segunda-feira, 15 de julho de 2013

Kimio / Química (2)

Kimio
7. – Ĉu ekzistas ia leĝo de progreso por la kemia individuiĝo?
– Laŭ la koncepto pri la spiritaj valoroj, la leĝo estas de evoluo por ĉiuj estuloj kaj aĵoj de la Universo. Ankaŭ la kemiaj individuiĝoj sekvas sian direkton, por havigi al si la unuajn animajn karakterojn, kaj estas juste rimarki, ke, en la industria rondo, la individuiĝo estas ellaborata laŭ la plej krudaj procesoj, ĝis ĝi povos esti utiligita de la nevidebla aganto en la biologia kemio, kie ĝi eniras en novan vivo-ciklon, ascendante al sia destino.
8. – Kiu estas la diferenco, kiun la Spiritoj rimarkis, inter la biologia kaj la indurstria kemioj?
– Ĉe la unua superstaras la spiritaj influoj sur ĉiuj organismoj; dume, ĉe la dua, ĉiuj faktoroj havas, ĝustedire materian efikon.
En tio kuŝas ja la granda diferenco. Tiel estas, ĉar en la interno de la organa ĉelo la vivo-fenomeno submetiĝas al ia dia aganto, en sia profunda naturo, kaj, en la industriaj komponaĵoj, la kemiaj kombinoj povas obei al ia homa aganto.
9. – Ĉu la radioaktiveco okazigas la detruiĝon aŭ la evoluon de la materio?
– Per la radioaktiveco okazas la evoluo de la materio. El tiu kontinua konsumiĝo okazas ja la kemiaj individuiĝoj, transformitaj en energion, movadon, elektron, lumon, en ilia ascendo al novaj evoluaspektoj, obee al la leĝoj regantaj la Universon.
10. – Ĉar la radioaktiveco agas senĉese, ellaborante siajn fortojn, kie troviĝas la fonto de energio por la materio?
– La Suno estas tiu vivofonto por ĉiuj nukleoj de la planeda vivo. Ĉiuj estaĵoj, same kiel ĉiuj centroj, kie agas la fortoj de la embria vivo, ricevas la senĉesan renovigon de siaj energioj per daŭra atompluvo sendita de la sistemo-sidejo al la familio de mondoj ekvilibritaj en ties altiro, en la Senlimo.
11. –Kiel ni komprenu la aserton de la kemiistoj: “nenio kreiĝas, nenio perdiĝas”?
– Vere, la homa spirito ne kreas la vivon, kio estas atributo de Dio, fonto de la senfina, senĉesa kreado. Se tamen la homo ne povas krei la vivo-fluidaĵon, nenio perdiĝas el la Dia faritaĵo, ĉirkaŭ li, ĉar substancoj aliiĝas en ascenda evoluado. 
12. – Konsiderante la ekzaktecon, kun kiu efektiviĝas la naturaj kombinoj de la organika kemio, kiel ni komprenu la plurajn manifestiĝojn de la naturo, en ĝiaj unuaj tempoj?
– Ĉe siaj primitivaj molekulaj asociiĝoj, la diversaj manifestiĝoj de la surtera naturo obeas al la dia penso de la komisiitoj de Jesuo, okaze de la unuaj signoj de vivo sur la krusto de la terglobo.
Se vi turnos vin al tiuj plej antikvaj originoj, tiam vi povos rimarki la penadon de la saĝaj Spiritoj de la nevidebla sfero ĉe la manipulado de la valoroj de la biologia kemio en la komenco de la planeda vivo, starigantaj la definitivan karakterizon de la Naturaj procedoj en la fiksado de la specioj, antaŭvidantaj ĉian meĥanismon de la estonteca evoluo, kaj konfidantaj sian laboron al la leĝoj de la natura selekto, leĝoj, kiuj, sub la egido de Jesuo, estis daŭrigontaj tra la tempo la perfektigon de la tera verko.
13. – Ĉu la spiritaj fortoj organizis ankaŭ la mondan atmosferon?
– Sendube. La inteligenteco, kun kiu estis aranĝitaj la elementoj de la scenejo, por la evolviĝo de la vivo sur nia planedo, pruvas tion al vi.
Je distanco de kelkdeke da kilometroj estis metitaj tavoloj el ozono, destinitaj filtri la sunradiojn kaj dozi ties naturon por protekti la vivon.
El la atmosfero vi ricevas pli grandan kvanton da nutraĵo por la konservado de viaj ĉeloj. Kaj, ĉar ne estas nia celo erudicie citi, nek rediri la sciencajn instruojn de la mondo, ni memoru, ke unu homo, por la konservado de sia organa vivo, bezonas ioman kvanton da oksigeno, dek kvin gramojn da azoto (nutra) kaj kvincent gramojn da karbono (nutra). La oksigeno estas donaco de Dio por ĉiuj kreitaĵoj; rilate la azoton kaj la karbonon, estas ja pro ilia havigo, ke la homo penege luktas sur la Tero, kio
rememorigas al ni la admonon de la sanktaj tekstoj al la erarinta spirito: “En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon”. (1)
Laŭ tiu kemia kalkulo, la baza problemo de nutrado estas konfirmo pri la patra grandanimeco de la Kreinto kaj la elaĉeta stato en kiu troviĝas la reenkarniĝintaj animoj en tiu ĉi mondo.
14. – Kiel kompreni la aserton de la astronomoj, rilate al la termika morto de la planedo?
– Certe estas, ke iam ĉiu materia organismo aliiĝos, prenante novajn formojn. La energioj de la Suno, same kiel la teraj fortoj, ĉi tie elĉerpiĝos kaj aperos aliloke. Laŭ kalkulo de kelkaj astronomoj, la termika morto de la planedo okazos post ĉirkaŭ unu miliono da jaroj, de nun.
Oni jam asertis tamen, ke la vivo estas la eterna nuno. Kaj nia ĉefa devo ne estas kalkuli la tempon, difinante sur nefirmaj bazoj la daŭron de la, kiel sciate, pasemaj faritaĵoj, sed valorigi ĝin kiel sanktan okazon por la definitivaj konstruaĵoj de nia spirito, konstruaĵoj liberaj de ĉiaj materiaj aliiĝoj, en la senfino.
Libro: La Konsolanto
Emmanuel / Chico Xavier
Química.
7 -Existe uma lei de progresso para a individualização química?
-Na conceituação dos valores espirituais, a Lei é de evolução para todos os seres e coisas do Universo. As individualizações químicas possuem igualmente a sua rota para obtenção das primeiras expressões anímicas, sendo justo observarmos que, no círculo industrial, a individualização é trabalhada pelos processos mais grosseiros, até que possa ser aproveitada pelo agente invisível na química biológica, onde entra em novo circulo vital, na ascensão para o seu destino.
8 –Qual a diferença observada pelos Espíritos entre a química biológica e a industrial?
-Na primeira preponderam os ascendentes espirituais, em todas as organizações; ao passo que na segunda todos os fatores podem ser de atuação propriamente material.
Nisso reside a grande diferença. É que, na intimidade da célula orgânica, o fenômeno da vida submete-se a um agente divino, em sua natureza profunda, e, nos compostos industriais, as combinações químicas podem obedecer a um agente humano.
9 –A radioatividade opera a destruição ou a evolução da matéria?
-Através da radioatividade, verifica-se a evolução da matéria. È nesse contínuo desgaste que se observam os processos de transformação das individualizações químicas, convertidas em energia, movimento, eletricidade, luz, na ascensão para novas modalidades evolutivas, em obediência às leis que regem o Universo.
10 –Onde a fonte de energia para a matéria, de vez que a radioatividade opera incessantemente, trabalhando as suas forças?
-O Sol é essa fonte vital para todos os núcleos da vida planetária. Todos os seres, como todos os centros em que se processam as forças embrionárias da vida, recebem a renovação constante de suas energias através da chuva incessante dos átomos, que a sede do sistema envia à sua família de mundos, equilibrados na sua atração, dentro do Infinito.
11 –Como deveremos compreender a assertiva dos químicos “nada se cria, nada se perde”?
-Em verdade, o espírito humano não cria a vida, atributo de Deus, fonte da criação infinita e incessante; contudo, se o homem não pode criar o fluido da vida, nada se perde da obra de Deus em torno dele, porque todas as substâncias se transformam na evolução para mais alto.
12 –Em face da exatidão com que se efetuam as combinações naturais da química orgânica, como entender as diversas expressões da natureza em seus primórdios?
-As expressões diversas da Natureza terrestre, em suas primitivas agregações moleculares, obedeceram ao pensamento divino dos prepostos de Jesus, quando nas manifestações iniciais da vida sobre a crosta do orbe.
Remontando a essas origens profundas, podeis observar, então, o esforço dos Espíritos sábios do plano invisível, na manipulação dos valores da química biológica nos primórdios da vida planetária, estabelecendo a caracterização definitiva dos processos da Natureza na fixação das espécies, prevendo todo mecanismo da evolução no futuro, e entregando o seu trabalho às leis da seleção natural que, sob a égide de Jesus, prosseguiram no aperfeiçoamento da obra terrestre através do tempo.
13 –As forças espirituais organizaram igualmente a atmosfera do mundo?
-Isso é indubitável. A inteligência com que foram dispostos os elementos do cenário, para o desenvolvimento da vida no planeta, vo-lo comprova.
A algumas dezenas de quilômetros foram colocados os revestimentos do ozônio, destinados a filtrar os raios solares; dosando-lhes a natureza para a proteção da vida.
Da atmosfera recebe a maior porcentagem de nutrição para o entretenimento das células.
E como o nosso escopo não é o de citações eruditas, nem o de redizer os preceitos científicos do mundo, lembremos que um homem, na manutenção da sua vida orgânica. Necessita de regular quantidade de oxigênio, quinze gramas de azoto (alimentar) e quinhentos gramas de carbono (alimentar). O oxigênio é uma dádiva de Deus para todas as criaturas ; quanto ao azoto e ao carbono, é pela obtenção que o homem luta afanosamente na Terra, recordando-nos a exortação dos textos sagrados ao espírito que faliu – “comerás o pão com o suor do teu rosto”.
O problema básico da nutrição, nessa conta de química, é uma reafirmação da generosidade paterna do Criador e do estado expiatório em que se encontram as almas reencarnadas neste mundo.
14 –Como compreender a afirmativa dos astrônomos relativamente à morte térmica do planeta?
-É certo que todo organismo material se transformará, um dia, revestindo novas formas. As energias do Sol, como as forças telúricas do orbe terrestre, serão esgotadas aqui, para surgirem noutra parte. Alguns astrônomos calculam a morte térmica do planeta para daqui a um milhão de anos, aproximadamente.
Já se disse, porém, que a vida é eterno presente. E o nosso primeiro dever não é o de contar o tempo, demarcando, em bases inseguras, a duração das obras conhecidamente sagrada para as edificações definitivas do nosso espírito, as quais são inacessíveis a todas as transformações da matéria, em face do Infinito.
Livro: O Consolador
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário