sábado, 20 de julho de 2013

Fiziko / Física - 1

FIZIKO
15. – Ĉu ekzistas Spiritoj especiale komisiitaj por plenumi la fizikajn leĝojn sur la tera planedo?
– Tiu veraĵo estas ja nekontraŭstarebla, kaj la homo povos senĉese esplori kaj studi, tirante la plej bonan profiton ĉe sia rutino de persistaj penadoj; sed ĉiuj difinoj de la materialismo estas neutilaj antaŭ la nerefutebla realeco de la transcendaj faktoroj ĉe ĉiaj gravaj fizikaj fenomenoj de la Naturo.
16. – Ĉu la novaj sciencaj riveloj pri la atomoj kaj la elektronoj, efektivigitaj de la profesoroj Thomson, Rutherford, Ramsay kaj Soddy, inter aliaj, sur la kampo de la fiziko, povas ja doni la ekzaktan scion pri ĉiuj stadioj de la animevoluo?
– La scienco ĝustadire homa povos starigi konvenciajn bazojn, sed ne la aŭtentikan bazon, en ĝia dia origino, ĉar la atomoj kaj la elektronoj estas fazoj de karakterizado de la materio, kaj ili ne konsistigas, en tiu senfina skalo, la principon, egale troviĝantan en la sfero de la ekstreme malgrandaj.
17. – Kiel estas rigardataj, en la spirita sfero, la nuntempaj scioj pri la Fiziko, sur la Tero?
– La nuntempaj nocioj pri la Fiziko pli kaj pli proksimiĝas al la scio pri la universaj leĝoj, sur kies supro kuŝas la dia direktado, reganta ĉiujn mondojn.
La antikvaj sistemoj maljuniĝis. La hieraŭaj konceptoj cedis lokon al novaj deduktoj. Ĵusaj studoj pri la materio igas vin rekoni, ke ĝiaj elementoj disiĝas per la analizo, ke la atomo ne estas nedividebla, ke ĉiu materia manifestiĝo povas aliformiĝi en forton kaj ke ĉiu energio revenas al la provizejo de la universa etero. Kun la tempo, la akademiaj formuloj renoviĝos je aliaj konceptoj de la transcenda realaĵo, kaj la surteraj fizikistoj ne povos malbezoni Dion ĉe siaj deduktoj, kaj ili restarigos la Naturon en ĝia pozicio de pasiva kampo, kie la dia intelekto manifestiĝas.
18. – Kie la senpera punkto de observo, por ke la Fiziko konfesu la ekziston de Dio?
– Ekde la komenca punkto de siaj observoj, la Fiziko estas devigita rekoni la ekziston de Dio ĉe Liaj diaj atributoj.
Por demonstri la mondo-sistemon, ĉu la scienculo ne sin turnis al la tiel nomata “imaga akso”? Sufiĉas tiu rimedo, por ke la homo estu kondukita al pli altaj konkludoj, sur la kampo de la transcendo.
La ĉiela meĥaniko pruvas la nerefuteblecon de la teorio de la movado. La planedo moviĝas en la senlimaĵo. La materio vibras ĉe siaj plej diversigitaj formoj.
Kiu naskis la movon? Kiu donis la unuan vibran impulson al la universa organismo?
La Scienco klarigas, ke la energio faras la movadon, sed la forto estas blinda kaj la materio ne havas spontaneecon.
Nur en la dia intelekto ni renkontas la originon de ĉia kunordigo kaj ĉia ekvilibro; tial, ĉe siaj plej intimaj demandoj, la surtera Fiziko ne povos disiĝi je la logiko kun Dio.
Libro: La konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
FÍSICA
15 – Existem Espíritos especialmente encarregados da execução das leis físicas no planeta terrestre?
-Essa verdade é incontestável, e o homem poderá examinar e estudar constantemente, auferindo o melhor proveito na sua rotina de esforços perseverantes; porém, todas as definições do materialismo serão inúteis em face da realidade irrefutável dos fatores transcendentais, em todos os grandes fenômenos físicos da Natureza.
16 – As novas revelações científicas positivadas pelos professores Thomson, Rutherford, Ramsay e Soddy, entre outros, no campo da Física, sobre os átomos e os elétrons, são possíveis de fornecer o exato conhecimento de todas as etapas da evolução anímica?
-A ciência, propriamente humana, poderá estabelecer bases convencionais, mas não a sabe legítima, em sua origem divina, porquanto os átomos e os elétrons são fases de caracterização da matéria, sem constituírem o princípio nessa escala sem-fim, que se verifica, igualmente, para o plano dos infinitamente pequenos.
17 – Como são considerados, no plano espiritual os conhecimentos atuais da Física na Terra?
-As noções modernas da Física aproximam-se, cada vez mais, do conhecimento das leis universais, em cujo ápice repousa a diretriz divina que governa todos os mundos.
Os sistemas antigos envelheceram. As concepções de ontem deram lugar a novas deduções. Estudos recentes da matéria vos fazem conhecer que os seus elementos se dissociam pela análise, que o átomo não é indivisível, que toda expressão material pode ser convertida em força e que toda energia volta ao reservatório do éter universal. Com o tempo, as fórmulas acadêmicas se renovarão em outros conceitos da realidade transcendente, e os físicos da Terra não poderão dispensar Deus nas suas ilações, reintegrando a Natureza na sua posição de campo passivo, onde a inteligência divina se manifesta.
18 – Onde o ponto imediato de observação para que a Física reconheça a existência de Deus?
-Desde o ponto inicial de suas observações, a Física é obrigada a reconhecer a existência de Deus em seus divinos atributos. Para demonstrar o sistema do mundo, o cientista não recorreu ao chamado “eixo imaginário”?  
Ilações mais altas, no domínio do transcendente. A mecânica celeste prova a irrefutabilidade da teoria do movimento. O planeta move-se na imensidade. A matéria vibra nas suas mais diversificadas expressões.
Quem gerou o movimento? Quem forneceu o primeiro impulso vibratório no organismo universal?
A Ciência esclarece que a energia faz o movimento mas a força é cega e a matéria não tem características de espontaneidade.
Só na inteligência divina encontramos a origem de toda coordenação  e de todo equilíbrio, razão pela qual, nas suas questões mais íntimas, a Física da Terra não poderá prescindir da lógica com Deus.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário