La unuaj tempoj
de la terglobo
Kia forto
superhoma povis tenadi la ekvilibron de la tera nebulozo, disigita de la centra
kerno de la sistemo, donante al ĝi aron da matematikaj leĝoj, laŭ kiuj estis
manifestiĝontaj ĉiuj inteligentaj kaj harmoniaj fenomenoj de ĝia vivo, dum
jarmiloj da jarmiloj? Distancanta de la Suno je ĉirkaŭe 149.000.000 da kilometroj
kaj moviĝanta en la spaco kun rapido de 2.500.000 da kilometroj en tago, ĉirkaŭ
la granda astro de la tago, ni prezentu al ni ĝian komponaĵon en la unuaj
tempoj de ĝia ekzistado kiel planedo.
Laboratorio de
flamantaj materioj, la konflikto de la teraj fortoj kaj de la fizikakemiaj
energioj estigas la grandiozajn konstruaĵojn de la teatro de la vivo, en la
grandega fandujo, kie la temperaturo iafoje altiĝas ĝis 2.000 gradoj da varmo,
kvazaŭ la inkandeska materio, enmetita en ian fornon, estus submetita al plej diversaj
eksperimentoj, por ekzameno de ĝiaj kvalito kaj eblecoj por starigo de la nova
lernejo de la estaĵoj. La elektraj malŝargoj laŭ proporcioj neniam viditaj de la
homaro kaŭzas strangajn skuojn ĉe la planeda organismo, kies formiĝo okazas en
la laborejoj de la Senfino
Libro: Sur Vojo
al la Lumo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Os primeiros
tempos do orbe terrestre
Que força
sobre-humana pôde manter o equilíbrio da nebulosa terrestre, destacada do
núcleo central do sistema, conferindo-lhe um conjunto de leis matemáticas,
dentro das quais se iam manifestar todos os fenômenos inteligentes e harmônicos
de sua vida, por milênios de milênios? Distando do Sol cerca de ...149.600.000
quilômetros e deslocando-se no espaço com a velocidade diária de 2.500.000 quilômetros,
em torno do grande astro do dia, imaginemos a sua composição nos primeiros tempos
de existência, como planeta.
Laboratório de
matérias ignescentes, o conflito das forças telúricas e das energias físico-químicas
opera as grandiosas construções do teatro da vida, no imenso cadinho onde a temperatura
se eleva, por vezes, a 2.000 graus de calor, como se a matéria colocada num
forno, incandescente, estivesse sendo submetida aos mais diversos ensaios, para
examinar-se a sua qualidade e possibilidades na edificação da nova escola dos
seres. As descargas elétricas, em proporções jamais vistas da Humanidade, despertam
estranhas comoções no grande organismo planetário, cuja formação se processa nas
oficinas do Infinito.
Livro: A Caminho
da Luz.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário