La solidiĝo de
la materio
En la granda
oficino, tiam okazas la diferencigo de la peza materio, originiganta la
hidrogenon.
La atmosferaj
vastaĵoj estas ampleksa tenejo da elektraj energioj kaj vaporoj, modifantaj la
torturitajn substancojn de la terglobo. Sed la malvarmo en la spaco agas sur
tiun laboratorion de inkandeskaj energioj kaj la plidensiĝo de la metaloj
aperas kun la apenaŭ perceptebla formiĝo de la solida terkrusto.
Tio estas la
unua ĉeso de la tumultaj geologiaj skuiĝoj de la terglobo. Formiĝas la
primitivaj oceanoj, kies varmeta akvo suferas premon malfacile priskribeblan.
La atmosfero estas ŝarĝita per akvaj vaporoj kaj la grandaj tempestoj furiozas
en ĉiuj direktoj, sur la supraĵo de nia planedo, sed sur la Tero la ĥaoso estas
kontrolita, kvazaŭ per sorĉo. La pejzaĝoj heliĝas, fiksante la sunlumon, kiu
sin ĵetas sur tiun novan teatron de evoluado kaj vivo.
Tiam la manoj de
Jesuo ripozis post longa periodo da konfuzo de la fizikaj elementoj de nia
planeda organizaĵo.
Libro: Sur la
vojo al la lumo – Emmanuel / Chico Xavier
A solidificação
da matéria
Na grande
oficina surge, então, a diferenciação da matéria ponderável, dando origem ao hidrogênio.
As vastidões
atmosféricas são amplo repositório de energias elétricas e de vapores que trabalham
as substâncias torturadas no orbe terrestre. O frio dos espaços atua, porém,
sobre esse laboratório de energias incandescentes, e a condensação dos metais
verifica-se com a leve formação da crosta solidificada.
É o primeiro
descanso das tumultuosas comoções geológicas do globo. Formam-se os primitivos
oceanos, onde a água tépida sofre pressão difícil de descrever-se. A atmosfera está
carregada de vapores aquosos e as grandes tempestades varrem, em todas as
direções, a superfície do planeta, mas sobre a Terra o caos fica dominado como
por encanto. As paisagens aclaram-se, fixando a luz solar que se projeta nesse
novo teatro de evolução e vida.
As mãos de Jesus
haviam descansado, após o longo período de confusão dos elementos físicos da
organização planetária.
Livro: A Caminho
da Luz - Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário