8. O amor resume
a doutrina de Jesus toda inteira, visto que esse é o sentimento por excelência,
e os sentimentos são os instintos elevados à altura do progresso feito. Em sua
origem, o homem só tem instintos; quando mais avançado e corrompido, só tem
sensações; quando instruído e
depurado, tem sentimentos. E o ponto
delicado do sentimento é o amor, não o amor no sentido vulgar do termo, mas
esse sol interior que condensa e reúne em seu ardente foco todas as aspirações
e todas as revelações sobre-humanas. A lei de amor substitui a personalidade
pela fusão dos seres; extingue as misérias sociais. Ditoso aquele que,
ultrapassando a sua humanidade, ama com amplo amor os mseus irmãos em
sofrimento! ditoso aquele que ama, pois não conhece a miséria da alma, nem a do
corpo. Tem ligeiros os pés e vive como que transportado, fora de si mesmo.Quando
Jesus pronunciou a divina palavra – amor, os povos sobressaltaram-se e os
mártires, ébrios de esperança,desceram ao circo.
O Espiritismo a
seu turno vem pronunciar uma segunda palavra do alfabeto divino. Estai atentos,
pois que essa palavra ergue a lápide dos túmulos vazios, e a reencarnação, triunfando
da morte, revela às criaturas deslumbradas o seu patrimônio intelectual. Já não
é ao suplício que ela conduz o homem: condu-lo à conquista do seu ser, elevado
e transfigurado. O sangue resgatou o Espírito e o Espírito tem hoje que
resgatar da matéria o homem.
Disse eu que em
seus começos o homem só instintos possuía. Mais próximo, portanto, ainda se
acha do ponto de partida, do que da meta, aquele em quem predominam os
instintos. A fim de avançar para a meta, tem a criatura que vencer os
instintos, em proveito dos sentimentos, isto é, que aperfeiçoar estes últimos,
sufocando os germes latentes da matéria. Os instintos são a germinação e os
embriões do sentimento; trazem consigo o progresso, como a glande encerra em si
o carvalho, e os seres menos adiantados são os que, emergindo pouco a pouco de
suas crisálidas, se conservam escravizados aos instintos. O Espírito precisa
ser cultivado, como um campo. Toda a riqueza futura depende do labor atual, que
vos granjeará muito mais do que bens terrenos: a elevação gloriosa. É então
que, compreendendo a lei de amor que liga todos os seres, buscareis nela os
gozos suavíssimos da alma, prelúdios das alegrias celestes. ( Lázaro. (Paris,
1862.)
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XI.
La Leĝo de Amo
8. La amo
resumas la tutan doktrinon de Jesuo, ĉar ĝi estas la plej altgrada sento, kaj
la sentoj estas la instinktoj, levitaj al la nivelo de la plenumita progreso. ĉe
sia deirpunkto, la homo havas nur instinktojn; pli progresinta kaj koruptita,
li havas nur sensaciojn; instruita kaj purigita, li jam havas sentojn; kaj la
delikatega punkto de la sento estas la amo, ne la amo en la vulgara senco de la
vorto, sed tiu interna suno, kiu centrigas kaj kunigas ĉe sia ardanta fokuso ĉiajn
aspirojn kaj ĉiajn revelaciojn superhomajn. La leĝo de amo anstataŭigas la
personecon per la kunfandiĝo de l’ estuloj; ĝi nuligas la sociajn afliktojn.
Feliĉa tiu, kiu, superante sian homecon, amas per larĝa amo siajn dolorfratojn!
Feliĉa tiu, kiu amas, ĉar li ne konas angorojn de l’ animo, nek de la korpo;
liaj piedoj estas malpezaj, kaj li vivas kvazaŭ transportita ekster sin mem.
Kiam Jesuo eldiris tiun dian vorton “amo”, tiu vorto skuis la popolojn, kaj la
martiroj, ekzaltite de espero, malsupreniris en la cirkon.
Spiritismo
siavice venas eldiri duan vorton el la dia alfabeto; estu atentaj, ĉar tiu
vorto levas la ŝtonon de la tomboj malplenaj, kaj la reenkarniĝo, triumfante super
la morto, revelacias al la homo duonblindigita lian intelektan heredan posedaĵon;
jam ne al la turmentoj ĝi kondukas lin, sed al la konkero de lia memo, altigita
kaj transfigurita. La sango elaĉetis la Spiriton, kaj la Spirito devas hodiaŭ
elaĉeti la homon el la materio.
Mi diris, ke en
sia komenco la homo havas nur instinktojn; do tiu, kies instinktoj regas lin,
estas pli proksime de sia elirpunkto, ol de la celo. Por antaŭenpaŝi al la
celo, la homo devas venki la instinktojn profite de la sentoj, tio estas,
perfektigi ĉi tiujn lastajn, sufokante la latentajn ĝermojn de la materio. La
instinktoj estas la ĝermado kaj la embrioj de la sento; ili portas en si la
progreson, same kiel la glano kaŝgardas la kverkon; la malplej progresintaj
estuloj estas tiuj, kiuj, nur iom post iom senvestiĝante de sia krizalido,
restas sklavigitaj al siaj instinktoj. La Spirito devas esti kulturata kiel kampo;
ĉia estonta riĉeco dependas de la nuna laboro, kaj pli, ol la surterajn bonojn,
tiu laborado alportos al vi gloran altiĝon; kaj tiam, komprenante la leĝon de amo,
kiu unuigas ĉiujn estulojn, vi ektrovos la trankvilajn plezurojn de l’ animo,
kiuj estas la antaŭĝuado de la ĉielaj ĝojoj. (Lazaro. Parizo, 1862.)
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XI.
Nenhum comentário:
Postar um comentário