KEMIO
3 - Ĉu, en la kampo de la Kemio, la fortoj el la
spirita mondo helpas la surteran homon?
La komisiitoj de Jesuo troviĝas en ĉiuj
sektoroj de la homa laboro kaj, en ĉiuj epokoj, ili kunlaboris kun la homo en
lia penado por perfektiĝo; cetere, la studemuloj kaj la scienculoj sur nia
planedo ne kreis la kemiajn fenomenojn, kiuj ekzistis ĉiam, ekde la aŭtoro de
la tempoj, certigante ian superan intelekton.
Vere, la homoj
lernis Kemion el la Naturo. Ili kopiis ĝiajn asociiĝojn, elvolvante sian sferon
de studoj, kaj elpensis nomenklaturon, reduktante la kemiajn valorojn, ne
komprenante ilian dian originon.
4 – Ĉe la studoj
de Kemio, oni kalkulas je ĉirkaŭ kvarona miliardo la terajn substancojn, kiuj
ja povas reduktiĝi, kvazaŭ ili estus devenintaj el proksimume nur naŭdek
elementoj. Kiam la studoj de tiu scienco estos pliigitaj, ĉu povos reduktiĝi ankoraŭ
plu la originaj fontoj?
– La Kemio
bezonas prezenti tiun dividon de elementoj por la registrado de la edukaj
valoroj celante la sciencajn esplorojn, en la mondo. Se tamen en ĝia bazo
troviĝas la atomoj en plej vasta karaktero de diverseco, eĉ tiamaniere ĝi ĉiam
direktiĝos al la substanca unueco, revenante, konforme al spiritaj instruoj, al
siaj originaj fontoj.
Cetere, rilate
la kemiajn individuiĝojn, vi jam scias, ke, en la kadro de la surteraj scioj,
la hidrogeno estas la plej simpla el
ĉiuj elementoj. Ĝia atomo estas la primitiva formo de la planeda materio, kaj
ĝi konsistas el absolute simpligita sistemo, ĉar ĝin formas nur unu elektrono,
de kie devenas la ceteraj individuiĝoj de la evolua meĥanismo de la materio, en siaj rudimentaj manifestiĝoj.
5. – Ĉu, en la
nomataj Brown-aj movadoj kaj en la molekulaj altiroj, ni povos rimarki
manifestiĝojn de spiritoj?
– En la tiel
nomataj Brown-aj movadoj, same kiel en la molekulaj altiroj, ni ankoraŭ ne
povos vidi ĝustasencajn manifestiĝojn de spiritoj kiel komencon de intelekto,
sed nur rudimentajn fenomenojn de la vivo en ĝia elmontro de potenciala energio,
en la evoluo de la materio sur vojo al la animaj principoj, sub la luma beno de
la dia naturo.
6. – Ĉu estis ia
materia unueco por la formado de la diversaj organaj estaĵoj ekzistantaj sur la
Tero?
– Same kiel la
homa kemiisto trovas en la hidrogeno la plej simplan formulon por difini la
direkton de siaj substancaj komparoj, tiel same la spiritoj kunlaborintaj kun
la Kristo, en la unuaj tempoj de nia planeda organizado, trovis en la protoplasmo
la deirpunkton por sia realiga laboro, prenante ĝin kiel esencan bazon de ĉiuj
vivaj ĉeloj de la surtera organismo.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Química
3 – No campo da
Química, as forças do plano espiritual auxiliam o homem terrestre?
Os prepostos de
Jesus espalham-se por todos os setores do trabalho humano e, em todos os
tempos, cooperam com o homem no seu esforço de aperfeiçoamento; aliás, os
estudiosos e os cientistas do planeta não criaram os fenômenos químicos, que
sempre existiram desde a aurora dos tempos,afirmando uma inteligência superior.
Os homens, em
verdade, aprenderam a química com a Natureza, copiaram as suas associações,
desenvolvendo a sua esfera de estudos e inventaram uma nomenclatura, reduzindo
os valores químicos, sem lhes aprender a origem divina.
4 - Nos estudos da Química, avaliam-se em cerca de
um quarto de milhão as substâncias da Terra, que podem ser reduzidas,
aproximadamente, como originárias de noventa elementos. Quando os estudos dessa
ciência forem ampliados, poderão reduzir-se, ainda mais, as fontes de origem?
A Química
necessita apresentar essa divisão de elementos para a catalogação dos valores
educativos, com vistas às investigações de natureza científica, no mundo;
contudo, se na sua base estão os átomos, na mais vasta expressão de diversidade,
mesmo assim tenderá sempre para a unidade substancial, em remontando com as
verdades espirituais às suas fontes de origem.
Aliás, em se tratando
das individualizações químicas, já conheceis que o hidrogênio, no quadro dos
conhecimentos terrestres, é o elemento mais simples de todos. Seu átomo é a
forma primordial da matéria planetária, porque composto de um só elétron, de
onde partem as demais individuações no mecanismo evolutivo da matéria, em suas
expressões rudimentares.
5 - Nos chamados
movimentos brownianos e nas afinidades moleculares poderemos observar
manifestações de espiritualidade?
Nos chamados
movimentos brownianos, bem como nas atrações moleculares, ainda não poderemos
ver, propriamente, manifestações de espiritualidade, como princípio de
inteligência, mas fenômenos rudimentares da vida em suas demonstrações de
energia potencial, na evolução da matéria, a caminho dos princípios anímicos,
sob a bênção de luz da natureza divina.
6 - Houve uma
unidade material para a formação das várias expressões orgânicas existentes na
Terra?
Assim como o
químico humano encontra no hidrogênio a fórmula mais simples para estabelecer a
rota de suas comparações substanciais, os espíritos que cooperaram com o
Cristo, nos primórdios da organização planetária, encontraram, no protoplasma,
o ponto de início para a sua atividade realizadora, tomando-o como base
essencial de todas as células vivas do organismo terrestre.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário