezo pro diversaj kialoj. Unue, ĉar tie loĝas fervora kaj aktiva junularo,
kiu interesiĝis pri ĝia organizado. Due, ĉar kiam someras en la norda duonsfero
de la mondo, vintras en la suda… Bonŝance, vintro en Fortalezo ne vere ekzistas
kaj temperaturoj neniam iras sub 25°C (75°F), kaj ne pluvas dum julio kaj
aŭgusto. Trie, Nordorienta regiono de Brazilo, kie troviĝas Fortalezo, estas
ofte forgesita de la sudbrazilanoj, kaj ni volis doni al Nordoriento ŝancon
gastigi tiun mirindan kongreson. Kvare, por profiti la valoran sperton de CEA
—Cearaa Esperanto Asocio, kiu organizis UK 2002. Por scii pli pri la aventuroj
de la organiza teamo, tralegu la paĝon pri novaĵoj de tiu ĉi retejo.
IJK okazos inter
la Futbala Mondpokalo, kiu okazos ankaŭ en Brazilo, kaj la 99a UK, en Bonaero.
Tiel, eksterlandanoj kiuj venos por la mondpokalo povos profiti kaj resti por
la IJK, dum tiuj, kiuj venos por UK povos profiti por ankaŭ IJK-umi. Fortalezo
estas meze de la vojo inter Eŭropo aŭ Nordameriko kaj Argentino. Finfine, tiuj,
kiuj emos resti en Brazilo dum pli da tempo povos profiti niajn antaŭ kaj
post-kongresajn ekskursojn, kiuj kunportos la partoprenantojn al belegaj lokoj,
inter ili kelkaj el la plej belaj plaĝoj de Brazilo.
Estu bonvena al
la 70ª IJK kaj lasu la necesejon pura (partoprenintoj de la pasinta IJK
komprenos tiun lastan frazon)!
Nenhum comentário:
Postar um comentário