Sociologio
65. – Ĉu la
homo, kiu prenis sur sin la respondecon de publikaj oficoj sur la Tero,
respondas, en la spirita sfero, por la ordonoj, kiujn li plenumas kaj
plenumigas?
– Pro siaj
moralaj karakteroj, la respondeco de publika ofico ĉiam estas pli grava ol tiu,
kiun Dio donis, pri materia riĉaĵo. De tio venas la fakto, ke en la spirita
vivo la deponprenanto de la publikaj aferoj ĉiam respondos por la ordonoj
diktitaj de sia aŭtoritato en la surteraj taskoj.
66. – Ĉu la
evangelia instruo – “Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne
povas esti mia disĉiplo” – devas esti
komprenata laŭ absoluta senco?
– Ankoraŭ tiu
instruo de la Majstro devas esti konsiderata en sia dia simboleco.
Ankaŭ la homaj
riĉaĵo kaj aŭtoritato estas vojoj al spertoj kaj provoj, kaj la homo ilin
memvole forĵetinta de si kondutus kun la konscio pri sia nerespondeco, flanke
lasante la okazon por progreso, kiun la Dia Providenco metis al li en la
manojn.
Ĉiuj homoj estas
fruktuzantoj de la diaj havaĵoj, kaj tiuj, kiuj estas kunvokitaj al la
adiministrado de tiuj havaĵoj, rigardu sian respondecon kiel unu el la plej
seriozaj problemoj en la vivo.
Forlasante
egoismon, fieron, malfortecon, elmontron de vantemo, la homo plenumos la
evangelian ordonon, kaj, sentante la grandecon de Dio, la sola disdonanto de la
reala riĉaĵo de la vivo, li estos la disĉiplo de la Sinjoro en ĉia
cirkonstanco, ĉar li uzas siajn materiajn kaj spiritajn kapablojn sen la mondaj
venenoj, kiel ia sincera interpretanto de la diaj planoj por ĉies feliĉo.
67. – Kiel ni
interpretu la feminisman movadon en la nuntempa civilizacio?
– Per la geeza
institucio, viro kaj virino estas kvazaŭ cerbo kaj koro de la hejma organizo.
Ambaŭ portas
egalan respondecon ĉe la sankta familia grupo; se la ina animo ĉiam prezentis
pli altan gradon de spiriteco en la vivo, tiel estas, ĉar de longe la vira
spirito venenis la fontojn de sia libereco per ĉiaj misuzoj kaj malutilis al
sia morala pozicio tra sennombraj ekzistadoj, en multoblaj jarcentaj spertoj.
Sed la feminisma
ideologio de la modernaj tempoj, kun siaj diversaj politikaj kaj sociaj
standardoj, povas esti ia veneno por la virino neglektanta siajn grandajn
spiritajn devojn sur la Tero. Se ekzistas ia aŭtentika feminismo, ĝi devas esti
tiu de la reedukado de la virino por la hejmo, sed neniam por kontraŭefika
agado ekster ĝi. Tiel estas, ĉar la virinaj problemoj ne povos esti solvitaj
per la viraj kodoj, sed nur konforme al la diaj, noblaj principoj de la
Evangelio.
68. – Kiel ni
difinu la spiritostaton de la moderna homo, kiu tiom multe priokupiĝas pri
“prosperi en la vivo”, “gajni multe” kaj “labori por riĉiĝi”?
– Tiu celo de la
nuntempa degenerinta homo estas forta karaktero de nescio de la spiritaj
valoroj sur la Tero, kie okazas la inversigo de preskaŭ ĉiuj moralaj konkeroj.
Estis ja tiu
eksceso de maltrankvilo, en la plej senbrida egoismo, kiu okazigis la moralan
krizon en la mondo, el kies sinistraj spektakloj ni povas konfesi, ke la fizika
homo de la epoko de radiofonio kaj transatlantika ŝipo bezonas pli multe da
vero ol da mono, pli multe da lumo ol da pano.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
Sociologia
65 – O homem que
guarda responsabilidade nos cargos públicos da Terra responde, no plano
espiritual, pelas ordens que cumpre e faz cumprir?
A
responsabilidade de um cargo público, pelas suas características morais, é sempre
mais importante que a concedida por Deus sobre um patrimônio material. Daí a
verdade que, na vida espiritual, o depositário do bem público responderá sempre
pelas ordens expedidas pela sua autoridade, nas tarefas da Terra.
66 – O preceito
evangélico – “assim, pois, aquele que dentre vós não renunciar a tudo o que
tem, não pode ser meu discípulo” – deve ser interpretado no sentido absoluto?
Ainda esse
ensino do Mestre deve ser considerado no seu divino simbolismo.
A fortuna e a
autoridade humanas são também caminhos de experiências e provas, e o homem que
as atirasse fora de si, arbitrariamente, procederia com a noção da
irresponsabilidade, desprezando o ensejo do progresso que a Providência Divina
lhe colocou nas mãos.
Todos os homens
são usufrutuários dos bens divinos e os convocados ao trabalho de administração
desses bens devem encarar a sua responsabilidade como problema dos mais sérios
da vida.
Renunciando ao
egoísmo, ao orgulho, à fraqueza, às expressões de vaidade, o homem cumprirá a
ordenação evangélica, e, sentindo, a grandeza de Deus, único dispensador no
patrimônio real da vida, será discípulo do Senhor em quaisquer circunstâncias,
por usar as suas possibilidades materiais e espirituais, sem os característicos
envenenados do mundo, como intérprete sincero dos desígnios divinos para
felicidade de todos.
67 – Como
interpretar o movimento feminista na atualidade da civilização?
O homem e a
mulher, no instituto conjugal, são como o cérebro e o coração do organismo
doméstico.
Ambos são
portadores de uma responsabilidade igual no sagrado colégio da família; e, se a
alma feminina sempre apresentou um coeficiente mais avançado de espiritualidade
na vida, é que, desde cedo, o espírito masculino intoxicou as fontes da sua
liberdade, através de todos os abusos, prejudicando a sua posição moral no
decurso das existências numerosas, em múltiplas experiências seculares.
A ideologia
feminista dos tempos modernos, porém, com as diversas bandeiras políticas e sociais,
pode ser um veneno para a mulher desavisada dos seus grandes deveres
espirituais na face da Terra.
Se existe um
feminismo legítimo, esse deve ser o da reeducação da mulher para o lar, nunca
para uma ação contraproducente fora dele. É que os problemas femininos não
poderão ser solucionados pelos códigos do homem, mas somente à luz generosa e
divina do Evangelho.
68 – Como
conceituar o estado de espírito do homem moderno, que tanto se preocupa com o
“estar bem na vida”, “ganhar bem” e “trabalhar para enriquecer”?
Esse propósito
do homem viciado, dos tempos atuais. Constitui forte expressão de ignorância
dos valores espirituais na Terra, onde se verifica a inversão de quase todas as
conquistas morais.
Foi esse excesso
de inquietação, no mais desenfreado egoísmo, que provocou a crise moral do
mundo, em cujos espetáculos sinistros podemos reconhecer que o homem físico, da
radiotelefonia e do transatlântico, necessita de mais verdade que dinheiro, de
mais luz que de pão.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.