19. – Ĉu la
fiziko-nocioj konataj de la homoj estas realaj, definitivaj difinoj?
– Pri la materio
la homoj posedas la sciojn livereblajn de ilia menso kaj ni komprenu, ke la
reala aspekto de la mondo ne estas tiu, kiun la mortemaj okuloj povas ampleksi,
ĉar la homaj komprenoj estas kondiĉitaj al la sensoj, kaj la homo ne sukcesas
transpasi la regionon de certaj vibroj.
Dronitaj en la
pezaj vibroj de la karnaj rondoj, la homoj ricevas tre neperfektajn informojn
pri la Universo, pro la nesufiĉeco de siaj kvin limigitaj sentumoj.
Estas ja pro
tio, ke ĉiam estos limigita la homa observado de la materio, forto kaj movado,
ne nur pro nesufiĉeco de la sensoria percepto, sed ankaŭ pro la strukturo de
lia okulo, kie la dia saĝeco limigis la homajn eblecojn de analizo, por valorigi
la klopodojn kaj iniciativojn de la kreito.
20. – Kiel ni
komprenu la eteron?
– En la sciencaj
rondoj sur nia planedo oni jam multe parolis pri la etero, sed neniu povis
doni, per la konataj konvencioj, perfektan bildon de ĝia realeco.
Efektive, la
homo ne povas imagi ĝin per la limigitaj perceptoj de sia menso. Niaflanke, ni
ne povas doni al vi pli klaran instruon pro manko de analogiaj terminoj.
Se, kiel
elkarniĝintoj, ni komencas ekzameni ĝin en ĝia profunda esenco, por la surteraj
homoj la etero estas preskaŭ abstraktaĵo. Sed ni iel penu kompreni ĝin kiel ian
sanktan vivo-fluidaĵon de la Universo, kiu, en ĉiuj direktoj, estas la portilo
de la dia penso.
21. – Ĉu la
Fiziko povas doni al ni elementojn por taksi la dian evoluplanon?
– Ankaŭ per ĝi
vi povas observi la profundan belecon de la universaj leĝoj. En la inteligenta
blovo de la dia volo densiĝas la kosma materio en la organismo de la Universo.
Aperas la grandaj amasoj da nebulozoj kaj, poste, la familio de la mondoj, kies
movadoj estas regataj de la leĝoj de la ekvilibro, en la altira sfero, en la
senlima korpo de la kosmo.
La evoluciklo
prezentas per ĝi unu el siaj plej belaj aspektoj. Sub la dia gvido, la materio
produktas forton, la forto naskas movon, la movo estigas la ekvilibron de la
altiro kaj la altiro aliiĝas en amon. Tiam, ĉiuj sferoj de la vivo identiĝas en
la sama leĝo de unueco, kiun la dia saĝeco starigis en la Universo.
22. – Ĉu la
substanco estas la sama en ĉiuj mondoj? Kiel ni komprenu la rivelaĵon de la
spektroskopo?
– Rekoninte, ke
la Universo obeas al ia leĝo de unueco, ni devas akcepti, ke, kio troviĝas en
la tuto, tio ekzistas same en la partoj.
Sed la
spektroskopo ne povas riveli al vi ĉiujn substancojn troviĝantajn en la aliaj
mondoj, kaj ni ne povas forgesi, ke la Tero estas tre modesta apartamento en la
universa konstruaĵo, kaj ni ne povas ne rekoni, per ĝiaj simplaj detaloj, la
senliman grandecon de la verko de la Kreinto.
Libro: La
Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
19 –As noções de
física conhecidas pelos homens são definições reais ou definitivas?
-Os homens
possuem da matéria a conceituação possível de ser fornecida pela sua mente,
compreendo-se que o aspecto real do mundo não é aquele que os olhos mortais
podem abranger, porquanto as percepções humanas estão condicionadas ao plano
sensorial, sem que o homem consiga ultrapassar o domínio de determinadas
vibrações.
Mergulhadas nas
vibrações pesadas dos círculos da carne, as criaturas têm notícias muito
imperfeitas do Universo, em razão da exigüidade dos seus pobres cinco sentidos.
É por isso que o
homem terá sempre um limite nas suas observações da matéria, força e movimento,
não só pela deficiência de percepção sensorial, como também pela estrutura do
olho, onde a sabedoria divina delimitou as possibilidades humanas de análise,
de modo a valorizar os esforços e iniciativas da criatura.
20 –Como
poderemos compreender o éter?
-Nos círculos
científicos do planeta muito se tem falado do éter, sem que possa alguém
fornecer uma imagem perfeita da sua realidade, nas convenções conhecidas.
E, de fato, o
homem não pode imagina-lo, dentro das percepções acanhadas da sua metade. Por
nossa vez, não poderemos proporcionar a vos outros uma noção mais avançada, em
vista da ausência de termos de analogia.
Se, como
desencarnados, começamos a examina-lo na sua essência profunda, para os homens
da Terra o éter é quase uma abstração. De qualquer modo, porém, busquemos
entende-lo como fluído sagrado da vida, que se encontra em todo o cosmo; fluído
essencial do Universo, que, em todas as direções, é o veículo do pensamento
divino.
21 –Pode a
Física oferecer-nos elementos para apreciar o plano divino da evolução?
-Também aí podereis observar a profunda beleza
das leis universais. Ao sopro inteligente da vontade divina, condensa-se a
matéria cósmica no organismo do Universo. Surgem as grandes massas das
nebulosas e, em seguida, a família dos mundos, regendo-se em seus movimentos
pelas leis do equilíbrio, dentro da atração, no corpo infinito do cosmo.
O ciclo da
evolução apresenta aí um dos seus aspectos mais belos. Sob a diretriz divina, a
matéria produz a força, a força gera o movimento, o movimento faz surgir o
equilíbrio da atração e a atração se transforma em amor, identificando-se todos
os planos da vida na mesma lei de unidade estabelecida no Universo pela
sabedoria divina.
22 –A substância
é igual em todos os mundos? como compreender a revelação dos espectroscópios?
-Reconhecido o
axioma de que o Universo obedece a uma lei de unidade, somos obrigados a
reconhecer que o que se encontra no todo existe igualmente nas partes.
Contudo, o
espectroscópio não vos poderá revelar todas as substâncias que se encontram nos
outros mundos, e não podemos esquecer que a Terra é um apartamento muito
singelo dentro do edifício universal, sem que possamos conhecer, pelos seus
detalhes, a grandeza infinita da obra do Criador.
Livro: O
Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário