Fiziko / Física 3
23. – Ĉu
ekzistas ia leĝo de ekvilibro kaj ia leĝo de fluidaĵoj?
– La grandaj
ĝeneralaj leĝoj de la ekvilibro havas sian sanktan sidejon en Dio, eterna fonto
de ĉia vivo. Kaj, koncerne la leĝon de fluidaĵoj, ĉiu mondo ĝin posedas laŭ sia
planeda organizo.
Rilate al la
tera sfero, nur Jesuo kaj Liaj plej altrangaj senditoj plene konas ĝiajn
procesojn, kaj tiu leĝo konsistigas ian dian kampon de studoj ne nur por la
homa intelekto, sed ankaŭ por la elkarniĝintaj estuloj, kiuj jam liberigis sin
el la plej maldelikataj laboroj ĉe la rondoj de la karno, por evolui en la
sferoj pli proksimaj al la tera scenejo.
24. – Ĉu la
leĝoj de gravito estas similaj en ĉiuj planedoj?
– La leĝoj de
gravito ne povas esti tiuj samaj por ĉiuj planedoj, des pli ĉar, sekve de via
scienca evoluo, vi jam komprenas, ke la principoj de Newton estis iamaniere anstataŭitaj
de la konceptoj de relativeco, konceptoj, kiuj siavice ankaŭ sekvas la
progreson de la kono.
25. – Ĉu la
teledinamismo estas aplikata al la rilatoj inter la videbla kaj nevidebla mondoj?
– Ĉar la
teledinamismo estas la manifestado de fortoj, agantaj en distanco, ni klarigu,
ke plurfoje ekfunkcias, en la fenomeno de la komunikoj, la teledinamikaj agoj
nepre bezonaj por certaj manifestiĝoj de mediumeco.
26. – Antaŭ la
principoj de la Fiziko, kiel ni komprenu la magnetismon, kaj kiuj estas ĝiaj
karakteroj en la interrilato inter enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj?
– La magnetismo
estas fenomeno de la vivo, ĉar ĝi estas la natura manifestiĝo en ĉiuj estaĵoj.
Se la monda
scienco jam atingis la kampon de rimarkindaj solvoj per eksperimentoj rilataj
al tiu temo, pruvante la ĝeneralecon kaj delikatecon de la magnetaj fenomenoj,
vi do devas kompreni, ke tiaspecaj elmontroj, ĉe la rilatoj inter la du mondoj,
estas ĉiam pli altaj kaj subtilaj, ĉar en tia okazo estas ia montro de supera vivo.
Libro:
La Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
23 –Existe uma
lei de equilíbrio e uma lei de fluídos?
-As grandes leis
gerais do equilíbrio têm as suas sede sagrada em Deus, fonte perene de toda
vida; E, em se falando da lei de fluídos, cada orbe a possui de conformidade
com a sua organização planetária.
Com relação ao
plano terrestre, somente Jesus e os seus mensageiros mais elevados conhecem os
seus processos, com a devida plenitude, constituindo essa lei um campo divino
de estudos, não só para a mentalidade humana, como também para os seres
desencarnados que já se redimiram do labores mais grosseiros junto dos círculos
da carne, a fim de evolutirem nas esferas mais próximos do cenário terrestre.
24 –As leis da
gravitação são análogas em todos os planetas?
-As leis da
gravitação não podem ser as mesmas para todos os planetas, mesmo porque, em
face da vossa evolução científica, já compreendeis que os princípios
newtonianos foram substituídos, de algum modo, pelos conceitos de relatividade,
conceitos esses que, por sua vez, seguirão, o curso progressivo do conhecimento.
25 –O
teledinamismo é aplicado nas relações entre os planos visíveis e invisíveis?
-Sendo o
teledinamismo a ação de forças que atuam, à distância, cumpre-nos esclarecer
que, no fenômeno das comunicações, muitas vezes entram em jogo as ações
teledinâmicas, imprescindíveis a certas expressões de mediunismo.
26 –Ante os
princípios da Física, como poderemos compreender o magnetismo e quais as suas
características no intercâmbio entre encarnados e desencarnados?
-O magnetismo é
um fenômeno da vida, por constituir manifestação natural em todos os seres.
Se a ciência do
mundo já atingiu o campo de equações notáveis nas experiências relativas ao assunto,
provando a generalidade e a delicadeza dos fenômenos magnéticos, deveis
compreender que as exteriorizações dessa natureza, nas relações entre os dois
mundos, são sempre mais elevadas e sutis, em virtude de serem, aí, uma
expressão de vida superior.
Livro:
O Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário