Vagantaj
Spiritoj
223. ĉu la animo
reenkarniĝas tuj post sia disiĝo je la korpo?
Kelkafoje tuj,
sed preskaŭ ĉiam post pli aŭ malpli longaj intertempoj. En la superaj mondoj la
reenkarniĝo estas preskaŭ ĉiam senprokrasta; ĉar en tiuj mondoj la korpa
materio estas malpli kruda, tial la enkarniĝinta Spirito ĝuas preskaŭ ĉiujn
spiritajn kapablojn, ilia normala stato estas kvazaŭ tiu de la klarmensaj
somnambuloj.
224. Kio fariĝas
la animo dum la intertempo de la enkarniĝoj?
La animo estas
tiam vaganta Spirito, aspiranta novan destinon; ĝi atendas.
224a. Kiel longa
estas la daŭro de tiuj intertempoj?
De kelkaj horoj ĝis
miloj da jarcentoj. Cetere, ĝustadire, estas nenia difinita limo por la tempo
de vagado; tiu tempo povas longe daŭradi, sed ĝi estas neniam eterna; pli aŭ
malpli frue, la Spirito nepre trovos necese rekomenci ekzistadon, kiu utilos al
la purigo de liaj antaŭaj ekzistadoj.
224b. ĉu tiu daŭro dependas nur de la volo de la
Spirito, aŭ ĉu ĝi povas esti al li ordonata por pekelpago?
ĝi estas decido
de la libera volo; la Spiritoj tute klare scias, kion ili faras; sed ekzistas
ankau tiaj, por kiuj la vagado estas puno ordonita de Dio; aliaj petas, ke tiu
intertempo estu plilongigita, por ke ili daŭrigu studojn, kiuj nur en la
spiritostato povas esti farataj kun profito.
225. ĉu la
vagado estas, per si mem, signo de malsupereco de la Spiritoj?
Ne, ĉar ekzistas
ĉiugradaj vagantaj Spiritoj. La enkarniĝo estas pasema stato, kiel ni jam
diris; en sia normala stato, la Spirito havas nenian ligitecon kun la materio.
226. ĉu oni
povas diri, ke ĉiuj ne enkarniĝintaj Spiritoj troviĝas en vagado?
Tiuj devantaj
reenkarniĝi, jes; sed la puraj Spiritoj, atingintaj la perfektecon, ne vagadas:
ilia stato estas definitiva.
El la vidpunkto
de la intimaj kvalitoj, la Spiritoj apartenas al pluraj ordoj aŭ gradoj, kiujn
ili sinsekve trapasas, laŭ tio, kiel ili puriĝas. Laŭ sia stato, ili povas
esti: enkarniĝintaj, tio estas, ligitaj al iu korpo; vagantaj, aŭ neligitaj al
materia korpo kaj atendantaj novan enkarniĝon por sin plibonigi; puraj
Spiritoj, tio estas, perfektaj, jam ne bezonantaj enkarniĝon.
227. Kiel sin
instruas la vagantaj Spiritoj? Certe ne
same, kiel ni, ĉu ne?
Ili studas sian
pasintecon kaj serĉas rimedojn por altiĝi. Ili vidas, observas tion, kio okazas
en la trakurataj lokoj; ili aŭdas la paroladojn de la kleruloj kaj la konsilojn
de la Spiritoj superaj ol ili; kaj el tio ili rikoltas ideojn, kiujn ili ĝis
tiam ne posedis.
228. ĉu la
Spiritoj konservas kelkajn el la homaj pasioj?
La Superaj
Spiritoj forlasas kun sia envolvaĵo la malnoblajn pasiojn kaj konservas nur
bonecon; sed la malsuperaj konservas tiujn pasiojn; alie, ili estus ankaŭ
unuaordaj.
229. Kial la
Spiritoj, forirante de la Tero, tie ne forlasas tiujn fipasiojn, kvankam ili
vidas ties malutilojn?
Sur ĉi tiu mondo
ekzistas treege enviemaj homoj; ĉu vi pensas, ke, tuj kiam ili ĝin lasas, ili
perdas tian malvirton?
Post ilia foriro
de ĉi tie, precipe tiujn, kiuj havis fortajn pasiojn, ankoraŭ ĉirkaŭas ia
atmosfero, kiu pluigas tiujn pasiojn, ĉar la Spirito ne estas tute liberigita el
la influoj de la surtera vivo; nur dum momentoj li duonvidas la veron, kiu
kvazaŭ indikas al li la bonan vojon.
230. ĉu la
Spirito progresas en sia vagstato?
Li povas multe
pliboniĝi, ĉiam laŭ sia volo kaj deziro; sed nur en la enkorpa ekzistado li
praktikas la novajn akiritajn ideojn.
231. ĉu la
vagantaj Spiritoj estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj?
Pli aŭ malpli,
laŭ ĉies meritoj. Ili suferas pro la pasioj, kies guston ili konservas, aŭ
estas feliĉaj laŭ tio, ĉi ili estas pli aŭ malpli liberigitaj el la materio. En
sia vagstato, la Spirito duonvidas, kio mankas al li por la feliĉo; tiam, li
serĉas la rimedojn por ĝin atingi; sed ne ĉiam estas al li permesite reenkarniĝi
laŭ sia deziro, kaj tio estas do puno.
232. ĉu, en sia
vagado, la Spiritoj povas iri al ĉiuj mondoj?
Tio dependas;
kiam la Spirito forlasas la korpon, li, pro tio, ne tute malligiĝas de la
materio; li ankoraŭ apartenas al la mondo, kie li vivis, aŭ al samgrada mondo, escepte
se li progresis dum sia vivo; tiu estas la celo, al kiu li devas direktiĝi,
alie li neniam perfektiĝus. Tamen li povas iri al iuj superaj mondoj, sed tie
li estas kvazaŭa fremdulo; oni povas diri, ke li ilin apenaŭ duonvidas, kaj ĝuste
tio naskas ĉe li la deziron pliboniĝi, por indi la feliĉon ĝuatan en tiuj
mondoj kaj la rajton ilin estonte loĝi.
233. ĉu la jam purigitaj
Spiritoj iras al la malsuperaj mondoj?
Ili tien iras
ofte, por kunhelpi ilian progresadon; alie, la mondoj estus forlasitaj al si
mem, sen gvidantoj, kiuj ilin kondukus.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Espíritos Errantes
223. A alma
reencarna logo depois de se haver separado do corpo?
Algumas vezes
reencarna imediatamente, porém de ordinário só o faz depois de intervalos mais
ou menos longos. Nos mundos superiores, a reencarnação é quase sempre imediata.
Sendo aí menos grosseira a matéria corporal, o Espírito, quando encarnado
nesses mundos, goza quase que de todas as suas faculdades de Espírito, sendo o
seu estado normal o dos sonâmbulos lúcidos entre vós.
224. Que é a
alma no intervalo das encarnações?
Espírito
errante, que aspira a novo destino, que espera.
224a. Quanto podem durar esses intervalos?
Desde algumas
horas até alguns milhares de séculos. Propriamente falando, não há extremo
limite estabelecido para o estado de erraticidade, que pode prolongar-se
muitíssimo, mas que nunca é perpétuo. Cedo ou tarde, o Espírito terá que volver
a uma existência apropriada a purificá-lo das máculas de suas existências
precedentes.
224b. Essa duração depende da vontade do Espírito,
ou lhe pode ser imposta como expiação?
É uma
conseqüência do livre-arbítrio. Os Espíritos sabem perfeitamente o que fazem.
Mas, também, para alguns, constitui uma punição que Deus lhes inflige. Outros pedem
que ela se prolongue, a fim de continuarem estudos que só na condição de
Espírito livre podem efetuar-se com proveito.
225. A erraticidade
é, por si só, um sinal de inferioridade dos Espíritos?
Não, porquanto
há Espíritos errantes de todos os graus. A encarnação é um estado transitório,
já o dissemos. O Espírito se acha no seu estado normal, quando liberto da
matéria.
226. Poder-se-á
dizer que são errantes todos os Espíritos que não estão encarnados?
Sim, com relação
aos que tenham de reencarnar. Não são errantes, porém, os Espíritos puros, os
que chegaram à perfeição. Esses se encontram no seu estado definitivo.
No tocante às
qualidades íntimas, os Espíritos são de diferentes ordens, ou graus, pelos
quais vão passando sucessivamente, à medida que se purificam com relação ao
estado em que se acham, podem ser: encarnados, isto é, ligados a um corpo; errantes,
isto é, sem corpo material e aguardando nova encarnação para se melhorarem;
Espíritos puros, isto é, perfeitos, não precisando mais de encarnação.
227. De que modo
se instruem os Espíritos errantes? Certo não o fazem do mesmo modo que nós
outros?
Estudam e
procuram meios de elevar-se. Vêem, observam o que ocorre nos lugares aonde vão;
ouvem os discursos dos homens doutos e os conselhos dos Espíritos mais elevados
e tudo isso lhes incute idéias que antes não tinham.
228. Conservam
os Espíritos algumas de suas paixões humanas?
Com o invólucro
imaterial os Espíritos elevados deixam as paixões más e só guardam a do bem.
Quanto aos Espíritos inferiores, esses as conservam, pois do contrário pertenceriam
à primeira ordem.
229. Por que,
deixando a Terra, não deixam aí os Espíritos todas as más paixões, uma vez que
lhes reconhecem os inconvenientes?
Vês nesse mundo
pessoas excessivamente invejosas. Imaginas que, mal o deixam, perdem esse
defeito? Acompanha os que da Terra partem, sobretudo os que alimentaram paixões
bem acentuadas, uma espécie de atmosfera que os envolve, conservando-lhes o que
têm de mau, por não se achar o Espírito inteiramente desprendido da matéria. Só
por momentos ele entrevê a verdade, que assim lhe aparece como que para
mostrar-lhe o bom caminho.
230. Na
erraticidade, o Espírito progride?
Pode melhorar-se
muito, tais sejam a vontade e o desejo que tenha de consegui-lo. Todavia, na
existência corporal é que põe em prática as idéias que adquiriu.
231. São felizes
ou desgraçados os Espíritos errantes?
Mais ou menos,
conforme seus méritos. Sofrem por efeito das paixões cuja essência conservaram,
ou são felizes, de conformidade com o grau de desmaterialização a que hajam
chegado.
Na erraticidade,
o Espírito percebe o que lhe falta para ser mais feliz e, desde então, procura
os meios de alcançá-lo. Nem sempre, porém, lhe é permitido reencarnar como fora
de seu agrado, representando isso, para ele, uma punição.
232. Podem os
Espíritos errantes ir a todos os mundos?
Conforme. Pelo
simples fato de haver deixado o corpo, o Espírito não se acha completamente
desprendido da matéria e continua a pertencer ao mundo onde acabou de viver, ou
a outro do mesmo grau, a menos que, durante a vida, se tenha elevado, o que,
aliás, constitui o objetivo para que devem tender seus esforços, pois, do
contrário, nunca se aperfeiçoaria. Pode, no entanto, ir a alguns mundos
superiores, mas na qualidade de estrangeiro. A bem dizer, consegue apenas
entrevê-los, donde lhe nasce o desejo de melhorar-se, para ser digno da
felicidade de que gozam os que os habitam, para ser digno também de habitá-los
mais tarde.
233. Os
Espíritos já purificados descem aos mundos inferiores?
Fazem-no
freqüentemente, com o fim de auxiliar-lhes o progresso. A não ser assim, esses
mundos estariam entregues a si mesmos, sem guias para dirigi-los.
Ah, jen la libro pri kio vi parolis. Dankon.
ResponderExcluirMarianne de Let's Read